Okto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oktavaj spacoj inter C kaj c ’’’

En muziko, okto (aŭ oktavo) estas intervalo inter unu noto kaj alia noto kun duobla aŭ duona frekvenco de la unua noto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple, se noto havas frekvencon 400 Hz, la noto unu okton supre havas frekvencon 800 Hz, kaj la noto unu okton malsupre havas frekvencon 200 Hz.

Do, la rilato inter la frekvencoj de du notoj diferenciĝantaj je n oktoj estas 2n, kie n estas entjero.

Muzika signifo[redakti | redakti fonton]

Okto estas la plej simpla intervalo post unuto. La homa orelo aŭdas la du notojn kiel samajn. Tial ĉiuj notoj diferenciĝantaj je okto havas la saman nomon.

Homaj aŭdeblaj oktavoj[redakti | redakti fonton]

La nombro da oktoj inter du frekvencoj povas esti kalkulita per uzado de logaritmoj kun baza 2. Do, ekzemple, se la gamo de frekvencoj aŭdeblaj por la homa orelo estas de 20 Hz ĝis 20,000 Hz, la nombro da oktavoj kovritaj de ĉi tiu intervalo estas je

.

Religia signifo[redakti | redakti fonton]

Oktavo (sed ne okto!) estas ankaŭ religia faktermino signifanta tempospacon de 8 tagoj post festoj (kp. la vortuzon ĉe Kristana Glosaro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto