Princo Igorj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Princo Igorj (Князь Игорь en la rusa, Knjazj Igorj transskribe) estas opero en kvar aktoj kun prologo de A. P. Borodin. La libreton verkis Borodin mem, partoprenis en tiu afero kaj multe helpis al la komponisto V. V Stasov. Kiel fonto por la libreto servis la elstara eposo de la 12a-jarcenta rusa literaturo "Rakonto pri la militiro de Igorj", kiu priskribas malsukcesan militkampanjon de princo Igorj kontraŭ polovcoj. La premiero okazis la 23an de oktobro (la 4an de novembro laŭ la gregoria kalendaro) 1890 en la peterburga Mariinskij-Teatro.

Historio de kreado[redakti | redakti fonton]

La 18an de aprilo 1869 en muzika vespero ĉe L. I. Ŝestakova V. V. Stasov proponis al A. P. Borodin skribi operon laŭ "Rakonto pri la militiro de Igorj". La komponisto ekinteresiĝis kaj komencis la laboron. Li vizitis la ĉirkaŭaĵon de Putivl, studis historiajn kaj muzikajn fontojn, ligitajn kun la priskribita tempo. La opero estis verkata dum 18 jaroj, sed en 1887 la komponisto mortis, kaj ĝi restis nefinita. Laŭ skribaĵoj de A. P. Borodin la laboron finis A. K. Glazunov kaj N. A. Rimskij-Korsakov. A. K. Glazunov restarigis laŭmemore la uverturon, kiun li aŭdis, kiam la aŭtoro ĝin pianludis, kaj ankaŭ finis kaj orkestris la trian akton. N. A. Rimskij-Korsakov orkestris la prologon, la unuan, duan kaj kvaran aktojn. La sukcesplena premiero okazis la 23an de oktobro (la 4an de novembro laŭ la gregoria kalendaro) 1890 en la peterburga Mariinskij-Teatro.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Igorj Svjatoslaviĉ, la princo de Novgorod-Severskij (baritono)
  • Jaroslavna, lia edzino en la dua geedziĝo (soprano)
  • Vladimir Igorjeviĉ, lia filo el la unua geedziĝo (tenoro)
  • Vladimir Jaroslaviĉ, la princo de Galiĉ, frato de Jaroslavna (alta baso)
  • Konĉak, polovca ĥano (baso)
  • Konĉakovna, lia filino (kontralto)
  • Gzak, polovca ĥano (sen vortoj)
  • Ovlur, kristaniĝinta polovco (tenoro)
  • Skula, gudok-ludisto (baso)
  • Jeroŝka, gudok-ludisto (tenoro)
  • Vartistino de Jaroslavna (soprano)
  • Polovca junulino (soprano)
  • Rusaj princoj kaj princinoj, bojaroj kaj bojarinoj, maljunaj monaĥoj, rusaj batalantoj, junulinoj, popolo, polovcaj ĥanoj, amikinoj de Konĉakovna, sklavinoj de ĥano Konĉak, rusaj kaptitoj, polovcaj gardistoj

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • "Gloron al ruĝa suno" (koruso)
  • "Se mi ĝisatendos honoron esti la princo de Putivl" (kanto de la princo de Galiĉ)
  • "Oj, malbonas" (koruso de junulinoj)
  • "Kiel ĉe princo Volodimir" (kanto de Skula kaj Jeroŝka)
  • "Ne malmulte da tempo pasis de tiam" (arieto de Jaroslavna)
  • "Estu forta, princino" (koruso de bojaroj)
  • "Ne la unuan fojon, princino, ni renkontas malamikojn" (koruso de bojaroj)
  • "Malheliĝas taglumo" (kavatino de Konĉakovna)
  • "Malrapide tago estingiĝis" (kavatino de Vladimir)
  • "Nek dormon, nek ripozon al turmentita animo" (ario de Igorj)
  • "Ĉu vi bonfartas, princo?" (ario de Konĉak)
  • "Forflugu sur aloj de la vento" (koruso de junulinoj)
  • "Aĥ, ploras mi" (lamento de Jaroslavna)
  • "Ho, ne estas furioza vento, kio bruis" (koruso de putivlanoj)
  • "Vere, dio la petegojn aŭdis" (koruso de putivlanoj)

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en Putivl (prologo, la unua kaj kvara aktoj) kaj en polovca tendaro (la dua kaj tria aktoj) en 1185.

