Flamenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana dancistino, pentraĵo de Sargent John Singer
Dancistino de Flamenko Belén Maya, foto farita de Gilles Larrain en 2001.
Dancistinoj de Flamenko en Seviljo 2015.
Teatro Flamenko laborekzemplo.

Flamenko estas la nomo de muziko, kantado kaj danco tipaj de Andaluzio. Multaj studoj aperis pri kiamaniere aŭ kiuj estis la pioniroj de ĉi tiu arto. Laŭdire, temas pri cigana kant-stilo, tamen ciganoj troviĝas tra la tuta mondo, ĉefe en Centreŭropo, sed la flamenka arto ekzistas nur en Andaluzio[1] kaj rilataj areoj en apudaj aŭ neapudaj regionoj de Hispanio.

La kantado, la ludado kaj la dancado estas la ĉefaj aspektoj de flamenko.

Lastajn jarojn, la populareco de flamenko en Iberameriko estis tia ke en Gvatemalo, Kostariko, Panamo, Salvadoro kaj Puertoriko aperis diversaj grupoj kaj akademioj de flamenko. En Japanio flamenko estas tiom populara ke tie estas pli da akademioj de flamenko ol en Hispanio.[2][3] En novembro de 2010 la Unesco deklaris la flamenkon kiel Nemateria kultura heredaĵo.[4]

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Dancado laŭ sevillanas.

Unu teorio asertas ke flamenko dankas sian nomon al flandroj. En la hispana lingvo, la adjektivo "flandra" estas "flamenco". En Hispanujo, dum la 13a jarcento, oni uzis tiun adjektivon por ruĝvizaĝuloj, ĉar flandroj estis la prototipo de loĝantoj de nordaj landoj. Poste la sama adjektivo donis nomon al la rozkolora birdo flamengo (aŭ fenikoptero; hispane "flamenco"). Simile ĝi utilis por rozvizaĝaj virinoj, pro kio ĝia signifo transiris al tiu de "bel-aspekta, gracia" kaj, laŭvice, "eleganta, distinginda", "defia" kaj, fine, "ciganeca", kio aplikiĝis al tiu tipo de muziko, kantado kaj danco (laŭ la etimologia vortaro de la hispana de Joan Corominas).

Laŭ Demófilo, nome patro de la poetoj Antonio kaj Manuel Machado, kaj la unua kiu pristudis serioze la flamenkon, tiamaniere oni nomis la ciganojn en Andaluzio, ĉar ili estis nek maŭroj nek kastilianoj. La popola tradicio konis nur maŭrojn, kastilianojn kaj centr-eŭropanojn, ĉi tiuj lastaj flandroj, tio estas en hispana "flamencos". Ankaŭ George Borrow en sia libro Los Zincali: los gitanos de España de la jaro 1841 asertis ke la ciganoj estis konataj en Andaluzio kiel "flamencos", tio estas flandroj.[5]

Monumento al La Paquera.

Ne certas kial la ciganoj estis nomitaj "flamencos", tamen estas multaj informoj pri la fakto ke tio havis ĵargonan originon, kun la termino "flamenco" ene de la vorttrezoro kutima al la slango de ŝtelistoj. Tiu teorio asertas, ke "flamenco" derivas el flamancia, nome vorto kiu devenas el "flama" (flamo) kaj kiu slange aludas al la arda temperamento de ciganoj. En tiu senco la vortaro de la Real Academia Española diras, ke "flamenco" signifas populare "chulo o insolente" (insolenta, impertinenta), kiel ekzemple ĉe la esprimo "ponerse flamenco" (flamenkiĝis kiel impertinenti). Laŭ signifo simila, la termino "flamenco" estas uzata kiel sinonimo de "tranĉilo" kaj de "kverelo" fare de Juan Ignacio González del Castillo, en sia sainete El soldado fanfarrón (ĉ. 1785). Tamen, Serafín Estébanez Calderón, kiu en siaj Escenas andaluzas (1847) montris la unuajn priskribojn de situacioj klare flamenkaj, ne uzis tiun nomon por difini ilin.

Ankaŭ Blas Infante, patro de la andaluzia patrujo, studis la aferon. Laŭ li, la moriskoj kiuj ne kristaniĝis komence de la 16a jarcento, tio estas mudeĥaroj, devis fuĝi. Do, ili kuniĝis al alia popolo ankaŭ persekutata kaj marĝenata, kvankam akceptata: la ciganoj. Tiuj moriskoj, konataj kiel fellah min gueir ard (kamparanoj sen tero), integriĝis al la cigana popolo kaj ilian kanto-stilon asimilis la ciganoj. Nenia pruvo pravigas tiun teorion, tamen oni devas agnoski, ke la flamenka kantado estas multe pli simila al tiu de la moriskoj ol al tiu de la ciganoj mem.[6]

Ankaŭ laŭ alia esploristo, nome pastro García Barrios, la vorto flamenko devenus el arabaj vortoj fellah mangu signifantaj "kanto de kamparanoj". Fakte la flamenka kantado neniel rilatas al la kantado kaj dancado de aliaj ciganaj popoloj, kiel tiuj de Centreŭropo, sed al tiu de la islamanoj.[6]

Tamen ankaŭ ne ekzistas simileco inter la andaluzia muziko kaj flamenko. Andaluziaj muziko kaj dancado devenas de la kastilia konkero nome Reconquista de la lando. Tiele, ekzistas fandangoj kaj en Andaluzio kaj en Kastilio; la verdiales, tipa malaga dancado kaj kantaĵo, ne estas flamenko; kaj aliaj stiloj, kiel vitosevillanas ne estas pure flamenka arto. Do, oni povas aserti, ke la flamenko estas moriska-cigana kanto-stilo kiu de antaŭ kelkaj jarcentoj kunloĝis kun aliaj muzikoj en Andaluzio kaj kompreneble, ambaŭ intermiksiĝis, sed la flamenko ne estas esence andaluzia, sed cigana arto, cigana kaj moriska. Fakte la flamenka kantado estis ĝis antaŭ kelkaj jardekoj esence minoritata arto, pli malpli disvastigita. La kultura mikso kiu okazis en Andaluzio (indiĝenaj, islamanoj, ciganoj, kastiliaj enmigrintoj, judoj ktp.) helpis le aperon de tiu ĝenro.

Cante jondo[redakti | redakti fonton]

Monumento al Antonio de Canillas en lia naskiĝvilaĝo.

Laŭ la oficiala hispana vortaro de la RAE, "cante jondo" estas "el más genuino cante andaluz, de profundo sentimiento" (la plej pura andaluza kantado, de profunda sento). Tiu vortaro akceptas same la esprimojn "cante jondo" aŭ "cante hondo", ĉar la termino "jondo" ne estas pli ol la andaluza dialekta parolmaniero de la vorto "hondo" (profunda), kun la karaktera ho-prononcado de la /h/ devena el la latina /f/ kiu iĝas sensona en la nuna hispana. Tamen Máximo José Kahn asertis, ke la termino "jondo" devenas de la hebrea esprimo "jom-tob" aŭ "yom-tob", finaĵo uzita por kelkaj sinagogaj kantoj.[7] Laŭ García Matos kaj Hipólito Rossy, ne ĉiu flamenka kanto estas cante jondo.[8] Manuel de Falla konsideris, ke cante jondo estis la antikva kantado, dum flamenko estas la moderna kantado.[9]

Distingo inter flamenko kaj andaluza folkloro[redakti | redakti fonton]

La stilo flamenka formiĝis dum la 19a jarcento, super la subtavolo de la tradiciaj muziko kaj danco de Andaluzio, kies deveno estas ege antikvaj kaj diversaj. Tamen la flamenko ne estas la folkloro de Andaluzio (komponita de seguidillas, sevillanas, fandangoj, verdiales, trovoj, chacarrá [ĉakaRA], vito...), sed arta ĝenro fundamente sceneja.

La flamenko, kvankam baziĝas ĉefe sur la andaluza folkloro, estas ĝenro tiom stiligita kaj kompleksa ke la averaĝa andaluzo, eĉ se bone trejnita por muziko, estas malkapabla ĝuste ludi flamenkon. Fakte, en iu ajn momento de sia historio la flamenko ĉesis esti muziko fare de minoritato, pli malpli disvastigita. La apero de profesiaj kantistoj nome cantaores (anstataŭ la ĝuste hispanlingvaj cantantes aŭ almenaŭ cantadores) kaj la transformado de la popola kantado fare de ciganoj, faris, ke ilia stilo malproksimiĝis konsiderinde el la tradiciaj kantotipoj. La flamenko submetas ĉion popularan al stiligo tiom grandan ke ĝi direktas sin al ĉio klera, sed sen perdi sian popolan guston.

Eĉ tiele la flamenko estas konsideratas turisma allogaĵo unuaranga por Andaluzio,[10] kaj kiel spektaklo kaj kiel arto studota kaj studenda eĉ por doktoriĝo.[11]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kantotrinkejo en Sevilo, ĉirkaŭ 1888. Foto de Emilio Beauchy.

En la jaro 1783 la reĝo Karlo la 3-a promulgis leĝon por reguli la socian situacion de la ciganoj en Hispanio. Temis pri tre grava afero, ĉar ĝis tiam la ciganoj estis persekutitaj, vere danke al tiu leĝo la socia afero de la ciganoj ne solviĝis definitive, tamen, almenaŭ, pliboniĝis. Post la napoleona invado de Hispanio aperis nacia konscio en la lando; fronte al tiuj kiuj admiris la francan liberecan kulturon aperis tiuj kiuj sentis rasan fierecon, jen fronte al la francumitaj intelektuloj troviĝis la popol-tradiciuloj. Krome, la unuaj romantikaj vojaĝantoj, ĉefe britaj kaj francaj, elstarigis la ciganan kaj andaluzian popolojn kiel tiu pleje hispana. Do, la flamenka arto estis internacie ekkonata.[12]

Kiam George Borrow vizitis Andaluzion en la jaro 1850 li skribis pri flamenkaj familiaj spektakloj en la grotoj de Sacromonte en Granado kaj en Triano en Sevilo. Ankaŭ estis tre konata la flamenka arto en Jerezo. En la jaro 1842 malfermiĝis la unua "flamenka kanto-trinkejo" en Sevilo; temis pri noktaj salonoj kie oni okazigis flamenkajn spektaklojn, kvankam ili ne estis tre rekomendindaj lokoj por la ĝenerala publiko, ĉar ene de ĝi kutime okazis akraj disputoj.[13]

Danke al tio neciganoj eklernis kanti kaj danci flamenk-stile. Silverio Franconetti, italdevena sevilano, estis la plej fama necigana flamenka kantisto; li malfermis sian propran flamenkan kanto-trinkejon en la jaro 1881; okazis tie "kanto-luktoj" inter la plej famaj flamenkaj kantistoj de tiu epoko, ĉar Franconetti ŝatis defii la ceterajn kantistojn antaŭ la publiko de sia trinkejo. Naskiĝis tiam la unuaj profesiaj flamenkaj kantistoj, tio estas, la flamenka arto eliris el la privataj ciganaj hejmoj kaj kampadejoj.[14]

Bronza statuo de Manolo Caracol en la Promenejo de Herkulo de Sevilo, farita en 1990 de Sebastián Santos Calero.

Fine de la 19a jarcento kaj fare de la hispanaj intelektuloj, ĉefe ĉirkaŭ la nomata Generacio de la 98a, aperis kultura rifuzo kontraŭ ĉio kio povis aspekti hispaneska, inter tiuj aferoj la taŭrludado kaj la flamenka arto, aktivaĵoj kiuj tre ofte iris kune. Oni eĉ diris, ke ĉi tiuj estis la origino de la malboneco en Hispanio, pro la fakto, ke en Eŭropo ekzistis nek la taŭrludado nek la flamenko kaj ĉiuj eŭropaj ŝtatoj estis kulture kaj socie pli progresemaj ol Hispanio. La tiutempaj intelektuloj konsideris, ke la flamenka arto estis io apartenanta al la plej malsupraj sociaj klasoj. La ĉefa kontraŭanto ĉefe de la taŭrludado estis Eugenio Noel, ĉe kiu flamenko estis ankaŭ same malinda. Esceptoj inter tiuj tiamaj intelektuloj estis la fratoj Manuel kaj Antonio Machado, kiuj lernis la gravecon de flamenko jam de la patro kaj de aliaj parencoj flamenkologoj.

La 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tamen, komence de la 20a jarcento la flamenka stilo altiris la atenton de muzikistoj kaj poetoj. Tiel, Federico García Lorca kaj Manuel de Falla organizis konkurson pri cante jondo (profunda kanto). Ambaŭ artistoj vidis la flamenkon, ne kiel scenan artan ĝenron, sed male kiel popolan folkloron. La celo de ĉi tiu unua konkurso estis favorigi la partoprenon ne de profesiaj kantistoj, sed de tiuj tute amatoraj, ĉar, laŭ la organizantoj, nur fore de la profesieco estis eble trovi la plej profundajn kaj purajn radikojn de la flamenko.

Atingis la unuan premion de tiu konkurso "El Tenazas" kaj Manuel Ortega, tiam nur 8-jaraĝa kaj kiu post kelkaj jaroj estus amase konata kiel Manolo Caracol (manĉjo heliko). Kvankam vere, la konkurso ne estis ege sukcesa, ja oni altiris la atenton de la tiutempaj intelektuloj, la tiel nomata generacio de la 27a, kiuj agnoskis la flamenkan arton kiel manifestadon de la popola kulturo.[15]

Jam antaŭe, de 1920 ĝis 1955 la flamenkaj spektakloj estis organizitaj en taŭrludejoj kaj teatroj, sub la nomo de "Ópera flamenca" (flamenka opero). Tiu nomo estis ekonomia strategio de la organizantoj, ĉar la opero pagis impostadon nur de 3% dum la aliaj spektakloj pagis ĝis 10%. En tiu epoko la flamenkaj spektakloj etendiĝis tra tuta Hispanio kaj eĉ al ĉefaj urboj de la mondo. La granda sukceso kaj socia kaj komerca atingita de la flamenko tiuepoke forpelis el la scenejoj kelkajn el la plej antikvaj kaj sobraj kantotipoj, favore al pli malpezaj, kiaj cantiñas aŭ ĉefe fandangoj, el kiuj oni kreis multajn personajn versiojn. La puristaj (fundamentistaj) kritikistoj atakis tiun malgravigon de la kantado, same kiel la uzadon de la falseto kaj de la triviala stilo sakŝalmeca.

Camarón de la Isla kaj Paco de Lucía

La epoko de la flamenka opero estis ora epoko de la flamenka kantado ĉefe fare de famaj kantistoj kiaj Antonio Chacón, Manuel Torre, La Niña de los Peines, Pepe Marchena kaj Manolo Caracol.

Post la Hispana Enlanda Milito la flamenko intermiksiĝis en la scenejo kun la koplo, kiu estis adoptita de la politika reĝimo de la frankismo kiel la plej grava kaj taŭga arta manifestacio por la tiutempa hispana popolo. Fakte la nova reĝimo ne fidis je la fidindeco de la flamenko rilate al la nova kulturo.

Dum la 1980-aj jaroj aperis nova generacio de flamenkaj artistoj, influigitaj de kantistoj kiaj Camarón de la Isla aŭ Morente kaj gitarludistoj kiaj Paco de Lucía. Ĉi tiuj artistoj ankaŭ interesiĝis pri aliaj muzik-stiloj, kiaj popo, rok-muziko, ĵazo ktp. Tiele naskiĝis la nova flamenko, kiu estas tute malsimila al tiu antikve pura flamenka kantado.

La flamenkologio[redakti | redakti fonton]

Paco del Pozo

El la 1950-aj jaroj ekpublikiĝis multaj studoj kaj antropologiaj kaj muzikologiaj pri la flamenko. En 1954 Hispavox publikigis la unuan flamenkan antologion nome Antología del Cante Flamenco, sonregistraĵo kiu estis enorma disvastigilo en sia epoko, dominita de la orkestrita kantado kaj, konsekvence, senesencigita. En 1955 la argentina intelektulo Anselmo González Climent, publikigis eseon nome Flamencología, per kiu termino li nomigis la "aron de konoj, teknikoj ktp., pri la flamenkaj kantado kaj dancado". Tiu libro dignigis la studadon de flamenko per aplikado de la metodologio akademia propra de la muzikologio kaj utilis kiel bazo por la postaj studoj pri tiu ĝenro.

Sekve, en la jaro 1956 oni organizis en Kordovo la Nacian Konkurson pri Cante Jondo (profunda kantado) kaj nur du jarojn poste fondiĝis en Jerezo la Katedro de Flamenkologio,[16] nome la plej antikva institucio akademia dediĉita al studado, la enketado, konservado, helpo kaj defendo de la flamenka arto. Simile, aperis la libro Mundo y formas del cante flamenco de la kordova poeto Ricardo Molina kaj la sevila flamenka kantisto Antonio Mairena. Sur tiu ĉi verko, biblio de la flamenko, oni rakontas la historion de ĉiuj flamenkaj kantoj kaj oni diferencas la grandajn kantojn, tiuj pure ciganaj, de la malgrandaj kantoj, kiuj estus nur andaluziaj kaj amerikaj folkloraj kantoj flamenkigitaj.[17] Tamen oni defendas erare ke la flamenko estis verko nur de ciganoj, kiuj tenis ĝin intime ĝis kiam ili faris el ĝi profesion. Same tiu libro diferencas inter la granda kantado (pure cigana) kaj la malgranda kantado (flamenkigo de la folkloraj andaluzaj kaj koloniaj kantoj). Tiele la verko de Molina kaj Mairena, enkondukis en flamenkologion la "ciganisman tezon" kaj la "neojondismo" (novprofundismon) kiel studlinioj.

Dum multe da tempo la mairenismaj principoj estis tenitaj praktike kiel nedisputeblaj, ĝis la respondo de aliaj fakuloj kiuj prilaboris la "andaluziisman tezon", kiu defendis, ke la flamenko estis produkto pure andaluza, ĉar disvolviĝis entute ene de tiu regiono kaj ĉar ties bazaj kantotipoj derivas el la andaluza folkloro. Same tiuj defendis, ke la ciganoj andaluzaj estis kontribuintaj rimarkinde al ties formado, substrekante la esceptecon de la flamenko inter la ciganaj muzikoj kaj dancoj de aliaj partoj de Hispanio kaj Eŭropo. La uniigo de la ciganisma kaj la andaluzisma tezoj rezultis al ĝenerala akceptado nuntempe. Resume, inter la jaroj 1950 kaj 1970, la flamenko iĝis el simpla spektaklo studcelo.

