Takto (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Takto.

La takto (lat. tactus „tuŝo, puŝo“) signifas en la muziko grupigon de batoj de egalaj notvaloroj, kiuj estas plejparte identaj kun la pulso. La takto servas kiel pensata, baza kadro por la fakta muziko. Per ties ŝanĝaj notvaloroj kunfalantaj kun aŭ deviantaj de la taktotempoj ekestas do la ritmoj de muzikaĵo. En la taktostrukturo estas enligita la taktotempo kiel tempomezuro.

Taktspeco[redakti | redakti fonton]

Notacie, taktspeco estas difinita per tio, kiom da notoj de unu notvaloro apartenas unu al la alia. Ekzemple la 4/4-takto enhavas kvar kvaronnotojn.

Krome takto plejparte havas metrikan strukturon, do akcentordon (pro kio oni foje samsence uzas la vortojn takto kaj mezuro). En la kazo de la 4/4-takto tio estus ekz.:

peze – malpeze – pezeta – malpezege

aŭ ankaŭ nur

peze – malpeze – peze – malpeze

Kelkaj stiloj, kiel ekz. la svingo, uzas tamen kontraŭtempan-akcentadon, do:

malpeze – peze – malpeze – peze –

Oni distingigas:

  • simplajn taktspecojn (bazaj taktspecoj) – La numeratoro de simplaj taktspecoj estas 2 aŭ 3, en maloftaj kazoj ankaŭ 1 (ekzemploj: 2/2, 2/43/4, 3/8). En ĉi tiuj taktspecoj ne ekzistas flankaj akcentoj.
  • kunmetitajn taktspecojn – Kunmetitaj taktspecoj estas kunigoj de pluraj simplaj taktspecoj, tio signifas, ke la numeratoro estas disigebla en adicion de du kaj tri (Ekzemploj: 4/4, 6/4, 8/4, 4/8, 6/8, 8/8, 9/8, sed ankaŭ 5/4, 7/8, 12/16 ). Pro eblaj plursencecoj je la subdivido la akcentodistribuo (metriko) foje ne estas ekkonebla el la taktspeco (ekz. 5/8 = 2/8 + 3/83/8 + 2/8).

Krome oni distingigas:

  • parajn taktspecojn – La numeratoro de la takto estas para (ekzemploj: 2/2, 2/4, 4/4, 6/4, 6/8 etc.)
  • malparajn taktspecojn – La numeratoro de la takto estas malpara (ekzemploj: 3/8, 3/4, 5/8, 5/4,7/8 ktp.)

Ekzistas taktspecoj, kiuj diversmaniero estas ekipeblaj per pezocentroj. Ekzemple oni komprenas 6/8-takton kutime kiel takto kun du tri-unuoj resp. kun du pezocentroj (sur la taktotempoj 1 kaj 4), kelkfoje tamen ankaŭ kiel takto kun tri du-unuoj (sur la taktotempoj 1, 3 kaj 5, kiu fakte egalus 3/4-takton).

Iam oni nomis tripartajn taktspecojn triopotaktojn. Tiuj estis la ununura speco de malparaj taktspecoj regule uzataj en la klasika muziko, ekz. kiel 3/1-, 3/2-, 3/4-, 3/8-, 9/8- kaj 9/4-takto.

Antaŭtakto[redakti | redakti fonton]

Antaŭtakto (anakruzo) estas komenco de muzika frazo kun unu aŭ pluraj, plejofte ne akcentataj notoj antaŭ la komenco de la ununua (kutime akcentata) taktotempo. Male al tio en la ĵazo la antaŭtakto ofte estas pli forte akcentata ol la ĉeftakto. En la klasika epoko Jérôme-Joseph de Momigny (1762–1842) rigardis la antaŭtakton jam kiel preferata elemento de la fraziigo akcentante ĝin.

En kantoj la antaŭtakto servas por tio, harmoniigi la parolan akcentadon kaj la muzikan takton unu kun la alia. Sennombraj kantoj komencas per antaŭtakto, ekzemple (La unua akcento estas substrekita):

  • Das Wandern ist des Müllers Lust (Germanio)
  • Pera stous, pera kambous (Grekio)
  • Alas, my love, you do me wrong (Anglio)
  • Petit papa noël (Francio)
  • En la mondon venis nova sento

Je pecoj el strofoj la antaŭtakto formas kune kun la lasta takto de la peco plentakton.

Notacio[redakti | redakti fonton]

Notacio de 3/4-takto

En la notacio oni limigas la unuopajn taktojn per vertikalaj taktostrekoj.

La taktspecon oni skribas laŭforme de frakcio kun numeratoro kaj denominatoro, tamen sen frakcistreko (vd. ilustraĵo por 3/4-takto) kaj staras kiel taktindiko je la komenco de muzikaĵo post klefo kaj antaŭsigno. La denominatoro difinas, kiu notvaloro egalas a unu taktotempo. La numeratoro indikas la nombron de taktotempoj po takto.

Je taktŝanĝoj oni skribas la novan taktindikon en la notsistemon; ofte oni ilustras tion per duobla streko. Se oni uzas diversajn takspecojn laŭ alterna aŭ arbitra sinsekvo, tiam eblas noti tiujn ĉi taktspecojn unufoje unu post la alia je la komenco de la notlinio kaj indiki la taktŝanĝon ne aparte ene de la peco. Se la taktspeco oftege ŝanĝiĝas, ankaŭ la notado je la komenco de la notlinio povas forfali.

Ofte la taktoj de muzikaĵo estas numeritaj en la notbildo, aŭ je la komenco de ĉiu notlinio aŭ post fiksa kvanto da taktoj (kutime dek aŭ kvin).

Ĝisfine de la 16-a jarcento oni notis muzikon sen taktstrekoj (vd. ankaŭ: Mezurnotacio).

Taktsilabe[redakti | redakti fonton]

En tonsilabe notita muziko, la taktecon esprimas taktindiko per herca frekvenco de takteroj kaj nombro da takteroj po takta mezuro. Aldone, per ritmindiko eblas difini la relativan longecon kaj laŭton de ĉiu taktero en la takto, kaj eĉ de ĉiu ero de taktero.

Direktado[redakti | redakti fonton]

Je la direktado oni indikas la takton per batofiguroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]