Valdeavero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeavero en la Madrida Regiono

Valdeavero estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en la limo de la provinco, proksime al Gvadalaĥaro, en la Komarko de Alkalao. Ĝi havas 1319 loĝantojn laŭ datumoj de la jaro 2010. Ĝia ĉefa aktiveco estas la agrikulturo, kiu estas unu el la municipoj plej produktivaj en tiu sektoro de la Madrida Regiono. La municipo etendiĝas sur 18,79 km².