La unua historia mencio pri Alcobendas venas de la 13-a jarcento en dokumento skribita en latino kaj datigita en Burgoso la 5-an de aŭgusto1208, konservata en la Municipa Arkivejo de Segovio. Ekde la 1960-aj jaroj ĝi iĝis dormurbo de la periferio de Madrido.
Kun la alveno de la demokratia epoko en Hispanio, en la 1980-aj jaroj, ĝi kreskis konstante kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj urboj de la Madrida Regiono.