Gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzikaĵo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma litero de greka alfabeto, vidu la paĝon Gamo (litero).

En muziko, gamo (aŭ foje skalo) estas supreniranta aŭ malsupreniranta sinsekvo de tonoj, kontraste al sinsekvo de intervaloj, kiu estas modalo. Ĉiu tono en gamo estas nomata gamgrado. Kvankam la gamoj el muzikaj tradicioj tra la mondo ofte tre diferencas inter si, la tonaltoj de la notoj en ĉiaj gamoj kutime rilatas al matematika regulo. Gamoj estas teoriaj konstruaĵoj uzataj por ellabori komponaĵon, sed tre ofte oni komponas muzikon tute ne pensante pri gamoj. Gamojn oni povas priskribi jen tonalaj, modalaj, diatonaj, derivitaj, aŭ sintezaj, kaj ankaŭ laŭ la nombro da tonoj inkluzivataj.

La termino "gamo" ankaŭ uziĝas por indiki "tutan serion de iaj aferoj" (PIV).

Gamoj en okcidenta muziko[redakti | redakti fonton]

Gamoj en tradicia okcidenta muziko konsistas el sep tonoj, t.e. toniko (aŭ gamnoto) kaj ses aliaj gamgradoj kies tonaltoj sonas inter la toniko kaj ties unua okto. Tonoj en la kutimaj gamoj estas apartigitaj je intervaloj de plentonoj kaj duontonoj.

Estas multaj diversaj specoj de gamoj ofte uzataj en okcidenta muziko, i.a.:

Gamgradoj[redakti | redakti fonton]

Gamgrado estas numera pozicio de tono interne de gamo ordita laŭ suprenirantaj tonaltoj. Ĉar intervaloj estas inkluzivaj, kvinto priskribas tonon, kiu sonas kvar gradojn pli alte ol la toniko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Burns, Edward M. (1999). "Intervals, Scales, and Tuning" (Intervaloj, gamoj, kaj agordado), The Psychology of Music (La psikologio de muziko) second edition. DEUTSCH, Diana, red. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-213564-4.
  • Zonis, E. (1973). Classical Persian music: An Introduction (Klasika persia muziko: enkonduko). Cambridge, MA: Harvard University Press.

La sekvaj du bildoj montras maldekstre la doran gamon kaj en la mezo la kvintonan gamon laŭ la ordo de la 6-plus-6-sistemo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle
Ĉine
Esperante