Lulkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lulkanto estas kanto kiun patrinopatro kantas al infano por dormigi ĝin. Ĝi estas inter la plej konstantaj kaj bazaj elementoj de ĉiu genta kulturo.

Lulkantoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Nigra nokto
  Jen en nigra noktobskuro
okuletoj fermas sin.
Endormiĝas la sciuro,
bebon lulas la patrin’.
  Ŝipoj iras al haveno,
homoj enlitiĝas jam.
Endormiĝas la pingveno,
bebon ŝirmas patra am’.
  Nigra nokto kovras floron,
milde ĉirkaŭbrakas ĝin,
endormigas la leporon,
dormu ankaŭ vi, filin’.

  Steletoj
  Steloj adiaŭ nun, dormos mi jam.
Kore mi petas vin, tre mi petegas vin,
gardu pri la patrin’ pro mia am’.
  Vin ho arĝenta lun’ petas mi nun.
Venu de firmament’, venu nur por moment’,
diri al panja kor’ pri mia am’.

Vespera kanto
  La luno nun ekhelas,
steletoj oraj belas
en la ĉiela klar’;
arbaro nigra revas,
el la herbejo levas
mirige sin nebula mar’.
  Silentas nun la mondo
Kaj en krepuska rondo
Hejmecas kun favor’.
Similas pacan ĉelon,
kie vi la kverelon
de via tago dormu for.
  Ĉu vi la lunon konas?
Aspekte ĝi duonas,
ĝi tamen estas sfer’.
Facile ni priridas
Aferon se ni vidas
Nur parton de la plena ver’.
  Kuŝiĝu do kun pio
vi en la nom’ de Dio,
jam fridas nokta vent’.
Per punoj, Di’, ne ĝenu,
per dolĉa dorm’ nin benu –
kaj la najbaron en turment’.

Dormu Milde
Teksto Marcelo Redoulez; Muziko Nanne Kalma; Kantas Kajto (muzikgrupo)

Suno moŝta post minuto,
Diafana gemrubeno,
Riverencos kun saluto
Al la nokta suvereno.
Luno brila el sateno
Jam arĝenta en ĉielo.
Ĉio mutas en sereno.
Dormu milde, brilas stelo.

Infanetoj dum balbuto
Time ploras sen ĉagreno.
Trankviligas ilin fluto
Kaj fabelo pri delfeno.
Kaj malantaŭ la kurteno
Kvankam regas la malhelo,
Ili kuŝas sur kuseno.
Dormu milde, brilas stelo.

Nek diskuto, nek disputo,
Foren pluas la promeno
En kupeo aŭ kajuto
Trans la montoj ĝis haveno.
Morgaŭ floros la mateno,
Belos kiel akvarelo,
Sed silente nun sen ĝeno
Dormu milde, brilas stelo.