La flamenka fuzio[redakti | redakti fonton]

El Lebrijano.

En la 1970-aj jaroj en Hispanio sentiĝis deziroj de sociaj kaj politikaj ŝanĝoj kaj la hispana socio jam estis sufiĉe influita de diversaj muzikaj stiloj venitaj el la resto de Eŭropo kaj ĉefe el Usono. Same ekzistis nombraj kantistoj kiuj estis kreskintaj per aŭskultado al Antonio Mairena, Pepe Marchena kaj Manolo Caracol. La kombino de ambaŭ faktoroj rezultis en periodo revolucia ankaŭ por la flamenko nome Fusión Flamenca (flamenka fuzio).

La muzikmanaĝero José Antonio Pulpón ludis gravan rolon tiudirekte, ĉar pelis la kantiston Agujetas al kunlabodo kun la sevila grupo de andaluza rok-muziko nome Smash, nome la paro plej revolucia ekde Antonio Chacón kaj Ramón Montoya, iniciante novan vojon por la flamenko. Same oni permesis la artan unuigon inter la fama gitarludisto algecira Paco de Lucía kaj la fama kantisto insulana Camarón de la Isla, kiuj havigis kreivan plialtigon al la flamenko, kio rezultis en definitiva rompo kun la konservatismo de Mairena. Kiam ambaŭ artistoj ekkarieris soloe, Camarón iĝis mita kantisto kaj pro sia arto kaj pro sia personeco, kun multnombraj sekvantoj, dum Paco de Lucía refigurigis la muzikan mondon de flamenko, malferme al novaj influoj, kiaj la brazila, aŭ araba muzikoĵazo kaj ekuzante novajn muzikajn instrumentojn kiaj la frapskatolo, la transversa fluto, ktp.

Aliaj elstaraj ludantoj en tiu procezo de forma renovigo de la flamenko estis Juan Peña El Lebrijano, kiu kunigis la flamenkon kun la al-andalusa muziko, kaj Enrique Morente, kiu laŭlonge de sia longa arta kariero moviĝis inter la purismo de siaj ekaj registraĵoj kaj la mikseco kun la rok-muziko.

En 2011 tiu fuzia stilo ekkoniĝis en Barato danke al María del Mar Fernández, kiu aperas en la prezenta filmeto de la filmo Zindagi Na Milegi Dobara, titole Señorita.[18] Tiu filmo estis vidata de pli ol 73 milionoj da spektantoj.

La nova flamenko[redakti | redakti fonton]

Malú en koncerto en Granado en 2013.

En la 1980-aj jaroj aperis tiele nova generacio de flamenkaj artistoj kiuj jam estis ricevintaj la influon de Camarón, Paco de Lucía, Morente, ktp. Tiuj artistoj montris pli grandan intereson por la popola urba muziko kiuj tiam estis renoviginte la muzikan panoramon en Hispanio, nome estis la epoko de la Madrida Movida. Inter ili elstaras Pata Negra, kiuj fuziigis flamenkon kun la bluso kaj la roko, Ketama, de inspiro el pop-muziko kaj kuba muziko kaj Ray Heredia, kreinto de propra muzika universo kie la flamenko okupas centran lokon.

Fine de tiu jardeko kaj dum la tuta venonta la sonentrepreno Nuevos Medios lanĉis multajn muzikistojn laŭ la etikedo Nova Flamenko, per troa kaj neĝusta uzado de la etikedo "flamenko" kun celo pure komerca. Tiele tiu nomo grupigis muzikistojn tre diferencajn inter si, kaj ludistoj de orkestreca flamenko, kaj muzikistoj de rok-, pop- aŭ kuba muziko kies unika ligo kun la flamenko estas la similo de ties voĉa tekniko kun tiu de la veraj flamenkaj kantistoj, foje ties familiaj devenoj aŭ eĉ cigana origino; ekzemploj estas Rosario Flores, filino de Lola Flores, aŭ la fama kantistino Malú, nevino de Paco de Lucía kaj filino de Pepe de Lucía, kiu spite simpatii kun la flamenko kaj teni ĝin en sia diskaro pluis per persona stilo kaj restis en la muzika industrio per siaj propraj meritoj. Krome, tiuj foriras el ĉiu ajn strukturo de klasika flamenko, dum malaperis ĉiuj restoj de la flamenka ritmo, tonaj manieroj kaj de la melodiaj strukturoj propraj de la palos (flamenkaj kantotipoj).[19]

