Tonsilabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tonsilabado estas moderna alternativo al muzika notado.

Tonsilabo estas silabo, alfabete (tajpe) skribebla, kiu signifas tonon. Tonsilabo estas speciala kazo de taktsilabo. Diferenco inter tonsilaboj kaj aliaj taktsilaboj estas ke tonsilabo havas tonalton (frekvencon relativan). Tonsilabe oni skribas, legas kaj sendas muzikon per ordinara teksto anstataŭ per desegnitaj muziknotoj.

Simpla ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Jen en parentezo konata melodio "Frato Jakob" per tonsilaboj skribita: (# Frat' Jakobo: /dore mido /dore mido /mifa so /mifa so /solasofa mido /solasofa mido /doSo do /doSo do)

Historio de tonsilaboj[redakti | redakti fonton]

Primitivaj tonsilabaj sistemoj ekzistis dum longa tempo en pluraj variantoj. Plej gravaj inter ili estas tiu de Bharato kaj tiu de Gido. Ni nomas ilin primitivaj ĉar ili, se solaj, montras nur altojn (frekvencojn) de tonoj kaj neniel indikas longecon aŭ ritmon.

Bharata tonsilabaro[redakti | redakti fonton]

Antaŭ du mil jaroj en Hindujo, mita skolfondinto Bharata difinis gamon da entute dudek du tonsilaboj. Laŭ Bharato la tonoj de kutima maĵora gamo nomiĝas [Sa Re Gu Ma Pa Du Nu sa]. La toniko ĉiam estas [Sa] kaj la dominanto (kvintava tono) ĉiam [Pa]. La aliaj kvin tonoj de oktavo havas po kvar variantojn, ĉiu kun sia specifa relativa tonalto [Ra Ri Ru Re Ga Gi Gu Ge Ma Mi Mu Me Da Di Du De Na Ni Nu Ne]. Ĉiu aparta melakarto havas sian karakterigan kombinon de tiuj tonsilaboj aŭ ŝrutoj.

Gamo de Gido de Areco[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento en itala urbo de Areco, monaĥo Gido nomis tonsilabojn laŭ komencaj silaboj de konata preĝo. La silaboj [Ut (aŭ Do) Re Mi Fa So La] devenas el la vortoj "UT queant laxis ; REsonare fibris; MIra gestorum ; FAmuli tuorum ; SOLve polluti ; LAbii eratum ; Sancte Iohannes". Ĉi tiu gamo konserviĝis en multaj eŭropaj landoj, sed en kelkaj landoj oni anstataŭigis tonikon [Ut]n per [Do].
Oni ankaŭ komencis rigardi la tonojn als absolutaj, do ĉiu je ĉiam sama herca frekvenco, kaj ne plu relativa, difinita en rilato al la aliaj tonoj de la gamo. En absoluta interpreto, [Do] signifas la "pianan" tonon C, tio estas nuntempe 264 hercoj, kaj [La] ĉiam estas A, do 440 hercoj. Tiu absoluteco malhelpas al perorela kompreniĝo.

Sistemo de Kodaj Zoltan[redakti | redakti fonton]

Hungara komponisto Zoltan Kodály reiris al la origina ideo, ke [Do] ĉiam estu la toniko kaj [So] la dominanto de (maĵora) tonalo. En la 20-a jarcento, la kodaja metodo de muzikinstruado fariĝis la precipa metodo en Hungarujo kaj aliaj centr- kaj orienteŭropaj landoj, (kvankam en aliaj landoj oni ĝenerale konas tiun sistemon laŭ aliaj nomoj). Oni komencas jam en infanĝardeno per pentatona muziko kaj kun kreskanta aĝo de la infanoj vastiĝas ankaŭ la gamo. Kodaja majora gamo estas [Do Re Mi Fa So La Ti do]. Kun duontonoj ĝi grandiĝas al [DA Do Ra Di Re Ma Ri Mi Fa Sa Fi So Si La Ta Li Ti Da do] ĉar bemoloj ricevas vokalon -a kaj diesoj finiĝas per -i. Minore oni kutimas komenci per alia toniko: [La Ti do re mi fa so la]. (La oktavojn montra uzo de majuskloj aŭ minuskloj ne estas kodaja, sed apartenas al moderna tonsilabistiko).

Moderna tonsilabado[redakti | redakti fonton]

Sveda popolmuzikanto Martin Strid, bezonanta simplan kaj kompaktan manieron noti melodiojn, en la plej unuaj monatoj de nia nuna jarmilo inventis modernajn tonsilabojn sur bazo de la relativa solfeĝo de Kodály. Per modernaj ni celas, ke eblas indiki ankaŭ la ritmon (kaj ĉion alian kion eblas per desegnaj muziknotoj).
Jaron poste, lia konato Harald Breidenstein komencis fari komputan programon Tone [ http://tone.se/pag.php?hejmo&lng=eo ] kiu sonigas tonsilaban tekston. Ĉirkaŭ jaro 2005 tiu programo estis plene disvolvita al uzebla ilo por ĉiaspeca perMIDIa muziko.

