Minora gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Minora (laŭ la latina vorto minor, malgranda, en pluraj ĝermanaj kaj aliaj eŭropaj lingvoj "moll" laŭ la latina vorto mollis „mola“) en la teorio pri muziko estas la modalo, do la familio de ĉiuj tonaloj kaj koncernaj akordoj, en la "sistemo maĵora kaj minora", kiuj havas tri duontonojn inter la unua kaj la tria tono de la gamo, aŭ laŭ pli faka lingvaĵo karakeriziĝas per eta trito (foje nomata "minora trito"). La kontraŭa termino de "minora" do estas "maĵora", kiu karakteriziĝas per granda trito.

Natura minora gamo (bazotono "a") Pri tiu ĉi sono aŭskulti


Laŭ la okcidenta muzika kulturo homoj ofte perceptas maĵorajn tonalojn "ĝojaj" kaj minorajn "tristaj". Tamen fakte la modalo de la muziko ne nepre difinas la karakteron de la muzikaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]