Sevillanas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dancante sevilanojn

La sevillanas [sebijAnas] (sevilaninoj, esperante) estas la plej konataj el la tradiciaj danco kaj kanto de Andaluzio (suda Hispanio). Tiaj danco kaj kanto naskiĝis en la urbo de Sevilo sed oni povas danci kaj kanti ilin dum la celebrado de multaj andaluzaj festoj, ĉefe dum la Foiro de Aprilo de Sevilo, la Pilgrimado de El Rocío (en la provinco de Huelva), Krucoj de Majo de Lebrija (en la provinco de Sevilo), ktp.

Ĝia deveno estas antaŭa al la epoko de la Katolikaj Gereĝoj. Oni diras ke ĝi evoluis de la seguidillas castellanas (tradiciaj muziko kaj danco de Kastilio). Tamen ĝiaj literaturaj antaŭaĵoj estas je la malnovaj jarchas, muwasahas kaj zéjeles (popularaj mozarabaj kantoj kaj poemoj).

Poiome, la seguidillas castellanas flamenkiĝis ĝis iĝi nunajn sevilanojn. Poste, je la 18a jarcento oni aldonis la dancon.

Nun ĝi estas la plej dancata popoldanco en Hispanio.

La kanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas populara kanto kiu temas pri ofta okazo de la ĉiutaga vivo. Ĝenerale estas facilmemorebla teksto kies strukturo havas kvar partojn kun malsama danco.

La klazika strofo havas du partojn: Unu grupo de kvar versoj kaj unu refreno de tri versoj.

Senfina vario de temoj ekzistas, la plej gravaj temoj estas religiaj, feriaj, amaj, kampaj, najbaraj, urbaj, ktp.

La danco[redakti | redakti fonton]

Eble ĝi estas la plej konata kaj ludata danco en Hispanio. Oni povas trovi malrapidajn kaj rapidajn dancojn. Ofte, ĝi estas dancata pare (viro kaj virino), sed kelkefoje oni povas danci ĝin per personaro.

La danco havas kvar malsamajn partojn (coplas) nomataj la unua, la dua, la tria kaj la kvara parto. Kelkaj movadoj kiujn oni ripetas dum la dancado estas la pasada, la paseíllo, la zapateado kaj la careo.

La fina parto finas per bela kaj romantika fino.

La muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de la sevillanas estas tre gaja kaj viveca. La kanto estas akompanata per la gitara muziko kaj ofte per aliaj muzikiloj kiel la kastanjeto, la pito rociero (andaluza aermuzikilo), kaj la tamburino.

La takto estas 3/4 (la unua pulso estas forta kaj la dua kaj tria pulsoj estas malfortaj).

Autoroj[redakti | redakti fonton]

Iuj aŭtoroj de sevillanas estas Los Marismeños, Cantores de Híspalis, Ecos del Rocío, Los Requiebros, ktp.