Difino de tonsilabo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu tonsilabo difiniĝas per matematika esprimo pri la intervalo inter ĝi kaj la toniko. Je natura gamo, tia esprimo kutime estas frakcia (ona) dum je tempera skalo, ĝi estas logaritma aŭ cenda.

Kunigo de tonsilaboj kaj ritmo[redakti | redakti fonton]

La montro de tona longo estas jena:

  • Taktan mezuron komencigas takta streko / .
  • Ĉiu takta mezuro enhavas certan nombron da takteroj. Tonsilabe, ĉiu taktero estas unu "vorto". Taktero minimume enhavas unu vokalon.
  • Ene en taktero povas esti unu aŭ pluraj tonsilaboj aŭ partoj de tonsilaboj. Ĉiu tonsilabo konsistas el konsonanto kaj unu aŭ pluraj vokaloj. En unu sama taktero, ĉiuj vokaloj same longas. Tamen estas esceptaj kazoj:

Tonsilaboj interne en rekta parentezo [ ] estas kune same longaj kiel unu tonsilaba vokalo ekster la rekta parentezo.
Krome, eblas aldoni indikon pri ritmo, kio sinkopigas la rilatojn inter takteroj en ĉiu sekva takta mezuro. Ekzemple </2 1> signifas ke en ĉiu takta mezuro, la unua taktero daŭru duoble pli longe ol la dua.

Ilumoj aldonas priskribojn[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj antaŭ tonsilabo estas ilumoj. Tio estas esperante kun'met'ita vorto: il'um'o. Ilumo povas montri ekzemple legaton, stakaton, glisandon, ritardandon, kresĉendon ktp.

Kunigo de kantoteksto kaj muziko[redakti | redakti fonton]

Tonsilabaĵo komenciĝas per duobla kruco, nomata tonsigno (#). En kantoteksto tiun tonsignon anstataŭas vortosigno (&). La vicojn de kanta teksto dividas punktokomoj (;), kiujn eblas samloke (en la melodio) meti en la tonsilabaĵon por montri kiu tonsilabo apartenas al kiu vorto de la kanto. Simile sed inverse, la taktostrekojn de la melodio (/) eblas enmeti ankaŭ en la kantotekston. En ekzemple Norda Kantaro oni uzas ĉiujn du metodojn samtempe. Oni profitas el tiu klareco por tipografie eĉ ne dividi la kantostrofojn en vicojn krom per tiuj punktokomoj.

Taktsilaboj - ĝeneraliga koncepto de ritma koreografio[redakti | redakti fonton]

Muzika bato sen difinita tono nomiĝas taktsilabo. Efektive, tonsilabo estas speco de taktsilabo, kies speciala trajto estas ke ĝi havas relativan tonalton. Aliaj specoj de taktsilaboj povas esti por ekzemple drumoj (tamburaro), dancaj paŝoj, akrobataj movoj, koreografiaj procedoj aŭ eĉ pistonoj de motoro, fakte io ajn kio ŝanĝiĝas laŭ tempe difinata vicordo.

Tembrikoj - muzika metaideo[redakti | redakti fonton]

Koncepto tipe taktsilaba estas tembriko, kio signifas difinitan manieron uzi taktsilabojn por esprimi iaspecan okazadon. El multaj imageblaj tembrikoj, unu estas la tonsilaba, kiu priskribas muzikon.

Fundamento Tonsilaba[redakti | redakti fonton]

Laŭ opinio de la inventinto de tonsilaboj, ĉiu bona komunika sistemo (ekzemple Esperanto) havu dekses bazajn regulojn. La dekses bazajn regulojn de moderna tonsilabado resumas la Fundamento Tonsilaba (FT).

Normoj tonsilabaj[redakti | redakti fonton]

La multajn arbitrajn konvenciojn, kiujn permesas FT, kolektas Normo Tonsilaba (NT). Plej grandan parton en NT okupas difinoj de tonaltoj laŭ diversaj nomataj gamoj. Tiu normo restas nur propono, ĉar FT permesas al ĉiu uzanto de tonsilaboj krei siajn proprajn normojn.

Komparo inter tonsilaboj kaj muziknotoj[redakti | redakti fonton]

Tonsilaboj similas al muziknotoj:

  • Ambaŭ estas nigraj signoj sur blanka papero (aŭ ekrano).
  • Ambaŭ priskribas muzikon.
  • Laŭ ambaŭ eblas kanti kaj ludi.
  • Ambaŭ povas soni maŝine (komputile).

