Fuenlabrada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Fuenlabrada (stacidomo) kaj Fuenlabrada de los Montes.
Fuenlabrada
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28940–28947
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 188 736  (2023) [+]
Loĝdenso 4 789 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 3° 48′ U (mapo)40.283333333333-3.8Koordinatoj: 40° 17′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 39,41 km² (3 941 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuenlabrada (Madrido)
Fuenlabrada (Madrido)
DEC
Fuenlabrada
Fuenlabrada
Situo de Fuenlabrada
Fuenlabrada (Hispanio)
Fuenlabrada (Hispanio)
DEC
Fuenlabrada
Fuenlabrada
Situo de Fuenlabrada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuenlabrada [+]
vdr

Fuenlabrada estas urbo de la Madrida Regiono en Hispanio, tre proksima al la ĉefurbo Madrido, ĉirkaŭ 12 kilometrojn sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo devenas de la fontano de Fregacedos proksima al vilaĝo, kiu estis tajlita en ŝtono de antikvaj maŭraj loĝantoj, laŭ la historiaj dokumentoj de la municipa arkivo.

Unuaj spuretoj pri fondiĝo de Fuenlabrada aperis du jarcentojn poste, kiam reĝo Filipo la 2-a de Hispanio komencis je la fino de la 16-a jarcento projekton por kompili informojn pri la historiaj kaj geografiaj raportoj de ĉiuj hispanaj vilaĝoj. Ĉiuj hispanaj vilaĝoj ricevis reĝan ordonon, kiu instigis respondi ampleksan demandaron pri historio, geografio, ekonomio, demografio, kutimoj, ktp. Tiel oni havas valoran informon pri Fuenlabrada. Tamen la plej antikva dosiero, kiu ekzistas en la ĉefurbo, estas de la jaro 1571, kaj ĝi estas regularo pri taksado de la prezoj de tritiko, farino kaj pano.

Fuenlabrada originas komence de repopoladoj faritaj de kastiliaj reĝoj en la 12-a jarcento, samtempe ili konkeras vilaĝojn kaj urbojn. Fakte, Fuenlabrada estis fondita de loĝantoj el la vilaĝoj Fregacedos kaj Loranca, repopolitaj per dudeko da familioj. Poste, ĉirkaŭ la 14-a jarcento, pro disputoj kontraŭ knajbaraj vilaĝoj la loĝantoj de Loranca kaj Fregacedos moviĝis ĝis nuna Fuenlabrada.

Dum la 14-a jarcento malgrandaj komunumoj, kiel Fuenlabrada, ege suferis kelkajn krizojn: geografia pro nigra pesto, ekonomika pro altigo de la prezoj, monarka pro luktoj inter Petro la 1-a kaj Henriko la 2-a, aŭtoritata pro militemaj malamikecoj inter nobeloj, kaj fine religia, kaŭzita de la transloĝiĝo de la pontifika sidejo al Avinjono.

Aparteco pri historio de Fuenlabrada estas la mencio de la advokato Martín Espinosa, koregidoro en ĉi tiu vilaĝo de la reĝo Filipo la 2-a, pri reĝa privilegio dekretita de la katolikaj reĝoj pro kio neniu armeo aŭ armita homo povis loĝi en Fuenlabrada, aŭ konduki la vilaĝon al milito, aŭ elporti ion kontraŭ la volonto de la homoj de Fuenlabrada. Tiu privilegio daŭris ĝis la 19a jarcento.

Urboplanisma kaj loĝantara evoluado[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj kiuj venis el Fregacedos kaj Polvoranca en la 14-a jarcento establis en la komenco de la nuna Strato de la Fontano. El tiu punkto vilaĝo kreskis, kaj en 1606 Fuenlabrada jam havis kelkajn stratojn nomitaj kiel ĉefaj konstruaĵoj (de la preĝejo, de la hospitalo, de la trinkejoj, ktp). Kun iomete pli ol 1.000 loĝantoj, en la 17-a jarcento la malnova parto de la vilaĝo estis konsistigita.

La loĝantaro kreskis dum du sekvantaj jarcentoj, krome dum la franca okupacio.En 1894 estis 2.175 loĝantoj. Laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento, kontraste kun la kroma Hispanio, Fuenlabrada kreskas ĝis 2.908 loĝantoj en 1960. Dum malpli ol jardeko okazis unu el la plej rimarkindaj pliiĝoj de la madrida urbozono. Transiris de rura municipo kun 7.369 loĝantoj en 1970 al urba municipo kun 65.181 en 1980. En 1990 atingis 141.496 loĝantoj, kaj komence de la 21-a jarcento havas ĉirkaŭ 180.000

En 2006, la Ministro de Loĝejo, María Antonia Trujillo, donis al urbo la Nacian Premion pri Urboplanismo pro ĝia bonega Plano de Urba Organizo.

Loĝantaro kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluado de Fuenlabrada (1900-2005)

Estas 193.715 loĝantoj en Fuenlabrada, laŭ la Nacia Instituto pri Statistiko (2006). Fuenlabrada, kiel aliaj urboj el sudo de Madrida Regiono, suferis egan ekkreskadon de post la 70aj jaroj, kiam ĝi estis vilaĝo el apenaŭ 2.000 loĝantoj. Tiu kreskado estis kaŭzata de grava enmigrado de multaj homoj kiuj venis serĉante laboron el multaj hispanaj regionoj (ĉefe Andaluzio, Ekstremaduro kaj Kastilio-Manĉo).

Fuenlabrada nun havas pli ol 70 elementajn kaj mezajn lernejojn, krom la Universitato Reĝo Johano Karlo. Post 2004 Fuenlabrada havas hospitalo, amase petita de kiam la urbo komencis kreskiĝi.