Tamen la fakto ke multaj muzikistoj de tiu nova stilo estas krome rekonitaj kantistoj, kiaj José Mercé, El Cigala kaj aliaj, helpis konsiderigi kiel flamenko ĉion kion ili mem ludas, kvankam ilia ĝenro estas sufiĉe diferenca el la klasika flamenko. Male, aliaj nuntempaj artistoj, kiaj la grupoj O'Funkillo kaj Ojos de Brujo, sekvinte la vojon de Diego Carrasco, uzas muzikajn stilojn neflamenkajn sed respektante la muzikan mezuron aŭ metrikan strukturon de kelkaj tradiciaj kantotipoj. Same ekzistas kantistoj enciklopediaj kiaj Arcángel, Miguel Poveda, Mayte Martín, Marina Heredia, Estrella MorenteManuel Lombo kiuj, sen rezigni pri la artaj kaj ekonomiaj profitoj de la fuzio kaj de la nova flamenko, plutenas en siaj ludadoj pli grandan pezon de tio flamenka konsiderita en la plej klasika senco de la termino, kio supozigas gravan revenon al origino.

La interveno de la publikaj hispanaj instancoj favore al la helpo al la flamenko estas ĉiutage pli kaj pli granda. Tiudirekte ekzistas la Andaluza Agentejo por la Disvolvigo de la Flamenko, dependa el la Kultura Subministerio de la Junta de Andalucía kaj aktuale oni konstruas en Jerez de la Frontera la Ciudad del Flamenco (flamenka urbo), kiu loĝigos la Nacian Centron de Flamenka Arto, dependa el la Ministerio de Kulturo, kiu klopodos kanaligi kaj ordigi la iniciatojn pri tiu arto.[20]

Krome, la andaluzaj aŭtoritatoj pri eduksistemo studas enmeti flamenkon en siaj devigaj edukaj planoj.[21]

Famaj gekantistoj kaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Monumento al «La Perla de Cádiz» en Kadizo.

Kantotipoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ alfabeta ordo[redakti | redakti fonton]

Kantado kaj dancado flamenkaj dum la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Arundo.

Alboreá | Alegrías | Bambera | Bandolá | Bulerías | Cabales | Campanilleros | Cantiña | Caña | Caracoles | Carcelera | Cartagenera | Colombiana | Andaluza koplo | kordobo | Corríos | Debla | Fantazio | Fandango | Fandanguillo | Farruca | Galeras | Garrotín | Granaína | Guajira | Jabegote | Jabera | Jota | Liviana | Malagueña | Mariana | Martinete | Media | Media granaína | Milonga | Mineras | Mirabrás | Murciana | Nana | Petenera | Polo | Romance | Romeras | Rondeña | Rumba | Saeta | Seguiriya aŭ Siguiriya | Serranas | Sevillana | Soleá | Tango | Tanguillo | Taranta aŭ Taranto | Tientos | Toná | Trillera | Verdiales | Vidalita | Zambra | Zorongo

Laŭ stiloj: puraj, fandangoj kaj aliaj[redakti | redakti fonton]

La kantistino Montse Cortés.
La kantistino Carmen Linares kun gitarludisto.

Puraj kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Caña (kano): la plej baza kaj pura el la flamenkaj kantoj, kelkaj esploristoj eĉ asertas, ke ĝi estas pra-flamenka kanto bazita sur antikva andaluzia kanto.
  • Carcelera (prizona): kanto tradicie kantita de la malliberigitoj kaj preskaŭ ĉiam temanta pri justicaj aferoj.
  • Cantiñas: vigla kanto kiu naskiĝis en la urbo Kadizo, temanta ĉiam pri festaj aferoj.
  • Debla: Kanto sen gitar-akompanado. La nomo devenas de la kreinto de ĉi tiu kanto Blas Barea, do temas pri “kanto de Blas” aŭ “Debla”.
  • Martinete (marteleto): naskiĝis ĉi kanto en la ciganaj forĝejoj, la temo ĉiam estas malfeliĉaj okazintaĵoj kaj la ritmo monotona.
  • Saeta (sageto): popola kanto kiu memorigas la suferojn de Jesukristo dum liaj lastaj tagoj. Pro tio ĉiam oni kantas dum la paska ĵaŭdo aŭ vendredo okaze de religiaj paradoj.
  • Seguiriya: primitiva flamenka kanto, temanta pri pasio, amo, malamo aŭ tragedio.
  • Tango: kvankam ĉiu zono havas sian propran tangon (Kadizo, Triano, Jerezo, Malago, Badajozo…), temas ĉiam pri dancebla kanto kiu poste devenigis aliajn similajn stilojn en Ameriko.
  • Toná: tre antikva kanto, ĝi estas la cigana adapto de antikva kastilia balad-kanto.
  • Tientos: tre simila al tango, kvankam kun pli malrapida ritmo.
  • Polo: bazita sur antikvaj andaluziaj danceblaj kantoj.
  • Liviana: bazita sur la seguiriya, sed multe pli leĝera. Temas pri kamparana kanto sen gitar-akompanado.
  • Serrana (montaranino): tipa kanto de la Arunda Montaro, temas ankaŭ pri kamparana kanto.
  • Alegría (ĝojo): naskiĝis ĉi tiu kanto-stilo en la kadiza zono, temas pri festa kaj plenĝoja kanto kie la dancado ĉefrolas.
  • Romeras (pilgrimantino): similas al la kanto alegrías, tamen ĝi devenas el Sevilo.
  • Mirabras: temas pri la plej spektakla kanto kun dancado en la flamenka arto, la ritmo estas gracia, vigla kaj ondumanta.
  • Caracoles (helikoj): bazita sur la kadiza cantiña, verdire la origino de ĉi tiu kanto estas la flamenkaj spektakloj okazigitaj en Madrido fine de la 19-a jarcento.
  • Alboreá (frumateniĝo): devenita el kastilia kanto, malofte la flamenka kantisto ludas ĉi kanton fore el ciganaj nuptoj.
  • Petenera: la tekstoj de ĉi tiu kanto ĉiam estas tristaj, melankoliaj kaj la ritmo tre malrapida.
  • Bulería: tipa kanto el Jerezo, temas pri festema kaj plenĝoja kanto.