Sed evidente estas ankaŭ malsamecoj:

Avantaĝoj de muziknotoj[redakti | redakti fonton]

  • Muziknotoj montras absolutajn tonaltojn, kiuj ligiĝas kun fingr'uzo je muzikinstrumento.
  • Muziknotoj donas bildon pri melodio kiun sperta notmuzikisto komprenas "senpere", oni povus diri "intuicie". Tonsilabojn oni verŝajne neniam uzos en simfonia orĥestro.
  • Muziknotoj superecas ankaŭ per sia kapablo doni kompaktan notbildon kun ĉiaj agordoj. Ekzemple kvar diversaj ĥoraj voĉoj (soprano, aldo, tenoro, baso) prezenteblas samloke en sama muziknota vico.
  • Kvare, muziknotoj estas akceptata muzikskribo jam de antaŭ jarcentoj kaj en ĉiuj landoj. La enorman artan trezoron kiun ampleksas nia kolektata heredaĵo el muziknotoj apenaŭ povos anstataŭi io alia.
  • Kvine, muziknotoj estas belaj por rigardi. Iu diris ke muziknotoj estas kvazaŭ nupto inter bildarto kaj sonarto.

Avantaĝoj de tonsilaboj[redakti | redakti fonton]

Memorante ĉi supran ni povos nun pripensi la avantaĝojn de tonsilaboj.

  • Tonsilaboj montras relativajn tonaltojn, kiuj ligiĝas al homa per'orela kompreno.
  • Ĉar tonsilaboj baziĝas je la kodaja metodo, ilin lerni estas facile. Tonsilaba logiko diferencas de muziknota skribo, kio povos esti malfacilo por malnova notludanto. Sed por komencanto tonsilaboj povas esti pli facile lerneblaj ol muziknotoj.
  • Tonsilaboj povas esprimi ĉiajn kvarontonojn, purajn naturtonojn, ajnajn temperamentajn tonojn, pli ol cent tonojn po oktavo. Oni povas fakte uzi ĉian ajn gamon. Tio ebligas tonfidele noti melodiojn eĉ el malnova violona muziko.
  • Tonsilabanto povas reagordi la tonojn.
  • Tonsilaboj sendependas de tonalo. Ne eblas transponi muziknotojn de muzika peco de C majora al G majora per alskribi krucon en la maldekstran marĝenon kaj lasi la ceteron (ĉiujn notojn) senŝanĝe. Sed tonsilabe eblas io tia: Oni ŝanĝas nur la tonalan indikon < [Do] = C > al < [Do] = G >.
  • Tonsilaboj ebligas en simpla maniero tajpi malkutimajn kaj komplikajn ritmojn kiujn tre malfacile povus kapti muziknota skribo.
  • Eblas tonsilabigi aŭdatan melodion sen scii la tonalon kaj sen liniizita papero.
  • Tonsilabojn eblas skribi per ordinara tajpado. Ili tial estas tre facilaj trakti en komputilo per teksta prilaborado, redakti en retpoŝton, eĉ sendi als tekstan mesaĝon (SMS) en mobiltelefono. Kiom ofte okazis ke vi rimarkis en kajero da kantotekstoj - aŭ eĉ libro - ke mankas la melodioj, ĉar tiu kiu kolektis la tekstojn opiniis als tro komplika aldoni al ili la muziknotojn. Tonsilabado estas la solvo kiun uzas ekzemple Norda Kantaro.
  • Tonsilabajn melodiojn eblas arigi laŭ tonsilaba vicordo, sendepende de la nomoj de la pecoj, iom kiel vortoj vicigitaj en alfabeta ordo en vortaro sendepende de vortosignifoj. Per ordinara perorela sonmemoro oni povas retrovi ilin en la listo se oni nur scias kiel ĝi komenciĝas. Do tonsilaboj plenumas bezonon de perorelaj ludantoj. Pecoj en tonsilaba vicordo viciĝas laŭ altiĝantaj tonaltoj senkonsiderub tonaloj, tonlongoj aŭ ritmaj trajtoj.
  • Tonsilaboj bezonas malmultan lokon. En kantaro la tonsilabigo de unu melodia voĉo okupas proksimume same multe da spaco kiom unu strofo el la kanta teksto. Kajero da sescent kompletaj popolmelodioj polsaj, valsaj k.c., kun registroj en kaj alfabeta kaj tonsilaba vicoj, estas tute legebla en poŝtkarta formato kaj havas lokon en ĉemiza brusta poŝo.

Eblas esprimi la aferon tiel, ke muziknotoj kaj tonsilaboj kompletigas unu la alian:
Notoj estas muziko bilde, tonsilaboj estas muziko tekste.

Komparo kun abc-sistemo[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata abc-sistemo, kiu estas normo por literumigi muziknotojn al askia kodo, maltrafas preskaŭ ĉiujn supre menciitajn avantaĝojn kaj restas kun du:

  • Ĝi montras absolutajn tonaltojn.
  • Ĝin eblas tajpi kaj do uzi komputile.

