Tritavo
El Vikipedio
(Alidirektita el Trito)
Trito aŭ tritavo (tercio de la latina vorto tertius = la tria) estas intervalo de iu noto al la tria de diatona gamo.
[redakti] Variaĵoj
Tritavoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas
- la granda tritavo (a), kiu konsistas el la intervalo du plentonoj kaj
- la eta tritavo (b), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj duontono.
La granda tritavo en gamo estas karakteriza por la modalo maĵora, tial ĝi ankaŭ nomatas maĵora tritavo, kaj la eta tritavo karakteriza por la modalo minora, sekve la alternativa nomo minora tritavo.
Multe pli maloftaj estas
- la aŭgmentita tritavo (c), kies intervalo ankoraŭ duontonon pli grandas ol la "granda tritavo", kaj
- la diminuita tritavo (d), kies intervalo konsistas el du duontonoj.
La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita tritavo" samas al malgranda kvarto respektive "diminuita tritavo" al granda dutavo.
[redakti] Aŭdaj ekzemploj
- Eta trito:
- supren
C-E bemola Dosiero - suben
C-A Dosiero
- supren
- Granda tritavo:
- supren
C-E Dosiero - suben
C-A bemola Dosiero
- supren


