Épinay-sur-Seine
| Épinay-sur-Seine | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Francilio | |
| Departemento | Seine-Saint-Denis | |
| Arondismento | Saint-Denis | |
| Kantono | Épinay-sur-Seine (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Hervé Chevreau 2001-2008 |
|
| Poŝtkodo | 93800 | |
| Kodo laŭ INSEE | 93031 | |
| Retpaĝaro | http://www.epinay-sur-seine.fr/ | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 46 409 1999 |
|
| Loĝdenso | 10 155 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
48°57′19″N 2°18′33″O / 48.95528°N, 2.30917°OKoordinatoj: 48°57′19″N 2°18′33″O / 48.95528°N, 2.30917°O | |
| Alto | De 22 al 60 m | |
| Areo | 4,57 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Épinay-sur-Seine, en esperanto Epinajo-ĉe-Sejno estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-Saint-Denis kaj en la regiono Francilio. La urbo viciĝas inter la plej dense loĝataj areoj de Eŭropo. Sur areo de 457 hektaroj vivas 46.409 enloĝantoj (laŭ stato de 1999). Franclingve, oni nomas la enloĝantojn de Épinay-sur-Seine Spinassiens.
La nomo de la urbo devenas de la latinaj vortoj Spinogelum (tio estas "loko kovrita per veproj") kaj Sequana (la rivero Sejno).
Enhavo |
Geografio [redakti]
Épinay-sur-Seine estas la plej okcidenta komunumo de Seine-Saint-Denis. Ĝi situas 12 kilometrojn norde de Parizo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Épinay-sur-Seine havas landlimojn kun la komunumoj Saint-Denis, Villetaneuse kaj L'Île-Saint-Denis (en la sama departemento), sed ankaŭ kun Argenteuil, Saint-Gratien, Enghien-les-Bains, Deuil-la-Barre kaj Montmagny (en la departemento Val-d'Oise).
Ĝemelurboj [redakti]
La urbo havas ĝemelajn rilatojn kun Oberursel en Germanio.
Esperanto en Epinajo [redakti]
En Epinajo loĝas/is famaj esperantistoj el la SAT-movado, kiel Marcelo Ternanto kun la familio kaj Gi' Kavaljero, plenum-komitatano de SAT kaj prezidanto de SAT-Amikaro (en 2011).
En Epinajo ankaŭ kreiĝis en 2000 la asocio EEE (Epinajo-Esperanto-Eŭropo, france Epinay-Espéranto-Europe), plu aktiva en 2011.