Gamoj kaj tonsilabaroj[redakti | redakti fonton]

La nombroj difinantaj tonsilabojn ĉi sube diras la oblojn de la frekvenco de la baza tono (toniko). Ekzemple, se la tonika frekvenco estas 440 hercoj, tiam tonalto 1 = 440 Hz kaj tonalto 3/2 = 660 Hz.

Naturaj tonoj[redakti | redakti fonton]

Naturaj tonoj devenas el objekto kiu laŭ sia longeco kaŭzas tonon. Tiu objekto povas esti ekzemple vibranta kordo aŭ blovata tubo (korno). Longo de kordo mezuratas inter ĝiaj du apogataj fiksaj (tuŝataj) finoj. Longo de korno estas mezuro inter la blovanta buŝo de muzikanto kaj la rando de malfermo je la alia tubfino.

Tono kies ondolongo egalas al objekta longo estas ĝia unua natura tono. (Ĉi tie, pro simpleco, ni ne konsideras tiujn kazojn, kiam la objekto entenas duonan ondolongon aŭ tri duonajn).

Tiu frekvenco, kies ondolongo havas duoble lokon laŭ la objekto, estas ĝia dua natura tono. Se ondolongo duoniĝas, tio signifas ke frekvenco duobliĝas.

Simile, ondolongo de tria naturtono estas triono de longo de la kordo aŭ korno, kvara naturtono havas kvarfoje lokon laŭlonge de la objekto kaj tiel plu.

Oni povas nomi naturajn tonojn jene:
<[,do]=1,
[DO]=2,
[SO]=3,
[Do]=4,
[Mi]=5,
[So]=6,
[Tu]=7,
[do]=8,
[re]=9,
[mi]=10,
[fe]=11,
[so]=12.>
Tiuj ciferoj donas la relativajn frekvencojn inter tiuj naturaj tonoj. Por doni absolutajn frekvencojn de iu tonalo, obligu la naturtonan nombron per herca nombro de baza tono de tiu tonalo kaj dividu per 4 se la baza tono de aktuala maĵora tonalo estas [Do].

Rimarku ke kelkaj tonoj mankas el la naturtona serio. Ili devenas ne el la unua naturtono sed fariĝas "paralele" aŭ "spegule" ek de alia tono. Ekzemple la baza tono de minora gamo, [La], havas saman rilaton al [Mi] kian havas [Do] al [SO]. Do frekvenco de [La] estas:
[La] = [Mi] / [SO] = 5/3

Eŭropaj skaloj de pragreka ĝis dalekarlaja[redakti | redakti fonton]

La naturaj tonaltoj de la sep'tona skalo estas
<[Do]=1, [Re]=9/8, [Mi]=5/4, [Fa]=4/3, [So]=3/4, [La]=5/3, [Ti]=15/8, [do]=2>.
En antikva modalo, iona skalo eliras el tono [Do], doria el [Re], friga el [Mi], lidia el [Fa], miksolidia el [So], eola el [La] kaj lokra el [Ti].

Al tiu tonsilabaro kutime aldoniĝas la duontonaj intervaloj, tiel nomataj bemoloj ([Da, Ra, Ma, Sa, Ta]) kaj diesoj ([Di, Ri, Fi, Si, Li]):
<[Da]=24/25, [Di]=25/24, [Ra]=16/15, [Ri]=75/64, [Ma]=6/5, [Fo]=32/25, [Fi]=45/32, [Sa]=64/45, [Si]=25/16, [Lo]=8/5, [Li]=125/72, [Ta]=9/5>

Sed tiuj tonsilaboj ne sufiĉas por muziko kiu fontas el kornoblova tradicio, ekzemple dalekarlaj paŝtaj melodioj. Tiam aldoniĝas la sepa kaj dekunua naturtonoj kaj ties "tonidoj":
<[Fe]=11/8, [Se]=99/64, [Lu]=42/25, [Tu]=7/4>

Hindaj melakartoj[redakti | redakti fonton]

En Barata muziko, ĉiu melakarto havas sian propran "menuon" da tonsilaboj, unu ŝruton el ĉiu samkonsonanta grupo:
<Bharata:
[Sa]=1,
[Ra]=33/32, [Ri]=16/15, [Ru]=10/9, [Re]=9/8,
[Ga]=32/27, [Gi]=6/5, [Gu]=5/4, [Ge]=81/64,
[Ma]=4/3, [Mi]=27/20, [Mu]=45/32, [Me]=64/45,
[Pa]=3/2,
[Da]=128/81, [Di]=8/5, [Du]=5/3, [De]=27/16,
[Na]=16/9, [Ni]=9/5, [Nu]=15/8, [Ne]=31/16>

Kredeble, ĉi nomoj de la ŝrutoj estas ĉirkaŭ dumiljaraj.

