Moralzarzal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moralzarzal estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio, situanta en la Gvadarama Montaro. Ĝia nomo venas de la kunmeto de du najbaraj vilaĝoj: Fente del Moral kaj Zarzal meze de la 14-a jarcento. Entute la municipo havas areon de 42,6 Km2. Ĝi limas geografie kun Becerril de la Sierra norde, El Boalo nordoriente, Manzanares el Real kaj Colmenar Viejo oriente, Hoyo de Manzanares, Torrelodones kaj Galapagar, sude, Collado Villalba kaj Alpedrete okcidente kaj Collado Mediano nordokcidente.

La nura spuro de malnova artaĵo ankoraŭ restanta en Moralzarzal estas la Preĝejo, dediĉata al Ĉefanĝelo Mikaelo. Ĝi datas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kaj estis restaŭrita per la donacoj de la vilaĝanoj mem.