Villaviciosa de Odón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Villaviciosa (apartigilo) kaj Villaviciosa (Asturio).

Villaviciosa de Odón estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio, situanta en la okcidenta areo de la metropolita areo de Madrido. Ĝi limas kun la municipoj Mostolo, Alcorcón, Boadilla del Monte, Brunete kaj Sevilla la Nueva. La loĝantaro estas pli ol 26.700 loĝantoj (2010).

Villaviciosa de Odón ankaŭ estas la loko kie troviĝas la ĉefa kampuso de la Eŭropa Universitato de Madrido.

La municipo estas ĝemeligita kun Villaviciosa, Asturio.