Araba tonsilabaro[redakti | redakti fonton]

Tradicia araba muzika nomas tonojn laŭ duoktava gamo kun multaj kvarontonoj. Miŝaqah difinis araban tonskalon egaltemperan. Tonsilabe, tiu skalo havas unu oktavon da dudek kvar tonoj. La sekva skribmaniero, uzata en Normo Tonsilaba, montras logaritman rilaton inter unu tonsilabo kaj la sekva. Ĉi tie ĝi eliras el la eŭropa nomaro de tonsilaboj ([Do Re Mi] ktp):
<Mishaqah:
[Do]=1, [Da]=1/24ET, [De]=2/24ET, [Di]=3/24ET, [Dy]=4/24ET,
[Ru]=1/24ET, [Ro]=2/24ET, [Ra]=3/24ET, [Re]=4/24ET, [Ri]=5/24ET, [Ry]=6/24ET,
[Mu]=4/24ET, [Mo]=5/24ET, [Ma]=6/24ET, [Me]=7/24ET, [Mi]=8/24ET, [My]=9/24ET,
[Fu]=8/24ET, [Fo]=9/24ET, [Fa]=10/24ET, [Fe]=11/24ET, [Fi]=12/24ET, [Fy]=13/24ET,
[Su]=13/24ET, [So]=14/24ET, [Sa]=15/24ET, [Se]=16/24ET, [Si]=17/24ET, [Sy]=18/24ET,
[Lu]=16/24ET, [Lo]=17/24ET, [La]=18/24ET, [Le]=19/24ET, [Li]=20/24ET, [Ly]=21/24ET,
[Tu]=18/24ET, [To]=19/24ET, [Ta]=20/24ET, [Te]=21/24ET, [Ti]=22/24ET, [Ty]=23/24ET,
[do:Do]=2, [du]=23/24ET, [l]=Legato, [s]=[Hooh] >

Rimarku ke foje sama tonalto povas havi du aŭ tri nomojn. Difinitaj estas ankaŭ du ilumoj. [Ho] simbolas ajnan tonsilabon, [h] silenton.

Aliaj intervaloj[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ okĥo, tonsilabe eblas uzi ajnan tonciklon, ekzemple kvinton, kies toniko kaj dominanto do fariĝas "sama". Muzikaj pecoj el tiaj specoj estas ankoraŭ tre malmulte tonsilabigitaj.

Ekzemplaj tonsilabaĵoj[redakti | redakti fonton]

Por aŭskulti la muzikon, elŝutu kaj instalu Tonen. Tion farinte, kopiu tonsilabaĵon ĉi sube, enmetu ĝin en la pecan kadron de Tone kaj klaku al "Ludu".

Barata ragao[redakti | redakti fonton]

Dalekarla popolmuziko[redakti | redakti fonton]

Eŭropa klasika muziko[redakti | redakti fonton]

Ĉi ekzemplo pianoforta de Mocart montras klasikan komponaĵon kun du samtempaj pecoj (voĉoj) kaj multa uzo de tonsilaba signo por laŭteco (!):
Rimarku ke la tonsilabaĵo, kvankam nelonga, ampleksas la tutan verkon.

' ' # Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791):
' # Der Junge Mozart (1762-1764):

# 16 Presto[redakti | redakti fonton]

<Kodály, [do]=B, 3,3:3><sonoro: Bright Acoustic>

(<sonoro> (*<!7> (somi /Tih doh)* <!4> '1miSo /reSo miSo faSo /mifa so '2 mifa /so fa mi /mi re reh /So Fi Lah /!42La !44So !47Tih /!5Ti !54La !58doh /!62do !66Ti <!7>Soso /Fifi Mimi Rere /!63Do!56do !5TI!45Ti <!4>Mimi /Rere TITi !44Do!48do /!52De!56de !6Re!65re <!7>[Re+do] /Tire TiSo LaFi /So o)* (<!7>so /mide laso fami /mifaa re fa /Tire fala sofa /rimii do <!4>do'DO /Titi Lala Soso /Fafa Mimi !44La!46la /!48So!5so !52Mi!54mi !56Fa!58fa /!6Fi!62fi !65So!67so <!7>[So+fa] /miso mido reTi /do o)*)h +
(<sonoro, [do]=[Do]> (*<!7> (h /[re+fa]h [do+mi]h)* <!4>h '1 /Ti do re /dore mi '2 /Mi Fa Fi /So o h /Tire Lare dore /!42do!43re !44Ti!45re !47So!48re /!5So!52re !54Fi!56re !58La!6re /!62So!64re !66So!68re <!7>mi /re do Ti /!63La !5So <!4>do /Ti So !44La /!52Li !6Ti <!7>Fi /SoTi re Re /So SO)* (<!7>h /[So+Ta+de+mi] i i /[Fa+La+re] e e /[Fa+So+Ti+re] e e /[Mi+So+do] o la /so fa mi /re do !44fa /!48mi !52do !56re /!6ri !65mi <!7>Ti /domi so So /do Do)*)h
<{Tonsilabigis Mattias Wiedersheim-Paul, Järna, Svedujo 2004}>

