Manzanares el Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manzanares el Real
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 386  (2023) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 3° 52′ U (mapo)40.727222222222-3.8611111111111Koordinatoj: 40° 44′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 908 m [+]
Areo 128,4 km² (12 840 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzanares el Real (Hispanio)
Manzanares el Real (Hispanio)
DEC
Manzanares el Real
Manzanares el Real
Situo de Manzanares el Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanares el Real [+]
vdr
Placo en la urbocentro de Manzanares el Real)

Manzanares el Real estas hispana municipo de la Madrida Regiono. Ĝi kuŝas ĉe la Gvadarama Montaro kaj la bordo de la akvorezervujo Santillana, formata de la rivero Manzanaro, rivero kiu nomigas ĝin. Ĝi havas 6.933 loĝantojn laŭ la statistikoj de la jaro 2008.

Manazanares el Real estas la kvina plej granda municipo el la madrida regiono, kun 128,4 km², kaj unu el la plej gravaj el ekologia vidpunkto. Ĝi estas integrita en la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro kaj en ĝia teritorio estas naturaj spacoj tiel gravaj kiel La Pedriza kaj la akvorezervujo Santillana, ankaŭ la Glaĉero de la Grafino, kie naskiĝas la rivero Manzanaro, kaj de Kapoj el Fero, kundividitaj kun Raskafrio, la dua plej alta montaro de la Gvadarama Montaro, kun 2.383 m.

En la art-historia tereno, la regiono havas gravan heredaĵon inter kiuj elstaras la Kastelo de Manzanares el Real (ankaŭ nomata de los Manzanaroj), la plej bone konservata de la provinco Madrido kaj unu el la plej gravaj de Hispanio. Ĝi estas inkluzivita en la turisma vojo de kasteloj, fortikaĵoj kaj gvatoturoj de la Madrida Regiono.

Kastelo de Manzanares el Real.