[redakti | redakti fonton]

Placo en Putivl estas homplena. Princo Igorj preparas sin por militiro kontraŭ polovcoj. La popolo kaj bojaroj gloras princon Igorj, lian filon Vladimir, aliajn princojn, la tutan batalantaron kaj esperas sukcesan finon de la militiro (la koruso "Gloron al ruĝa suno").

Subite ĉio obskuriĝas, okazas suna eklipso. La popolo taksas tion malbona aŭguro kaj persvadas princon Igorj resti hejme, sed Igorj estas firma. Li inspektas la vicojn de siaj gardistoj kaj batalantoj.

Skula kaj Jeroŝka, du malkuraĝaj gudok-ludistoj, decidas forkuri kaj dungiĝi por servi al Vladimir Jaroslaviĉ, la princo de Galiĉ, por resti vivaj, satmanĝi kaj drinki.

Venas adiaŭi princinoj kaj bojarinoj. Jaroslavna, la edzino de Igorj, petegas lin resti, sed li respondas, ke lin igas militiri devo kaj honoro. Li komisias la princon de Galiĉ, fraton de Jaroslavna, zorgi pri ŝi. La princo de Galiĉ en mallonga monologo rakontas, kiel Igorj helpis lin en malfacila tempo, kaj promesas kontraŭservi.

El katedralo eliras maljuna monaĥo kaj benas princon Igorj kaj la batalantaron. Denove sonas la koruso de la popolo.

La unua akto[redakti | redakti fonton]

La unua sceno[redakti | redakti fonton]

Ĉe Vladimir, la princo de Galiĉ, drinkas kaj gajas gastoj. La popolo kaj Skula kaj Jeroŝka en la diboĉa kanto gloras la princon de Galiĉ kaj rakontas pri ŝtelita por li junulino. La princo de Galiĉ eliras sur la peronon kaj kantas, ke li malŝatas enuon kaj revas gaje vivi kaj regi la urbon Putivl (la kanto "Se mi ĝisatendos honoron esti la princo de Putivl"). Sian fratinon Jaroslavna la princo de Galiĉ volas sendi en monaĥinejon.

Enkuras amaso da junulinoj. Vladimir ŝtelis ilian amikinon, ili petas liberigi ŝin (koruso "Oj, malbonas"). Sed la princo diras, ke ili ne devas plori pri ŝi, ŝi fartas ne malbone ĉe li, kaj forpelas la junulinojn.

Skula kaj Jeroŝka plenumas burleskan kanton pri drinkuloj ("Kiel ĉe princo Volodimir"). Homoj de la princo de Galiĉ pridiskutas eblon fari lin la reganto de Putivl, profitante de la foresto de princo Igorj.

La dua sceno[redakti | redakti fonton]

Ĉambro en la palaco de Jaroslavna. Ŝi kantas la arieton "Ne malmulte da tempo pasis de tiam". Jaroslavna maltrankviliĝas, ĉar ŝi ne havas mesaĝojn pri Igorj, kaj rememoras la tempon, kiam ili estis kune. Ŝi diras, kiel ŝi timas kaj angoras, kiel ŝi suferas.

La vartistino sciigas Jaroslavnan, ke al ŝi venis junulinoj. Ili rakontas al la princino pri maldecaj agoj de la princo de Galiĉ en Putivl kaj pri la ŝtelo de ilia amikino fare de la princo. Ili petas la princinon paroli kun la princo de Galiĉ kaj revenigi la amikinon.

Venas la princo de Galiĉ. La junulinoj forkuras. Jaroslavna riproĉas la fraton pro la ŝtelo de junulino. Ŝi promesas rakonti al la edzo pri liaj fiagoj dum forestado de Igorj. Princo de Galiĉ respondas, ke ĉiuj homoj en Putivl apogas lin kaj li mem regos en Putivl. Tamen poste li diras, ke liaj vortoj estis ŝerco, li nur volis vidi koleron de Jaroslavna. Li deklaras, ke li ne kredas pri ŝia fideleco al Igorj. Jaroslavna sentas sin ofendita, ŝi memorigas al Vladimir, ke nun estas ŝi, kiu havas la potencon, kaj postulas liberigi la junulinon. Vladimir kolere respondas, ke li liberigos tiun ĉi junulinon, sed prenos alian, kaj foriras. Kiam Jaroslavna restas sola, ŝi konfesas, ke ŝi ne havas forton por batalo, kaj petegas pri plej baldaŭa reveno de Igorj.