Kaj jen alia konata komponaĵo:

' # Ludwig van Beethoven (1770 - 1827):

# Klavierstück Für Elise[redakti | redakti fonton]

Klavierstück Für Elise

Himnoj[redakti | redakti fonton]

Himno de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jen duvoĉe melodio kaj tristrofe la teksto de nia himno. La taktostrekoj (/) kaj la vicojn disigaj punktokomoj (;) estas samloke kaj en la tonsilabaĵo (melodio) kaj en la vortosilabaĵo (kantoteksto), kvankam kutime (ankaŭ ĉisube) en la vortoj estas metitaj taktostrekoj nur en la unua strofo:

# La Espero:[redakti | redakti fonton]

La Espero

Kvarvoĉa himno[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de fama kristana himno kun kvar voĉoj samtempaj:

# Ho granda Dio[redakti | redakti fonton]

Ho granda Dio <[Do]=C, 1,2:4> (;
(#Soprane: (hSo SoSo /Mi iSo SoSo LaLa /Fa La a;La LaLa /So oMi SoSo FaFa /Mi i)* (* hSo Sodo /mi ire doTi doLa /So o '1 hdo doTi /Re e hFa LaSo /Mi i '2 hdo Tido /re emi fa aTi /do o))
+(#Alde: (hMi MiMi /Do oMi MiMi FaFa /Do Do o;Do DiRe /Re eDo MiMi ReRe /Do o)*(* hMi MiMi /Mi iMi MiMi '1 MiMa /Mi i hMi MiRe /Re e hTI TITI /Do o '2 MiFa /Mi i hSo SoSo /So oSo La aFa /Mi i))
+(#Tenore: (hDo DoDo /SO OSO DoDo DoDo /LA LA A;LA SOFA /SO OLA SOLA LASO /SO O)* (* hDo DoDo /SO OSI LASI '1 LAFI /SO O; hSO SOSO /SO O hSO SOSO /SO O '2 LADo /Do o; hDo ReDo /TI IDo DolRe eRe /Do o))
+(#Base: (hDO DODO /DO ODO DODO FAFA /FA FA A;FA MIRE /,ti i,la DODO RE,ti /DO O)* (* hDO DODO /DO '1 ODO DODO DODO /DO O hDO MISO /SO O h,so ,so,so /DO DO '2 O,ti ,laMI LAFA /DO O hMI FAMI /RE EDO FA ASO /DO O))
;)*5
< Sveda popolmelodio. Verkis Carl Boberg (1859-1940). Tradukis William John Downes (Adoru kantante, 1971).>

Ĉi melodio ampleksas tonojn en kvar okĥoj, de malalta [,la] ĝis alta [fa]. Inter ili estas la tonikoj [DO], [Do] kaj [do].
La kanta teksto troveblas en Norda Kantaro, parto "Solene sonoru".

Naciaj himnoj[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo je pompa tonsilabaĵo. La pecon ludas dek tri diversaj instrumentoj. Inter ili estas unu (tamburarano) kiu ne tonas, sed nur taktsilabojn havas. Rimarkeblas krome, ke la tonsilabigo iom tro fidele imitas la muziknotojn kaj povus esti grave mallongigita per pli konscia uzo de ripetaj signoj kaj longaj ilumoj:

# Nacia himno de Kirgizujo[redakti | redakti fonton]

(#T: <[Do]=A, 2:4>
(<Bagpipe, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,48>, !7>h h h h 3*/<:3>SO3SO Do Do /LATI Do TIDo /Re3TI Do o /LA3LA Re Mi /Fa3Mi ReDo Re3Do /Re e Mi4Fa4 /So So Fa3Mi /ReFa Mi3Do LA /Re3Do TI TILA /SOLA TIRe Mi3Re /Do o o /<:4>Fa aMi Re Do /Mi iDo SO O /Re Mi Do Re /Mi iMi Mi i /Re eFa Mi Do /Fa So La a /So Fa3Mi Re eRe ' 1-2 /<:2>Re Do3Mi /<:4>Re e e e '3 /Re e Do Mi /Do o o o /o h)


+(<['Do] = "A", 2:4, Tuba, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,64>, !5> So+SO O O O 3* /<:3>Do Re Mi /Fa So LaSo /Fa MiSo doTi /La Fa Mi /Re Mi Fa /SoRe TiLa So /Fa Mi Re /TI Do ReMi /Fa Fi So /Mi Re So /do+Do o o /<:4>FA La Tido reso /dore mi redo TiLa /fahmih rehdoh TiLa SoFa /Mi TI Mi TI /SoLa Ti dore doTa /La So FaLa ReLa /TI Do Re Mi '1,2 /<:2>Fa Fi /<:4>So o re3re re '3 /Fa+fa Fi+fi So+so SO+So /Do+do o o o /Do+do h)