Fandangoj[redakti | redakti fonton]

Juan Breva
  • Fandango: kvankam ofte oni konsideras la fandangon kiel tipan flamenkan kanton, verdire temas pri kastilia kanto-stilo kiun poste en Andaluzio oni flamenkigis. Temas pri kanto kaj dancado kie la kastanjetoj ludas specialan rolon.
  • Malagueña (malaganino): tipa malaga fandango.
  • Verdiales: ĝi estas antikva kamparana fandango kun ritmo tre rapida kaj simplaj tekstoj.
  • Bandolá: tre simila al la verdiales, sed kun ununura kantisto kaj sen muzika akompanado.
  • Jabera: antikva malaga fandango.
  • Jabegote: ankaŭ temas pri malaga fandango, sed ĉi-foje ludita de la maristoj.
  • Rondeña (arundanino): malaga fandango kantita en la Arunda Montaro.
  • Granaína (granadino): tre simila al la malaga fandango, sed tipe granada.
  • Minera (ministino): fandango kantita de la ministoj en La Unión (Murcio)
  • Cartagenera (kartaĥenanino): devenas de la malagaj fandangoj kantitaj de la almerianoj elmigrintaj en Kartagenon, ne temas pri ministaj aferoj.
  • Taranta: naskiĝis en la areo Almerio-Murcio, ĝi estas la bazo de ĉiuj ministaj flamenkaj kantoj.
  • Tarantos: tre simila al la taranta, sed kun dancada akompanado.

Aliaj kanto-stiloj[redakti | redakti fonton]

Temas pri miksaĵoj inter kantoj kun flamenka deveno kaj aliaj amerikaj kaj andaluziaj stiloj kiel la bambera, campanilleros, colombiana, farruca, garrotín, guajira, mariana, milonga, nana, rumba, sevillanas, trillera, vidalita, villancico, zambra

La dancado[redakti | redakti fonton]

La dancistino Ángeles Gabaldón.

La dancado, kune kun la kantado kaj la gitarludado, estas alia maniero esprimi la sentojn ene de la flamenka arto. Tamen, verdire, la dancist(in)o ludas la sentojn esprimatajn de la kantisto, pro tio ne ĉiuj kanto-stiloj estas danceblaj.

Kiel esprimiloj la dancist(in)o posedas sian proprajn brakojn, pojnojn, manojn, la korpan balanciĝon, la rond-irojn kaj la pied-klakadon. Ĉiu kanto-stilo havas sian propran ritmon por la dancado kaj kvankam en la plej pura flamenko ekzistas reguloj por tiuj movoj, nuntempe ĉiaj reguloj estas tute forgesitaj kaj la dancist(in)o eblas esprimi sin per la movoj kaj kvietiĝoj de li/ŝi preferata. Tio okazas, ekzemple, ĝuste en la momento kiam la kantist(in)o ekdancas, ĉar li/ŝi rajtas elekti tiun momenton, ekz. ĝuste antaŭ ekkanti, tuj post la unua verso de la kanto aŭ okaze de la falseto de la gitaro.

La plej superba momento estas la escobilla (balaileto)¸ temas pri la momento kiam la dancist(in)o ludas rapidan ritmon pere de pied-klakado. La dancado povas havi unu aŭ du el tiuj momentoj kaj okaze de la fino de la dancado la dancist(in)o eĉ plirapidigas la ritmon.

La gitaro[redakti | redakti fonton]

Manitas de Plata, franca cigana gitarludisto, en 1968
Flamenka gitaro kun du frapejoj.

