José Manuel Caballero Bonald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Manuel Caballero Bonald
Persona informo
José Manuel Caballero Bonald
Naskiĝo 11-an de novembro 1926 (1926-11-11)
en Jerez de la Frontera
Morto 9-an de majo 2021 (2021-05-09) (94-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de SeviloQ115806272 vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoscenaristo • romanisto • eseisto • literatursciencisto • prozisto • redaktoro • hispanisto • universitata instruisto • man of letters vd
Laborkampo hispana literaturo • Spanish poetry • eseoliteraturscienco • redaktado • aŭtobiografia romano • regional literature • flamenko vd
Aktiva en Bogoto vd
Verkado
Verkoj Examen de ingenios vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Manuel Caballero Bonald (Jerez de la Frontera, 11a de novembro 1926 - 9-an de majo 2021) estis hispana verkisto, kiu elstaris ĉefe kiel poeto.[1] La zorga uzado de la lingvaĵo kaj la barokismo estas ĉefaj trajtoj de lia verkaro. Li estas ankaŭ agnoskita flamenkologo.[2]

Li studis Filozofion kaj Beletroj en Sevilo inter 1949 kaj 1952 kaj naŭtikon kaj astronomion en Kadizo. En tiuj samaj jaroj li ekrilatis kun la kordovaj poetoj de la revuo "Cántico", kiel Pablo García Baena. Li publikigis sian unuan poemaron, Las adivinaciones, en 1952, post atingi per tiu honoran mencion de la Premio Adonais. Li estis profesoro en Bogoto. En la kolombia ĉefurbo li verkis sian unuan romanon nome Dos días de septiembre, kiu ricevis en 1961 la Premion Biblioteca Breve kaj estis publikigita la postan jaron, Tie li ankaŭ havis sian unuan filon.[3]

Reveninte el Kolombio, li perdis intereson pro la literaturo kaj centriĝis en la lukto kontraŭfrankisma.[4] Tamen, poste li plue publikigis poezion kaj ricevis premiojn kaj omaĝojn.

La 29an de novembro 2012 li ricevis la Premion Cervantes.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Yo no sabría escribir, ni siquiera vivir, si estuviera seguro de todo" en Diario de Jerez, alirita la 18an de novembro 2019.
  2. Marcos, Javier Rodríguez (11a de novembro 2016). «Caballero Bonald celebra sus 90 años con un libro de retratos literarios». El País. Alirita la 18an de novembro 2019.
  3. A. Cala. No pasa el tiempo para el navegante, Diario de Jerez, 10.04.2013; alirita 11.04.2013
  4. Cruz, Juan (9a de junio 2019). «Caballero de “la exacerbación y la desgana”». El País. ISSN 1134-6582. Alirita la 18an de novembro 2019.
  5. Caballero Bonald, Premio Cervantes 2012 Alirita la 18an de novembro 2019.