+(<Trumpet, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,80>, !5> so+re+So5so+re+So3 fa+do+Fa3mi+Ti+Miido+Do+So3 re+Re+So o 3* /<:3>h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /h h h /<:4>h4FA+LA+DooFA+LA+Doo FA+LA+Dooh6 h h /h h h4SO+SooSO+Soo SO+Soh3SO+Soh3 /h h h h /h4MI+SE+TIMI+SE+TIIMI+SE+TI SE+MI+TIIh6 h3TI+SE+MIIMI+SE+TI3 MI+TI+SE3MI+SE+TIIMI+SE+TI3 /h h h h /h h h4do+Dodo+Doodo+Do Do+do3do+Doodo+Do3 /h h h h '1-2 /<:2>h h /<:4>h5So+so3 Fa+fa3Mi+miiDo+do3 Re+re6Re+ree Re+re)


+(<Electric Grand, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,72>, !5> h h h h 3* /<:3>SO+MI3SO+MI Do+SO+DO DO+SO+Do /RE+LATI MI+Do TI+MIDo /Re+RE+FA3TI MI+SO+Do o /LA+SO3LA Re+LA+FA Mi+Do+FA /Fa+Do+FA3Mi Re+SODo Re+LA+FA3Do /Re+TI+FA A Do+SO+MiFa /Re+TI+SO So+Do+SOLA Fa+Do+LA3Mi /Re+SOFa Mi+LA+MI3Do LA+MI /Re+RE+LA6Doo RE+TI RE+TILA /DO+SOLA FA+TIRe FA+TI+Mi3Re /MI+Do3MI+MiiFA+Fa3 SO+So+Mi3LA+LaaTA+Ta3 Do+do3Re+reeMi+mi3 /<:4>La+fa+doh hMi+mi+do Re+So+reh Do+So+do /mi+La+Mi3Mi+So Mi+Sodo+Do SO+Re+So o /re+La+Reh mi+La+So3h do+La+Fa3h re+La+Fa3h /Se+Ti+mih hMi+mi Mi+mi3h5 h /Re+Ti+re ere+fa+Re So+do+mi Mi+So+do /fa+do+La so+mi+do do+fa+lah h /re+so+So fa+do+So3mi Fa+La+re eSo+re '1-2 /<:2>Fa+La+re4h4 do+La+Re6mii /<:4>re+Ti+Fa a a a '3 /Fa+La+re e So+Mi+do Ti+Fa+mi /do o o o /o h)


+(<['DO]=A, Tuba, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,64>, !5> SO+,so5so+re+So3 fa+Fa+do3Mi+mi+TiiDo+do+So3 Re+So+re e 3* /<:3>DO+Do RE+Re MI+Mi /FA+Fa SO+So LA+La4SO+So4 /FA+Fa MI+Mi4SO+So4 Do+do4TI+Ti4 /La+LA FA+Fa MI+Mi /RE+Re Mi+MI Fa+FA /SO+So4Re+RE4 TI+Ti4LA+La4 SO+So /FA+Fa MI+Mi RE+Re /TI+,ti DO+Do RE+Re4Mi+MI4 /Fa+FA FI+Fi So+SO /MI+Mi RE+Re SO /DO+Do3do+DooDo+do3 Ta+TA3La+LAAFa+FA3 SO+So5Do3 /<:4>FA+,fa4Do4 LA+La TI+Ti4Do+do4 re+Re4So4 /Do+do4Re+re4 Mi+mi Re+re4Do+do4 TI+Ti4LA+La4 /Fa+faahhMi+miihh re+ReehhDo+doohh Ti+TI4La+LA4 So+SO4Fa+FA4 /Mi+MI ,ti+TI MI+Mi ,ti+TI /SO+So4LA+La4 TI+Ti do+Do4Re+re4 do+Do4TA+Ta4 /LA+La SO+So Fa+FA4LA4 Re+RE4LA4 /TI+,ti DO+Do Re+RE MI+Mi '1-2 /<:2>FA+Fa FI+Fi /<:4>So+SO5so3 fa3miido3 re+Re6Re+ree Re+re '3 /FA+Fa FI+Fi SO+So ,so+SO /DO O O O /O h8)