La gitaro estas la plej populara muzik-instrumento ĉe la flamenka arto. Verdire, ĝis antaŭ kelkaj jaroj temis pri la sola instrumento kapabla akompani la kantiston, tamen lastatempe kaj ĉefe okaze de la apero de la “nova flamenko” oni ekuzis aliajn muzikilojn, kiaj la pianon aŭ la muzik-skatolon.

Sed tradicie, la gitaro estas la vera flamenka muzik-instrumento. La flamenka gitaro estas pli malgranda ol la normala hispana gitaro, ankaŭ pli leĝera. Pro tio, ĝia sonoreco estas pli malgranda kaj tio evitas la kaŝigon de la kantista voĉo. La gitarludisto uzas malsimilajn teknikojn, la plej gravaj estas la picado (stakato), tio okazas kiam la ludisto stakatas la kordon por sonorigi konkretan muzikan noton; kaj la rasgueo (pinĉado), kiam tri aŭ kvar fingroj de la gitar-ludisto pinĉas kelkajn kordojn.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Oni vidis kiam naskiĝis la flamenka arto, kiamaniere la kantisto ludas en la scenejo, sed ĉu povas ekzisti ia rilato inter flamenko kaj esperanto? Jes, sendube. Kaj flamenko kaj esperanto estas esprimiloj kapablaj superi kian ajn landlimon, ne ekzistas bariloj kapablaj haltigi la esprimo-povon de la homo kaj onian kapablon dissendi tion kion oni sentas, ĉar ambaŭ aferoj estas internacie kompreneblaj. Se oni sin demandas kion oni sentas kiam oni ĉeestas flamenkan spektaklon aŭ kion oni sentas kiam oni uzas internacian lingvon, plejeble la respondo estos simila. Flamenko estas la maniero pere de kiu la animo esprimiĝas kaj tio povas okazi ankaŭ en esperanto. Ne temas nur pri ĝojoj aŭ feliĉoj, ankaŭ pri tristoj, seniluziigoj, misfortunoj, ĉio povas esti esprimata, la afero estas nur trovi la plej taŭgan esprimilon, pro tio inter flamenko kaj esperanto povas ekzisti rilaton nome inter la flamenko kiel kulturaĵo kaj esperanto kiel lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 53.
  2. Mendoza, Gabriela, Ser flamenco no es una música, es un estilo de vida, 2011, El Diario de Hoy, paĝo 52 [1]
  3. En Salvadoro la grupo Alma Flamenca estas konsiderata ĉefa reprezentanto kaj pioniro de tiu muzika movado. samloke [2]
  4. El flamenco es declarado Patrimonio Cultural Inmaterial de la Humanidad por la Unesco, Yahoo Noticias, 16a de novembro 2010, konsultita samtage.
  5. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝoj 53-54.
  6. 6,0 6,1 Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 54.
  7. MEDINA AZARA (pseŭdonimo de Máximo José Kahn). "Cante jondo y cantares sinagogales" en Revista de Occidente. Madrid. 1930.
  8. GARCÍA MATOS, Manuel. "Cante flamenco, algunos de sus presuntos orígenes" en Anuario Musical nº 5. 1950. Paĝo 99. ROSSY, Hipólito. Teoría del Cante Flamenco. Barcelona. 1966. Paĝo 15.
  9. DE FALLA, Manuel. "El cante jondo", en Escritos sobre Música y Músicos. Enkonduko kaj notoj de SOPEÑA, Federico. Eld. Espasa Calpe. Colección Austral nº 53. Madrid. 1972. ISBN 84-239-1853-X.
  10. Expertos en flamenco debaten sobre sus posibilidades como activo turístico en la Universidad. Arkivita el la originalo je 2015-10-26. Alirita 2014-05-12.
  11. Estudios Avanzados de Flamenco: Un Análisis Interdisciplinar
  12. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 55.
  13. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 56.
  14. samloke
  15. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 57.
  16. Flamencólogo e historiador
  17. Flamenko, Gazeto Andaluzia, Aprilo-Junio 2014, paĝo 58.
  18. Video de la canción Vídeoclib de la película
  19. La hibridación transcultural como clave de la formación del Nuevo Flamenco (aspectos histórico-sociológicos, analíticos y comparativos) Arkivigite je 2010-03-29 per la retarkivo Wayback Machine, de Gerhard Steingress.
  20. Diario El Economista, 26a de junio de 2008 http://ecodiario.eleconomista.es/espana/noticias/611674/06/08/Cadiz-Cultura-confirma-que-el-Centro-Nacional-de-Flamenco-de-Jerez-canalizara-todas-las-iniciativas-sobre-este-arte.html Arkivigite je 2014-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Cultura confirma que el Centro Nacional de Flamenco de Jerez canalizará todas las iniciativas sobre este arte Alirita la 20an de oktobro 2009.
  21. Nuevo paso de la Junta para incluir el flamenco en el currículo escolar


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]