Cigana gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cigana gamo estas supera termino por gamoj de popolmuziko, kiujn karakterizas du aŭgmentitaj dutopaŝoj. Analoge al la tonalogenroj maĵoro kaj minoro oni distingas inter cigana maĵoro kaj cigana minoro.

La termino deduktiĝas de tio, ke ĉi tiuj gamoj aperas inter alie en la muziko de la ciganoj. En eŭropa muziko precipe Franz Liszt (hungaraj rapsodioj) konatigis ilin. Ili troviĝas ankaŭ en la hispana flamenko. La problemo de la nomado konsistas en tio, ke la ciganaj gamoj unuaflanke ne estas nura distingilo de la cigana muziko, aliaflanke ili ne estas interliga elemento de la muziko de ilia popolo, ĉar ĉiam ankaŭ la regionaj tradicioj de la vivmedio pregas ilian kulturon.

Cigana minoro[redakti | redakti fonton]

Cigana minoro sur C

La ciganominora gamo, ankaŭ nomata hungara gamo, estas variaĵo de la minora gamo kaj konformas al la harmonia minorgamo kun altigita kvara ŝtupo. Per tio ekestas dua aŭgmentita (duto inter la tria kaj kvara ŝtupoj, kiu – simile al harmonia minoro – generas apartan ekzotan sonon.

Georges Bizet uzis ciganan minoron por la "sortomotivo" en sia opero Carmen, kiu rakontas la sorton de ciganino.

Cigana maĵoro[redakti | redakti fonton]

Cigana maĵoro sur C

La ciganmaĵora gamo, ankaŭ nomata araba gamo, estas septona gamo, kiu havas arabajn-okcidentaziajn trajtojn. Kiel ankaŭ cigana minoro ĝi estas tipa por la muziko de la orienteŭropaj ciganoj.

Cigana maĵoro estas komprenebla kiel plagala formo de cigana minoro (komencanta sur la 5-a ŝtupo). Ĝi estas simetrie strukturita kaj havas maĵortriton. Oni povas formi la gamon, altigante la sepas ŝtupon de la frigia-dominanta gamo je duontono. Per tio ekestas strebotono kiel je la klasikmuzika maĵora gamo. Alia maniero por formi ciganan maĵoron estas diminui la duan kaj sesan ŝtupojn de la maĵortonalo je duontono.

Aŭdekzemploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Hempel: Neue allgemeine Musiklehre. Schott, Majenco 1997, ISBN 3-254-08200-1.
  • Kurt Johnen: Allgemeine Musiklehre. RUB 7352. 19-a reviziita eldono. Reclam, Stutgarto 2002, ISBN 3-15-007352-9.
  • Ulrich Michels: dtv-Atlas zur Musik. Band 1. dtv, Munkeno 1977, ISBN 3-423-03022-4.
  • Wieland Ziegenrücker: ABC Musik. Allgemeine Musiklehre. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1997, ISBN 3-7651-0309-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]