Bob Crosby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Count Basie kaj Bob Crosby proks. 1941.
Foto de William P. Gottlieb.
Ŝelakdisko de Bob Crosby & His Orchestra: „Five Minutes More“

George Robert „Bob“ Crosby (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1913 en Spokane, Vaŝingtonio/Usono; mortis la 9-an de marto 1993 en La Jolla, Kalifornio) estis usona kantisto, aktoro kaj bandestro sur la kampo de diksilando kaj de populara muziko. Li estis la pli juna frato de Bing Crosby.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Bob Crosby forlasis antaŭtempe la universitaton, por sin direkti – laŭ la ekzemplo de sia frato – al kariero kiel kantisto. Ekde 1932 Bob kantis en la orkestro de Anson Weeks; poste en 1934 en la orkestro de la fratoj Dorsey, kiam saksofonisto Gil Rodin invitis lin, doni al ĉi tiu orkestro fondita en 1934 (el eksaj membroj de la orkestro de Ben Pollack) lian nomon: la Bob Crosby Orchestra, kun sia bandeto, la BobCats, estis unu el la plej bonaj diksilando-bandoj tiutempaj. Fakte ĝin estris Gil Rodin. Crosby mem estis la frontulo kaj kantisto, tenante la kontakton al publiko. Famaj solistoj de la bando estis trumpetisto Yank Lawson, klarnetisto Matty Matlock (al kiu postsekvis Irving Fazola) kaj saksofonisto Eddie Miller. Kiel unu el la gravaj muzikistoj de la ensemblo validis frapinstrumentisto Ray Bauduc; kiel aranĝisto kaj komponisto verkis ĝia kontrabasisto Bob Haggart,[1] ambaŭ ankau respondecis pri la plej granda furoraĵo de la orkestro, „Big Noise from Winnetka“. Krom Crosby la orkestro ĉiam ankaŭ havis virinajn kantistojn, ekzemple Kay Weber, Doris Day, Kay Starr kaj Anita O'Day.

Al ilia granda sukceso ankaŭ konribuis kelkaj filmaj prezentadoj; Ili kunverkis la produktaĵojn Reveille with Beverly de Columbia kaj Holiday Inn de Paramount Pictures. Iliaj surdiskigoj okazis ekde 1935 ĝis 1942 por Decca Records. Aliaj muzikistoj, kiuj tiuepoke muzikis kun la orkestro, estis Billy Butterfield, Hank D'Amico, Nappy Lamare, Joe Sullivan, Bob Zurke, Jess Stacy kaj Muggsy Spanier. Per numeroj kiel „South Rampart Street Parade“ kaj „What's New?“, ambaŭ de Haggart , ili kontribuis al la tiama revivigo de novorleana ĵazo.

Pro la rekrutigo de pluraj membroj al la militservo dum la Dua Mondmilito (ankaŭ de Crosby kaj Rodin) la orkestro malfondiĝis septembron de 1942. Crosby estis dum la milito leŭtenanto en la specialservo-divizio, distrante la trupojn en la Pacifiko. Post malrekrutiĝo fine de 1945 Eddie Miller organizis novan bandon; komence de 1946 ĝi havis finfine sukcesan okupon en Hollywood Palladium.

Post tio Crosby kunvokis la bandeton BobCats ĝis en la 1980-aj jaroj plurfoje por koncertvojaĝoj kaj verkis aron da diskoj por la eldonejoj Capitol, Coral kaj Dot Records. Crosby reduktis poste siajn aktivecojn de bandestro kaj koncentriĝis plejparte pri prezentadoj en radio kaj televido; ekde 1946 ĝis 1952 li tenis propran radiospektaklon (Club 15) kaj ekde 1953 ĝis 1957 duonhovan televidelsendon (The Bob Crosby Show), komence ĉe CBS, ekde 1958 ĉe NBC. Komence de la 1970-aj jaroj li kunaktivis je la diksilando-revivigo per ĉiujaraj gastkoncertoj en Disneyland, je kiuj kunmuzikis liaj malnovaj kunbandanoj el la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Meze de la 1970-aj jaroj li estis tre populara en la usona Mez-Okcidento, kie li ofte koncertis. Bob Crosby laste vivis en La Jolla ĉe San Diego kaj mortis en 1993 pro kancero.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Bob Crosby's Bob Cats (Decca, 1954)
  • The Bob Cats Ball (Coral, 1955)
  • Bob Crosby's Bob Cats in Hifi (Coral, 1957)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Five Pennies (1959)
  • Meet Miss Bobby Socks
  • My Gal Loves Music (1944)
  • The Singing Sheriff (1944)
  • Kansas City Kitty (1944)
  • Pardon My Rhythm (1944)
  • See Here, Private Hargrove (1944)
  • Thousands Cheer (1943)
  • Rookies On Parade (1941)
  • Sis Hopkins (1941)
  • Collegiate (1936)

Sin mem li krom tio rolis en jenaj filmoj:

  • Road to Bali (1952)
  • Two Tickets to Broadway (1951)
  • Hollywood Goes to Bat (1950)
  • When You're Smiling (1950)
  • Presenting Lily Mars (1943)
  • Reveille with Beverly (1943)
  • Let's Make Music (1941)
  • Rhythm on the Roof (1934)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Leo Walker: The Big Band Almanac. Ward Ritchie Press, Pasadeno. 1978
  • George T. Simon: The Big Bands. Vorwort von Frank Sinatra. 4-a eldono. Novjorko: Schirmer Books / Londono: Collier Macmillan Publishers, 1981, p. 131 – 139

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ informo de Leo Watson ankaŭ Ray Conniff kaj Henry Mancini aranĝis por la orkestro de Crosby.