Fado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FadoInPorto01.JPG
FadoInPorto02.JPG
FadoInPorto03.JPG

Fado (el la portugala "fado" [FAdu] ="fato") estas portugala tradicia kantstilo, kiun plenumas solkantisto (vira aŭ ina) kun gitara akompano. La temoj kaj tono estas plejofte melankoliaj (tial la signifo, "fato"), kvankam ne mankas leĝeraj kaj eĉ humuraj ĝenroj.

En Portugalio ĝi estas depost kelkaj jardekoj ĝenerale aprezata kaj prestiĝa kantarto, kvankam ĝi plene konserviĝas ankaŭ kiel popola fenomeno, daŭre kantata en malriĉaj drinkejoj. Kutima prezentaĵo ankaŭ en luksaj drinkejoj kaj restoracioj, kune kun manĝaĵoj kaj bonaj vinoj, fado estas unu el la ĉefaj “porturistaj tipaĵoj”. Tamen fado okupas specialan lokon en la vivo de preskaŭ ĉiuj portugaloj, kiu sincere kunsentas la ĉagrenon, melankolion, gajecon kaj saŭdadon kiujn temas la muziko.

Fado ekestis ĉirkaŭ 1820. Estas pluraj hipotezoj pri ĝia apero, sed neniu plene akceptita teorio. Plej verŝajnaj estas la influo de koloniaj enmigrantoj kaj revenantaj elmigrintoj, kiuj alportis elementojn afrikajn kaj brazilajn; lokaj influoj, nome de ciganaj romancoj kaj flamenko, estas ankaŭ verŝajnaj.

Post iom kriza periodo en la jaroj 1970-aj, kiam la fado ekmalpopulariĝis inter la junuloj, ĝi estas nuntempe pli populara ol verŝajne iam ajn, perdinte la fifamon kiun ĝi ĝuis ĝis ĉ. mezo de la 20 jardento (la vorto "fadista" estis eĉ uzata neformale en “decaj” rondoj kiel sinomimo de "vagabondo" aŭ eĉ "stratkrimulo").

Estas du ĉefaj fadskoloj, Lisbona kaj koimbra. Ĉilasta evoluis el la unua (aŭ el iama formo de tiu) kaj ĝin kantas universitataj studentoj, ĉefe pri amaj temoj kaj preskaŭ ĉiam malgaje. Koimbra fado estas kutime ludata per pli ol du gitaroj.

Fado estas ludata per klasika aranĝo de t.n. portugala gitaro (turnkerforma, 12-korda), gitaro (portugallingve nomata viola) kaj kantisto, aŭ portugala gitaro kiel solisto kaj portugala gitaro kun ordinara gitaro.

Ne maloftas muzikeksperimentoj kiuj aldonas netradiciaj stilojn kaj instrumentojn al fado (ekzemple Amália kaj Don Byas saksofono, aŭ aldono de baso aŭ kontrabaso). Sed ne malpopulariĝas la tradicia formo (kvankam ĝi ja evoluadas).

Mallonga listo de fadistoj[redakti | redakti fonton]

  • Klasikaj (ne nepre malnovtempaj):
    • Alfredo Marceneiro
    • Amália Rodrigues
    • Anita Guerreiro
    • Camané
    • Carlos Zel
    • Ercília Costa
    • Hermínia Silva
    • Maria Severa
    • Nuno da Câmara Pereira
    • Vicente da Câmara
  • Modernaj (ne nepre nuntempaj):
  • Nefadaj kantistoj kiuj foje kantas/kantis fadon:
  • (aliaj):
    • Alexandra
    • António Cainho
    • Antonio Menano
    • Antonio Mourão
    • Argentina dos Santos
    • Carlos Ramos
    • Fernanda Maria
    • João Chora
    • Lucília do Carmo
    • Maria de Fátima
    • Maria de Lurdes
    • Nuno Aguilar
    • Saudade dos Santos
    • Teresa Tarouca
  • Gitaristoj:
    • Armandinho
    • Carlos Paredes

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fadon en esperanto kantis kaj publikigis albume brazilano Luana Cozetti, en la 1980-aj, kaj portugalo Faria de Bastos, en la 1990-aj.

La uzon de esperanto por transdono de kantstilo supozata kiel tre specifa de iu popolo kaj kulturo kutime mirigas nekonatojn kaj estas “ankedoto” ofte uzata en informado pri esperanto flanke de movadaj instancoj.

Kvankam PIV2 registras la formon "faduo", nek la etimo, nek la devenformo, nek la uzo (fare de plej multaj portugaliaj esperantistoj) pravigas ĝin. Tiu formo aperis kiel provo eviti homonimecon (vd. Fado (radio)), surbaze de franclingve influita misprononco okcitona. (Eĉ tiuj kiuj uzas la formon "faduo" agnoskas ke ĝi estas ne ideala kaj ĝin preferas pro normemo kaŭ malhomonimemo.) Lingve konservativaj esperantistoj en Portugalio uzas/uzis prefere la formojn "fatkanto" aŭ "fatkanzono".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]