Ionia modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildildigo de la ionia modalo. (Klarigo)

La ionia modalo estas unu el la aŭtentaj modaloj, kiujn en 16-a jarcento kompletigis Glareano. El ĝi evoluis la nuna tonala genro maĵoro. Ĝia gamo enhavas duontonon inter la tria kaj kvara samkiel inter la sepa kaj oka ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la ega trito.

Historio kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La ionia gamo ekestis en antikva Grekujo kaj estis komence kromata variaĵo de la malnova hipofrigia modalo. Ekzemploj por uzado de la ionia modalo estas la kristnaska kanto Vom Himmel hoch, da komm ich her de Martin Luther, 1539 aŭ la popolkanto Drei Laub auf einer Linden (1540).

La ununura diferenco inter la ionia modalo kaj la pli malfrua tonalogenro maĵoro estas, ke modala muziko estas destinita melodie, dum kiam la maĵorminor-tonala tamen harmonie.

Notekzemplo[redakti | redakti fonton]

La ionia modalo sur C entenas la pratonojn de eŭropa muziko, al kiuj konformas la tonoj de la blankaj klavoj de piano. Jen ionia gamo sur C kun markitaj duontonaj paŝoj: C-Dur-Tonleiter.png

Aŭdekzemplo[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon " Ionia gamo sur C"  Ionia gamo sur C 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]