Eniras bojaroj, amikoj de Jaroslavna. Ili alportas malbonajn novaĵojn (la koruso "Estu forta, princino"). Bojaroj rakontas, ke al Putivl militiras ĥano Gzak, rusa batalantaro estas venkita kaj Igorj kune kun liaj frato kaj filo estas kaptitaj. Jaroslavna ne scias, kion fari, sed bojaroj estas konvinkitaj, ke Putivl ĉion eltenas, ĝia forteco estas en kredo je Dio, fideleco al geprincoj kaj amo al la patrujo (la koruso "Ne la unuan fojon, princino, ni renkontas malamikojn ĉe la urbaj pordegoj"). La princino diras, ke tiuj vortoj venigas esperon en ŝian koron. Aŭdiĝas sonorado de alarma sonorilo, vidiĝas rebriloj de brulego. Kelkaj bojaroj restas por gardi la princinon, la aliaj iras defendi la urbon. Virinoj lamentas.

La dua akto[redakti | redakti fonton]

Polovca tendaro. Vespero. Polovcaj junulinoj dancas kaj kantas kanton, kie ili komparas floron, atendantan likvon, kun junulino, esperanta pri rendevuo kun amato. Konĉakovna, juna filino de ĥano Konĉak, estas enamiĝinta en princidon Vladimir kaj atendas rendevuon. Pri sia amo ŝi kantas en la kavatino "Malheliĝas taglumo".

Vidiĝas rusaj kaptitoj, revenantaj de laboro sub gardado. Konĉakovna ordonas al siaj junulinoj trinkigi kaj konsoli ilin. La kaptitoj dankas la junulinojn. Alvenas polovcoj, rund-irantaj tra la tendaro por ĉion kontroli. Konĉakovna kaj la junulinoj foriras. Noktiĝas. Ovlur gardostaras sola.

Venas Vladimir, filo de Igorj. En la kavatino "Malrapide tago estingiĝis" li kantas pri sia pasia amo al Konĉakovna kaj petas ŝin respondi al amvoko. Aperas Konĉakovna. Ili kantas pasian amdueton. Ĥano Konĉak konsentas edzinigi Konĉakovnan kun Vladimir, sed princo Igorj ne volas eĉ aŭdi pri tio, dum ili estas kaptitoj. Vladimir aŭdas paŝojn de la patro, kaj la enamiĝintoj disiras. Aperas Igorj. Li kantas la faman arion "Nek dormon, nek ripozon al turmentita animo". Li rememoras kaj retravivas ĉion okazintan, suferas pro sia malvenko kaj pereo de la batalantaro, pro sia nuna senfortiĝo, petegas pri libereco por elviŝi sian honton. En lirika parto de la ario li kantas pri sia amata Jaroslavna.

La kristaniĝinta polovco Ovlur sekrete alparolas princon Igorj. Ovlur diras, ke la princo devas fuĝi por savi Rusion kaj proponas trovi ĉevalojn. Tamen Igorj konsideras senhonora forkuri kaŝe, li ne volas rompi sian ĵuron al Konĉak. Li rifuzas, sed poste decidas pensi.

Aperas ĥano Konĉak. Li salutas princon Igorj kaj alparolas lin kun estimo kaj konfido (sonas la ario "Ĉu vi bonfartas, princo?"). Konĉak emfazas, ke la princo estas ne kaptito, sed gasto ĉe li, ke li aprezas la kuraĝon kaj bravecon de Igorj kaj volus havi tian aliancanon. Li proponas al Igorj ĉiun ajn ĉevalon, tendon, armilon, sklavinon.

Igorj premas la manon de la ĥano, sed ripetas, ke ne povas vivi en kaptiteco. Konĉak proponas al Igorj liberecon kontraŭ la promeso, ke Igorj ne levos la glavon kontraŭ li kaj ne transiros lian vojon. Sed Igorj honeste diras, ke se ĥano liberigos lin, li tuj kolektos batalantojn kaj atakos denove. Konĉak bedaŭras, ke ili ne estas aliancanoj, kaj vokas gekaptitojn, por ke ili gajigu princon Igorj kaj lin. Komenciĝas la sceno "Polovcaj kantoj kaj dancoj". Komence dancas kaj kantas junulinoj. En la fama koruso "Forflugu sur aloj de la vento" ili rakontas pri sia patrujo. Poste dancas viroj kaj junuloj, kaj ĉiuj dancoj alternas. La sceno finiĝas per komuna kulmina danco.

Antaŭas la trian akton orkestra interakto. Sonas polovca marŝo.

