Antaŭsigno (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplo por antaŭsignado en violon- kaj basklefo:
tri diesoj simbolas A-maĵoron aŭ f#-minoron

Antaŭsignoj estas indikoj en notacio, kiu ĉe tonala muziko ekkonigas la tonalon. Ili staras tuj malantaŭ la klefo antaŭ la taktindiko kaj validas aŭ por tuta muzikpeco aŭ ene de tiu ekde certa takto. La tutaron de antaŭsignoj de muzikaĵo oni ankaŭ nomas antaŭsignado.

Antaŭsignoj kiel notosigno por la alteracio de pratono estas identaj kun alteraciiloj, de kiuj ili tamen diferenciĝas pro alia uzado: alteraciiloj staras pokaze tuj antaŭ certa noto kaj validas nur dum certa takto. Krome antaŭsignoj validas por ĉiuj oktavoj, alteraciiloj tamen nur por la signita tonalto.

La nombro kaj speco de antaŭsignoj estas legeblaj el la kvintociklo: Elirante de C-maĵoro (paralela tonalo a-minoro) la tonaloj havas laŭ horloĝdirekto po unu dieson (#) plu kiel antaŭsigno, kontraŭ horloĝdirekto po unu bemolo (b) plu. La arango de antaŭsignoj je tio estas normita: elirante de f# resp. Bb aldoniĝas kvintdistance po unu dieso resp. bemolo. Diesoj kaj bemoloj neniam aperas intermiksitaj kiel antaŭsignoj.

Teorie povus aperi ĝis sep antaŭsignoj, ĉar la gamo havas sep malsamajn pratonojn. Pro kaŭzo de legebleco oni tamen uzas en la muzika praktiko nur ĝis ses antaŭsignojn, nur esceptokaze ankaŭ sep antaŭsignojn. Tonaloj kun ok aŭ plu antaŭsignoj ankaŭ per uzado de duoblaj diesoj kaj duoblaj bemoloj ne eblus, ĉar oka antaŭsigno devus stari sur linio aŭ interspaco, sur kiu jam staras plua antaŭsigno kaj do transskribus tiun.

Kaŭzo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La uzado de antaŭsignoj estas esence interkonsento, kiu servas al klara aranĝo de la notacia bildo. Principe ĉiu muzikaĵo estas notebla ankaŭ nur per alteraciiloj, kiuj tamen tiam devus esti ripetataj unufoje por takto antaŭ la respektiva noto. Jen la B-maĵora gamo notita nur per alteraciiloj:

Ks1.gif

Jen la sama gamo kun antaŭsignado de B-maĵoro:

Ks2.gif

Antaŭsignadoj per unuopa bemolo, la plej malnova alteraciilo, estas konataj ekde la mezepoko. Antaŭsignadoj kun pli ol unu b unuan fojon aperas en la 16-a jarcento, antaŭsignadoj kun diesoj ekde la 17-a jarcento. La sinsekvo de antaŭsignoj komence ne estis normita. Krome en partituroj povis stari kontraŭdiraj antaŭsignadoj, t. e. la unuopaj voĉoj povis esti notitaj per malsamaj antaŭsignadoj.

Tonaloj kaj alteraciitaj tonoj[redakti | redakti fonton]

Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo antaŭsigno
C-maĵora C-maĵora a-minora Neniu antaŭsigno
Diesaj tonaloj
Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo antaŭsignoj
G-maĵora G-maĵora e-minora 1 #: Fis
D-maĵora D-maĵora b-minora 2 #: F# – C#
A-maĵora A-maĵora [[f#-minora]] 3 #: F# – C# – G#
E-maĵora E-maĵora [[c#-minora]] 4 #: F# – C# – G# – D#
H-maĵora B-maĵora [[g#-minora]] 5 #: F# – C# – G# – D# – A#
F#-maĵora [[F#-maĵora]] [[d#-minora]] 6 #: F# – C# – G# – D# – A# – E#
C#-maĵora [[C#-maĵora]] [[a#-minora]] 7 #: F# – C# – G# – D# – A# – E# – H#
Bemolaj tonaloj
Notacia bildo Maĵora tonalo Minora tonalo Antaŭsignoj
F-maĵora F-maĵora d-minora 1 b: Bb
Bb-maĵora [[Bb-maĵora]] g-minora 2 b: Bb – Eb
Eb-maĵora [[Eb-maĵora]] c-minora 3 b: Bb – Eb – Ab
Ab-maĵora [[Ab-maĵora]] f-minora 4 b: Bb – Eb – Ab – Deb
Db-maĵora [[Db-maĵora]] [[bb-minora]] 5 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb
Gb-maĵora [[Gb-maĵora]] [[eb-minora]] 6 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb – Cb
Cb-maĵora [[Cb-maĵora]] [[ab-minora]] 7 b: Bb – Eb – Ab – Db – Gb – Cb – Fb

Paraleltonaloj (ekz. C-maĵora kaj a-minora) havas samajn tonalojn, samnomaj aŭ varianttonaloj ( ekz. C-maĵora kaj c-minora) diferenciĝas je 3 antaŭsignoj.

Rilato inter antaŭsignado kaj tonalo[redakti | redakti fonton]

La antaŭsignado de muzikaĵo ne estas konfundebla kun ties tonalo. Kutime ili staras en mallarĝa interligo, sed ne nepre necese estas identaj.

Baroka muziko, kiu staras en minortonalo, pli frue estis notita en antaŭsignado, kiu havis malpli bemolojn ol nuntempe kutime. Ekzemple pecoj en c-minoro ofte estis notitaj kun nur du bemoloj, ĉar Ab en la alsupra melodia minorgamo aparte de tio devus esti regule solvita en A.

Preterira tonaloŝanĝo (modulado) dum muzikaĵo povas esti signita per ŝanĝo de antaŭsignado, sed ne devas. Ankaŭ eblas daŭrigi la antaŭsignadon de baza tonalo kaj noti la tonaltojn de la nova tonalo nur per ateraciiloj.

Aparte de tio el nura antaŭsignado la tonalo ne estas ekkonebla kun certeco. Ĉu la muzikpeco staras en maĵoro aŭ minoro, estas nur ekkonebla el la kunteksto. Kutime rigardo sur la fina tono aŭ akordo donas la plej gravan indikon. Ankaŭ aliaj tonalaj sistemoj modaloj, kiuj origine estis uzataj nur sen antaŭsignoj, estas transpozicieblaj per antaŭsignado. Analoge al maĵoraj kaj minoraj tonaloj tiam oni diras ekz. C-doria aŭ D-frigia. Maltonala muziko ofte estas notita nur per alteraciiloj

Ĉe la uzado de transponaj muzikinstrumentoj la notita antaŭsignado devas esti metita en rilaton al baztono de la instrumento, por ricevi la fakte sonantan tonalon.

Ŝanĝo de antaŭsignado[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo por ŝanĝo de antaŭsignado: post Eb-maĵora sekvas E-maĵora

Se tonalo ene de muzikaĵoŝanĝas, en la notacio tio povas aperi per ŝanĝo de la antaŭsignoj. Tradicie ekzistaj antaŭsignoj je tio estas malfaritaj. En moderna notacio tio tamen pleparte ne plu estas kutima.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Hempel: Neue allgemeine Musiklehre. Schott, Mainz 1997, ISBN 3-254-08200-1
  • Wieland Ziegenrücker: ABC Musik. Allgemeine Musiklehre. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1997, ISBN 3-7651-0309-8