Nemateria kultura heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de la nemateria kultura heredaĵo

Nemateria kultura heredaĵo estas elementoj de la homa kulturo, kiuj esprimiĝas senpere per homaj scio kaj kapabloj, ne per konstruaĵoj aŭ aliaj objektoj. Multaj el tiuj kulturaj heredaĵoj estas transdonataj de generacio al generacio kaj tiel povas evolui.

Internacie UNESKO aktivas pri la protekto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj; en la jaroj 2001, 2003 kaj 2005 ĝi proklamis 90 da ili "majstroverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro". En 2003 ĝi iniciatis konvencion pri konservado de la nematerial kultura heredaĵo[1]; ĝi ekvalidis en aprilo 2006 pro ratifiko fare de 30 regnoj. Ĝis novembro 2013 la konvencion aliĝis 157 regnoj[2].

Ekzemplo de nemateria kultura heredaĵo estas la portugala kantstilo fado, agnoskita de Unesko en 2011[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]