Hoyo de Manzanares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antikva parokejo.

Hoyo de Manzanares estas hispana municipo en la nordokcidenta parto de la Madrida Regiono, ĉe la suda flanko de la Gvadarama Montaro.

Ĝi havas stabilan loĝantaron de 7.457 personoj, sed tiu nombro pliiĝas pro la alveno de personoj kiuj havas sian duan loĝejon tie ĉi. La municipo troviĝas en la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro kiu, kun 52.796 hektaroj, estis kreita de la Madrida Regiono en 1985. Ekzistas pruvoj pri antikva loĝado, kiel tombejo eble el visigota periodo sed ne estis ĝis Mezepoko kiam ĝi ekaperis en dokumentoj.