Tonalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En muzika teorio, la tonalo estas la tona mezo de verko. Ĝi difiniĝas de nota nomo (la tonika aŭ radika noto), ekzemple C, kaj estas la bazo de la muzika gamo, el kiu plimulto de la notoj de la verko estas prenita. Plej kutime, tiu gamo estas aŭ en maĵoraminora modalo. Aliaj modaloj estas ankaŭ eble, ekzemple: doria modalo, frigia modalo kaj lidia modalo, sed granda parto de populara muziko uzas aŭ la maĵoran (ionia modalo) aŭ la minoran (eolia modalo) modalon. La muziko de la 18-a kaj 19-a jarcentoj ankaŭ fokusas sur ĉi tiuj modaloj.

Tonalo difinas la gamon, el kiu tuto de la diatonikaj notoj de la verko venas. Ĉi tio estas iomete pli kompleksa en minora tonalo, ĉar la tonalto de la sesa kaj sepa gamgradoj en minora tonalo povas ŝanĝiĝi depende de sia kordaharmonia kunteksto. La primara tonalo de verko de muziko indikiĝas ĉe la eko de la verko per tonalsigno.

Verko povas ŝanĝi tonalon ĉe ia punkto. Ĉi tio nomiĝas modulado. Modulado kelkfoje komenciĝas en la nova tonalo sen preparo – ĉi tiu speco de tonala ŝanĝo estas kutima en variaj specoj de populara muziko, kie subita ŝanĝo al tonalo je duondutoplenduto pli alta estas ofte aŭdebla efekto ĉe la fino de kanto. En klasika muziko, tamen, "pli glata" speco de tonala ŝanĝo estas pli kutima. Pli mallongaj moduladoj konsideriĝas tonaladoj.

Certaj muzikaj instrumentoj diriĝas ludi en certa tonalo, aŭ havi sian muzikon verkatan en certa tonalo. Instrumentoj, kiuj ne ludas en la tonalo de C, konatas kiel transponantaj instrumentoj. La plej komuna speco de klarneto, ekzemple, diriĝas ludi en la tonalo de B bemolo. Ĉi tio signifas, ke gamo verkita en C maĵora en partituro efektive sonos kiel B-bemola maĵora gamo, kiam ĝi ludiĝas; la notoj sonas je plentono malpli alte ol skribate. Simile, la korno, norme en la tonalo de F, ludas notojn je perfekta kvinto malpli alte ol skribate.

Simile, iuj instrumentoj diriĝas konstruataj en certa tonalo. Latuna blovinstrumento konstruata en, ni diru, B bemola, ludos fundamentan noton de B bemola, kaj povas ludi notojn en la harmonia serio ekanta sur B bemola sen uzo de valvoj, fingrotruoj, glitoj aŭ en alimaniera ŝanĝo de la longeco de la vibranta aerkolono. Instrumento konstruita en certa tonalo ofte, sed ne ĉiam, havas sian muzikon skribata en la sama tonalo (vido trombonon por escepto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]