Ekonomio de Fuenlabrada estis antaŭ 70aj jaroj precipe agrikultura. Poste, samtempe kiam la loĝantaro pliiĝis, kreiĝis grava industria zono. Nuntempe estas pli ol 4000 firmoj kaj Fuenlabrada estas unu el la plej gravaj dungistaj centroj en suda Madrida Regiono.

Geografio kaj Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Fuenlabrada situas alsuda direkto de Madrido, ĉefurbo de samnoma aŭtonoma komunumo kaj de Hispanio. Limas aliajn similajn urbojn: Alcorcón, Leganés kaj Getafe norde; Mostolo okcidente; Moraleja de Enmedio, Humanes kaj Parla sude; kaj Pinto oriente.

Havas ege disvolvitajn komunikilojn, unuflanke por fari servon al multenombra loĝantaro, aliflanke pro ĝia industria zono. Fuenlabrada havas gravan publikan komunikilon kontraŭ Madrido, ĉefe trajno kaj buso. Ankaŭ, de la jaro 2003 Fuenlabrada havas 5 staciojn de la Metroo de Madrido, kiu permesas moviĝi inter la plej gravaj sudaj urboj.

Vojoj[redakti | redakti fonton]

Metroo[redakti | redakti fonton]

La linio 12 de la Metroo de Madrido, ankaŭ alnomita MetroSur (Sud-Metroo), konektas Alcorcón, Leganés, Getafe, Fuenlabrada kaj Mostolo. La linio 12 havas konekton kun linio 10 en Alcorcón, per kiu oni povas iri al Madrido. La stacioj en Fuenlabrada estas:

Trajno[redakti | redakti fonton]

Fuenlabrada havas bonajn komunik-servojn por atingi Madridon, per trajnlinio 450C-5. Post 25 minutoj oni povas alveni centran Madridon (Atocha Stacidomo), kaj poste la trajno direktas sin al Móstoles.

Busoj[redakti | redakti fonton]

Interurbaj linioj

  • 411: Madrid - Leganés - Fuenlabrada
  • 425: Madrid - Leganés - Fuenlabrada
  • 455: Getafe - Fuenlabrada (Cobo Calleja) - Pinto
  • 462: Getafe - Fuenlabrada (Cobo Calleja) - Pinto
  • 468: Getafe - Fuenlabrada - Griñón - Casarrubuelos - Serranillos.
  • 471: Humanes - Fuenlabrada - Parla - Pinto.
  • 482: Madrid (Aluche) - Leganés - Fuenlabrada (Kvartalo Loranca)
  • 491: Madrid (Aluche) - Fuenlabrada (Kvartalo El Naranjo)
  • 492: Madrid (Aluche) - Fuenlabrada (Kvartalo Parque Granada)
  • 493: Madrid (Aluche) - Fuenlabrada (Kvartalo El Naranjo)
  • 496: Leganés - Fuenlabrada - Arroyomolinos
  • 525: Fuenlabrada - Móstoles (tra hospitalo)
  • 526: Fuenlabrada - Móstoles (tra stacidomo)
  • 527: Mostolo - Fuenlabrada (Kvartalo Loranca)
  • L122: Getafe - Fuenlabrada
  • L123: Fuenlabrada - Móstoles - Alcorcón
                  

Urbaj linioj

  • L1: Industria Areo Sevilla - Hospitalo de Fuenlabrada
  • L2: Verda Ĉirkaŭanta Buso
  • L3: Ruĝa Ĉirkaŭanta Buso
  • L4: Arroyo - La Fuente - Loranca
  • L5: Nokta
  • L6: Parque Miraflores - Hospitalo de Fuenlabrada

   

Noktaj linioj

  • N498: Móstoles-Fuenlabrada
  • N803: Madrid (Aluche) - Fuenlabrada (B.Naranjo).
  • L5: Fuenlabrada Central - Universidad Fuenlabrada - Loranca - Parque Miraflores
  • L123: Alcorcón (Joaquín Vilumbrales) - Fuenlabrada (Parque Europa)

   

Linioj de longa veturado

Monumenta ensemblo[redakti | redakti fonton]

Fuenlabrada neniam estis origino de grandaj nobeluloj nek senjoroj, sed vilaĝo de agrokulturistoj kaj bruto-bredistoj. Posedantoj de terenoj ne konstruis ĉi tie palacoj nek domoj, sed elektis loĝi en Madrido, Alkorkono, LeganésChinchón. Do la speco de civitaj konstruaĵoj estas rura, nur distingiĝas religiaj konstruaĵoj.

Paroka Kirko de Sankta Stefano Pramartira[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ne ekzistas dokumentoj kiuj konfirmas en kiu jarcento estis konstruita la preĝejo, pro hazarda incendio kiu forigis la parokan arĥivon. Laŭlonge de ĝia ekzistado kelkaj arkitekturaj stiloj tute modifis la originalan strukturon, nur rekonebla per sia absida ekstremo kaj siaj sveltaj kaj altaj abutmentoj, stilo kiu regis dum la unua duono de la 16-a jarcento. La kirko, situanta en la Placo de Francisco Escolar, estas karakterizata de latin-kruca plano kun tre mallonga transepto kaj poligona absido (duon-ok-angula). La ĉefa navo estas kovrita de barel-volbo, kaj ĝiaj kapeloj situas laŭ la flankaj muroj. Konvenas emfazi la retablon de la ĉefaltaro, farita de José de Churriguera ĉirkaŭ la jaro 1707, realigita post la retablo de Sankta Stefano de Salamanko (1692) kaj la retablo de la Kirko de la Savanto de Leganés (1701-1707). Pri la retablo de Fuenlabrada, la du frankaj toloj estas ege gravaj, ĉiu el la du lokita en niĉo kaj inter du spiral-fustaj kolonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]