Diatona gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La diatona gamo estas gamo muzika derivita el dividado de la oktavo en sep intervaloj, iuj estante plendutoj kaj aliaj estante duondutoj. Ĝi estas la bazo de la gamoj maĵora kaj minora en muziko okcidenta, kaj ankaŭ de la modaloj ekleziaj. Jen du ekzemplojn de gamoj diatonaj:

Gamo maĵora en C
Gamo minora en C

La plimulto da intervaloj estas plentonaj. Sed en ĉiu gamo estas du intervaloj indikataj per "^", kiuj estas duondutoj. La gamoj povas komenci ĉe iu ajn noto, sed la sekvenco de plendutoj kaj duondutoj devas esti same kiel montriĝas ĉi tie. La aliaj modaloj havas kvin plendutojn kaj du duondutojn en ĝia propra sekvenco, kaj povas komenci ĉe iu ajn noto.