Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzika artisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ koloro nun eblas dividi muzikistojn aŭ muzikistarojn en sep grupojn. Unu el ili estas "grupo (aŭ kapelo)", alia "cover bando".

Unue kapelo en Esperanto unuavice estas preĝejeto kaj nur en dua, flanka signifo simple estas sinonimo de "muzikgrupo", do "grupo aŭ kapelo" signifas "muzikgrupo aŭ muzikgrupo": Propono do estas simple skribi la vorton "muzikgrupo" unufoje.

Due, la vorto "cover bando" tute ne estas esperantlingva. Per kono de aliaj lingvoj eblas dedukti ke temu pri muzikgrupo kiu unuavice ne ludas memkomponitajn muzikaĵojn sed muzikaĵojn de aliaj komponistoj. Sed ĉu vere tiom klare eblas diferencigi inter grupoj kiuj prezentas mem komponitajn muzikaĵojn kaj tiuj kies muzikaĵoj estas komponitaj de negrupanoj? Preskaŭ ĉiu muzikgrupo foje prezentas verkaĵon jam antaŭe prezentitan fare de alia artisto - laŭ mi la limoj inter "muzikgrupo" kaj "cover bando" (kiel ajn traduki tion al Esperanto) estas fluaj. Tial mi proponas unuigi la du subkategoriojn al unu, "muzikgrupo", kun blua fono (kaj samtempe eviti la demandon kiel traduki la pseŭdoterminon "cover bando" al Esperanto).

Aidas (diskuto) 08:33, 23 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi pensas, ke via propono estas en ordo. Ĉu mi ŝanĝu la koncernan parton de la ŝablona dokumentado? --Tlustulimu (diskuto) 12:07, 23 Maj. 2012 (UTC)
Bonan vesperon. Mi ĵus aldonis la novan valoron muzikgrupo de la parametro fono al la tabelo en la dokumentado. Unue mi devis vikiigi la tabelon, ĉar iu alia uzis tie ĥaosan HTML-kodon. Krome enestis superfluaj {{#if:-blokoj. Kaj mi indikis, ke la aliaj valoroj estas evitendaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:58, 23 Maj. 2012 (UTC)
Mi jen provas rapide realigi la proponon de Aidas el 2012, kiu ne renkontis ajnan proteston, sed ne plene realiĝis. Espereble mi nun ne pretervidas problemon en tiu redakta paŝo. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 27 Mar. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: Bona ideo. Mi ja sufiĉe multe okupiĝas pri ŝablonoj, tiel ke foje povas okazi, ke mi forgesas proponon sur diskutopaĝo de aparta ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 27 Mar. 2015 (UTC)
Ĉio bonas! Mi neniel volis esprimi kritikon, ke iu ajn forgesintus ion ajn. Se mi volintus rememorigi vin, mi simple farintus tion... Sed mi ĵus havis kelkajn paŭzajn minutojn, ekvidis la ŝablonan dokumentadon, tre dolorigis min la pseŭdoesperanta vorto de prononco [tsoverBANdo], kaj rapide adaptis la ŝablonan dokumentadon kaj la ŝablonuzan subpaĝon. Tamen nun la paŭzo jam finiĝas, do mi pluokupiĝas pri la serioza vivo. :) ThomasPusch (diskuto) 19:48, 27 Mar. 2015 (UTC)

naskonomo[redakti fonton]

Kiam la naskonomo (nasknomo? naskiĝnomo?) ne troviĝas en Wikidata, oni ne sukcesas aperigi ĝin en la informkesto, kiel ekzemple en artikolo Fafá de Belém. --Dominik (diskuto) 12:18, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Dominik. Mi ĵus riparis tiun fuŝon. Iu miksis la alternativajn parametrojn "nasknomo" resp. "naskonomo" kun la Lua-alvoko por naskiĝnomo (P1477). Tio simple ne povis funkcii ĝuste. Mi ne scias, el kiu loko venas la ideo pri tia mismeto de ŝablona fontokodo :-(. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Parametro "fono"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis danke al la artikolo Nicky Romero, ke la defaŭlta fona koloro fakte ne funkcias en la kap- kaj piedlinioj. Mi jam iomete aldonis plian kodon al la informkesto, tiel ke nun estas eĉ la sama fona koloro, se la parametro fono ial estas lasita malplena dum la uzado de la ŝablono. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Parametro Kesteroj[redakti fonton]

Kial oni NE rajtas nestadi EN Kantiston aliaj informkestoj? Ĉar iuj estas ĉefe kantistitoj, kaj aldone aktoroj, verkistoj KTP. Sj1mor (diskuto) 06:06, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite aldono de la parametro "kesteroj". Sed al kiu artikolo vi celas aldoni tion? Kaj en kiu kombino kun alia informkesto? --Tlustulimu (diskuto) 17:24, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon. Sed mi provis kaj ne sukcesis.
Elstaraj ekzemploj estas Elton John, Bob Dylan, Gaga, Dion, Jackson, Maddona, Carey, Perry, Rihaana, Lenon, KTP.
Laŭ mia takso ili estas unue kantistoj, kaj poste aktoroj aŭ verkistoj.
Sj1mor (diskuto) 19:33, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Helpo nur eblas, se vi priskribas la problemon pli detale. Do, kiun kombinon el informkestoj vi provis uzi kaj ĉe kiuj artikoloj? Krome estus bone, se ni enplektus la ĉefajn redaktorojn de biografiaj artikoloj, ekz. Moldur (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 20:22, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Elton john
"{{Informkesto kantisto
|kesteroj=
{{Informkesto aktoro
|subŝablono=jes"
Bob Dylan
"{{Informkesto kantisto
|kesteroj=
{{Informkesto verkisto
|subŝablono=jes" Sj1mor (diskuto) 20:29, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi, ke necesus krei helpopaĝon pri la nestado de informkestoj kaj eble eĉ pri la specifaĵoj de biografiaj kaj geografiaj informkestoj. Sed tio ne eblas tuj nek nun. Do, tio devus ankoraŭ daŭri kaj eble eblus nur je la sekva(j) semajnfino(j). - Mi simple havas nun malpli da tempo por vikipediumado ol antaŭ kelkaj semajnoj. :-( --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]