La Niña de los Peines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Niña de los Peines
Persona informo
Naskonomo Pastora María Pavón Cruz
Aliaj nomoj La Niña de los Peines
Naskiĝo 10-an de februaro 1890 (1890-02-10)
en Sevilo
Morto 26-an de novembro 1969 (1969-11-26) (79-jaraĝa)
en Sevilo
Tombo tombejo San Fernando, Sevilo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)oj Tomás Pavón • Arturo Pavón Cruz
Edz(in)o Pepe Pinto
Okupo
Okupo cantaor
TTT
Retejo http://caf.cica.es/ninadelospeines/index.htm
vdr

La Niña de los Peines (La junulino de la kombiloj) (Sevilo, 10a de februaro 1890 - samloke, 26a de novembro 1969) estis hispana cigana kantistino de flamenko, konsiderata kiel unu el la plej elstaraj kantistinoj en la historio de la flamenka kantarto. Ŝia oficiala nomo estis Pastora María Pavón Cruz.[1]

Ŝi ekkantis publike jam ok-jaraĝa; kaj de tiam tre ofte en kafejoj, flamenko-dancejoj ktp., sed ŝi neniam registris diskon spite la insiston de la fakaj entreprenoj.

Portreto de La Niña de los Peines, verko de Julio Romero de Torres (1917-1918).

Ŝi estis amikino de la komponisto Manuel de Falla, de la pentristo Julio Romero de Torres, kiu pentris ŝin, kaj de Federico García Lorca, kiun ŝi konis ĉe La Argentinita. Lorca citis ŝin poezie. Ŝi veturis tra tuta Hispanio kaj aperis spektakle kun la flamenkaj artistoj plej famaj tiame, inter kiuj kantistoj Manolo Caracol, Pepe Marchena kaj Antonio Chacón, kaj gitaristoj Ramón Montoya kaj Melchor de Marchena inter multaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. VV. AA. Los 100 protagonistas del siglo XX. El País S. A. 1992. ISBN 84-86459-41-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bohórquez, Manuel: La Niña de los Peines en la Casa de los Pavón. Andalucía: Signatura Ediciones de Andalucía, 2000. ISBN