Plentona gamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En muziko, plentona gamo estas gamo en kiu ĉiu noto distas de siaj najbaroj je intervalo de plentono. Sekve, la plentona gamo konsistas en ses notoj kaj apartenas al la grupo de sestonaj gamoj. Estas nur du komplementaj plentonaj gamoj:

  • {C, D, E, F#, G#, A#, C}

Plentona gamo en C

  • {B, Db, Eb, F, G, A, B}

Plentona gamo en B

Pro tio, ke ĉiuj ĝiaj tonoj estas samdistancaj unu la aliajn, neniu tono elstariĝas kaj la gamo kreas impreson de malprecizeco. Tiun ĉi impreson plifortigas la fakto, ke ĉiuj trisonoj konstruitaj sur la tonoj de la plentona gamo estas aŭgmentitaj. Tiel, du ajnaj sinsekvaj trisonoj entenas ĉiujn ses tonojn de la gamo. Pro ĝia simetrio, la plentona gamo malbone difinas iun tonikontonalon.

La komponisto Olivier Messiaen nomis la plentonan gamon sia unua modalo de limigita transpono. La komponisto kaj muzika teoriisto George Perle nomas la plentonan gamon intervala cicklo 2, aŭ C2. Tial, ke estas nur du eblaj formoj de plentona gamo (tio estas, la plentonan gamon oni povas nur unufoje transponi), ili nomiĝas C20 kaj C21. Pro tiu kialo la plentona gamo estas ankaŭ pleje unuforma kaj povas esti konsiderata generita kolekto.

Kaŭze de tiu simetrio, la heksakordo konsistanta en la plentona gamo ne malsamas kiam invertita. Tial multaj komponistoj uzas "preskaŭ plentonaj" heksakordoj kies individuaj strukturaj diferencoj rezultas nur el malsama lokiĝo de duontono en la aliel plentona serio. La mistika akordo de Aleksandr Skrjabin estas unuaranga ekzemplo, estante plentona gamo modifita per la altigo de unu el siaj tonoj je duonduto. Ĉi tiu modifo allasas pli grandan rimedan diversecon per transpono de la heksakordo.

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

La melodian uzon de la plentona gamo oni povas plej frue trovi ĉe Mozarto, en sia Muzika Ŝerco por arĉaj kaj blovaj instrumentoj. En la 19-a jarcento rusaj komponistoj plu esploris la melodiajn kaj harmoniajn eblecojn de la gamo, ofte por bildigi minacan senton; kontrolu la finaĵojn de la uverturoj al la opero Ruslano kaj Ljudmilo, de Glinka, kaj al Princo Igorj de Borodin, la temon de la Komandanto en La Ŝtona Gasto, de Dargomiĵskij, kaj la enkondukan temon de Ŝeĥerezado, de Rimskij-Korsakov. (Por kelkaj etaj porpianaj verketoj komplete skribitaj surbaze de la plentona gamo, vidu numerojn 1, 6 kaj 7 el Празднество (Une fête), Op. 38, de Vladimir Rebikov, 1907.)

H.C. Colles nomas kiel la "infaneco de la plentona gamo" la muzikon de Berlioz, Schubert kaj la rusoj Glinka kaj Dargomiĵskij. Kune kun aliaj impresionistoj, Claude Debussy, kiu estis influita de rusaj komponistoj, vaste uzis plentonajn gamojn (kontrolu ekzemple la preludon Voiles). La gamon ankaŭ uzis Alban Berg en sia Violona Konĉerto (la kvar lastaj notoj el la de li uzita dekdutona serio estas B, C#, Eb kaj F kiuj, aldone al la unua noto, G, preskaŭ konsistigas tutan plentonan gamon) kaj Béla Bartók en sia Kvina Arĉinstrumenta Konĉerto. Ferruccio Busoni uzis la plentonan gamon en la parto por la desktra mano de la "Preludietto, Fughetta ed Esercizio" el sia An die Jugend, kaj Franz Liszt ĝin aplikis en partoj de sia Danta Simfonio.

Ĵaza harmonio[redakti | redakti fonton]

La gamo estas ankaŭ vaste uzata en moderna ĵazo. La komponaĵo Juju, de Wayne Shorter, utiligas ĝin grandskale kaj One Down, One Up, de John Coltrane, baziĝas en du aŭgmentitaj akordoj aranĝitaj laŭ la sama simpla strukturo kiel en lia pli frua komponaĵo Impressions. Tamen, ĉi tiuj estas nur du evidentaj ekzemploj pri la uzo de ĉi tiu gamo en ĵazo. Diversaj ĵazaj pecoj, inkludante multajn normkantojn, uzas aŭgmentitajn akordojn kaj ties korespondajn gamojn, kutime kun la celo krei streĉecon en returniĝoj aŭ kiel anstataŭigilojn de dominanta akordo. Art Tatum kaj Thelonious Monk estas du pianistoj kiuj abunde kaj kreive uzis la plentonan gamon.

Eksterokcidenta muziko[redakti | redakti fonton]

La rago Sahera en la klasika muziko de Hindustano uzas la samajn intervalojn kiel la plentona gamo. Ustad Mehdi Hassan ludis ĉi ragon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu teksto estas traduko kaj adapto de la samtema artikolo el la angla vikipedio. Kontrolu tiun artikolon por serĉi fontojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]