La tria akto[redakti | redakti fonton]

La polovca tendaro. Polovcoj renkontas taĉmenton de ĥano Gzak. Renkonte al Gzak elpaŝas Konĉak kaj salutas lin per sia kanto "Nia glavo donis al ni venkon", en kiu li rakontas pri venkoj de polovcoj super rusa batalantaro kaj pri forbruligo de Putivl. Konĉak aranĝas festenon por polovcoj, poste li foriras por konsiliĝi kun ĥanoj kaj ordonas bone gardi la kaptitojn.

Restas taĉmento de gardistoj. Ili ĥore gloras ĥanojn kaj avertas, ke ili nepre kuratingos fuĝontojn. Poste ili ekdancas kaj falas unu post alia. Noktiĝas, gardistoj endormiĝas. Ovlur alŝteliĝas al Igorj kaj denove proponas al li fuĝi, dirante, ke ĉio pretas. Igorj konsentas.

Enkuras tre maltrankviliĝinta Konĉakovna. Ŝi haltas ĉe la tendo de Vladimir. La ĥan-filino sciiĝis pri la intenco de Igorj fuĝi kaj petegas lian filon resti kun ŝi. Eliras Igorj. Li vidas Konĉakovnan kaj akuzas sian filon, ke li iĝis polovco kaj forgesis la patrujon. Vladimir ne povas decidi: la patro vokas lin fuĝi, sed Konĉakovna petegas resti. Finfine ŝi minacas veki la tutan tendaron. Igorj fuĝas. Konĉakovna alarmsonorigas. De ĉiuj flankoj alkuras vekitaj per signalo polovcoj.

Konĉakovna informas pri la fuĝo de Igorj. Polovcoj organizas persekuton kontraŭ Igorj kaj volas mortigi lian filon Vladimir. Konĉakovna ne deziras cedi lin. Konĉak kaj ĥanoj aperas kaj informiĝas pri la okazintaĵo. La fuĝo de Igorj vekas estimon ĉe Konĉak. Li farus same en la loko de Igorj. Konĉak ordonas ekzekuti la gardistojn, sed ne tuŝi la princidon. Koruso de ĥanoj postulas ekzekuti la kaptitojn, sed Konĉak malkonsentas. Li deklaras princidon Vladimir sia bofilo kaj samtempe intencas militiri kontraŭ Rusio.

La kvara akto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭurba muro kaj placo en Putivl. Frua mateno. Jaroslavna staras sola sur la muro. Ŝi ploregas. En sia lamento ŝi vokas al la vento, al Dnepro, al la suno, demandante ilin, kial ili malhelpis al Igorj kaj lia batalantaro.

Venas amaso da kamparanoj kun la kanto "Ho, ne estas furioza vento, kio bruis". Jaroslavna, rigardante al ruinigitaj ĉirkaŭaĵoj, kantas la arieton "Kiel malgajigas ĉio ĉirkaŭe". Ŝi rimarkas du rajdantojn: unu surhavas polovcan veston kaj la alia aspektas kiel rusa princo. Ili proksimiĝas, kaj subite ŝi rekonas princon Igorj, kiu rajdas kun Ovlur. Igorj kaj Jaroslavna ne kaŝas sian ĝojon, sonas ilia amdueto. Jaroslavna ne povas kredi, ke ĉio ĉi ne estas sonĝo. Ŝi demandas Igorj, kiel li saviĝas. Igorj respondas, ke li fuĝis. Jaroslavna denove kantas pri la ĝojo revidi sian edzon. Igorj diras, ke alvokos al nova militiro kontraŭ la ĥano.

Sur la placo aperas ebrietaj Jeroŝka kaj Skula. Ili ludas muzikilojn kaj kantas pri malsukcesa militiro kaj malvenko de Igorj. Subite ili vidas la geprincojn Igorj kaj Jaroslavna. Ili tuj komprenas, ke ili estos punataj pro la perfido. Skula kaj Jeroŝka sidiĝas unu kontraŭ la alia kaj ekpensas, kion fari. Ili ne havas lokon, kien fuĝi, kaj ne volas post la sata kaj libera vivo "arboŝelon ronĝi" kaj "akvon trinkaĉi". Subite Skula trovas eliron: necesas sonorigi por voki la putivlanojn. De ĉiuj flankoj alkuras homoj. Komence ĉiuj pensas, ke denove venas polovcoj. Poste homoj decidas, ke ebriaj burleskuloj tumultigas la popolon, kaj volas forpeli ilin. Finfine Skula kaj Jeroŝka konvinkas la popolon, ke vere revenis princo Igorj. Pro bona novaĵo alvenintaj maljunaj monaĥoj kaj bojaroj pardonas la perfidulojn. Ĉiuj bonvenigas kaj gloras princon Igorj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]