+(<['DO]=A, Cello, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,64>, !5> h5So+so+re3 Fa+fa+do3Mi+Ti+miiDo+So+do3 Re+So+re e 3* /<:3>Do Re Mi /Fa So La4So4 /Fa Mi4So4 do4Ti4 /La Fa Mi /Re Mi Fa /So4Re4 Ti4La4 So /Fa Mi Re /TI Do Re4Mi4 /Fa Fi So /Mi Re SO /Do5do3 Ta+TA3La+LAAFa+FA3 So+SO5Do3 /<:4>FA4Do4 La Ti4do4 re4So4 /do4re4 mi re4do4 Ti4La4 /faahhmiihh reehhdoohh Ti4La4 So4Fa4 /Mi TI Mi TI /So4La4 Ti do4re4 do4Ta4 /La So Fa4LA4 Re4LA4 /TI Do Re Mi '1-2 /<:2>Fa Fi /<:4>So5so3 fa3miido3 re6ree re '3 /FA+Fa FI+Fi SO+So ,so+SO /DODoDODoDODoDORe DODoDODoDODoDODo DODoDODoDODoDODo DODoDODoDODoDODo /DO+Do h8)


+(<Contrabass, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,48>, !5> h h h h 3* /<:3>SO3SO Do Do /LATI Do TIDo /Re3TI Do o /LA3LA Re Mi /Fa3Mi ReDo Re3Do /Re e Do+MiDo+Fa /So+TI Do+So Re+Fa3Mi /ReRe+Fa Mi3Do LA /Re3Do TI TILA /SOLA TIRe Mi3Re /Do o o /<:4>Do+LA+Fa aMi+Do Re+SO SO+Do /Mi+SO ODo+SO SO O /LA+Re Mi+LA Do+LA Re+LA /Mi+TI+MI I4Mi+MI+TI4 MI+TI+Mi i /TI+Re+SO O4SO+Fa+Re4 Mi+Do+SO Do+SO /Fa+Do+LA So+Mi+Do Do+La+Fa a /Re+TI Fa+Do3Mi LA+Re eSO+Re '1-2 /<:2>LA+Re LA+Do3Mi /<:4>Re+SO O O O '3 /LA+Re e SO+Do SO+Mi /Do o o o /o h)


+(<Piccolo, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,64>, !5> so5so3 fa3miido3 re e 3*/<:3>h h h (/h h h)*10 /<:4>h h h h (/h h h h)*6 '1-2 /<:2>h h /<:4>h5so3 fa3miido3 re6ree re '3 /h h h h /'Do o o o /h)


+(<['DO]=A, Timpani, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,64>> <!4>!8SOSOSOSOSOSOSOSO <!5>SOSOSOSOSOSOSOSO <!6>SOSOSOSOSOSOSOSO <!7>SOSOSOSOSOSOSOSO 3* /<:3><!8>Do h h /h h h /h h h /La h h / / / / / / / /<:4> /h h h2SoSo So4So4 /Fa4Mi4 Re4Do4 TI4LA4 SO4FA4 /MI4h4 TI4h4 Mi4h4 TI4h4 /SO O Do o /LA SO FA RE4h4 /TI Do Re Mi '1-2 /<:2>Fa Fi /<:4>So o h SOSOOSOSOSOOSO '3 /Fa Fi So SO /<!6>!99DoDoDoDoDoDoDoDo <!7>DoDoDoDoDoDoDoDo <!8>DoDoDoDoDoDoDoDo <!9>DoDoDoDoDoDoDoDo /Do h)


+(<Tamburaro evoluanta 0401, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,48>, [zo]=Acoustic Snare> !8Ta h h h 3* /<:3>h !5zo !5zo!3zo!3zo!4zo!4zo!4zo!4zo!4zo /!5zo4!5zo4 !5zo !5zo4!5zo4 /!5zoo!5zoo!5zoo!5zoo !5zo !6Co /h !6Ta !5zo3!5zoo!5zo3 /!5zo h4!5zo4 !5zo4h4 /h !5zo !5zo+!5zo!3zo!3zo!4zo!4zo!4zo!4zo!4zo /!5zo h !5Co /o4!5zoo!5zoo !5zo h /h !5zo3!5zoo!5zo3 !5zo4!5zo!3zo!3zo!3zo /!3zo!3zo!4zo!4zo!5zo4 !5zo4h4 !5zo4h4 /!5zo4h4 h h /<:4>!8Ta4!5zoo!5zoo !5zo4h4 !5zo!3zo!3zo!3zo!3zo!3zo!4zo!4zo !5zo4h4 /!5zo+!5Ta h h h /h !5zo h !5zo3!5zoo!5zo3 /!8Ta4!5zoo!5zoo !6zoohh!5Co4 !8Ta !5zo3!5zoo!5zo3 /!5Co o h !5zo!2zo!3zo!3zo!3zo!4zo!4zo!4zo /!5zo !5zo !6Ta4!5zo!5zoo!5zo !5zo3!5zoo!5zo3 /!5Co o h !5zo3!5zoo!5zo3 '1-2 /<:2>!5zo h /<:4>!5Co !5zo3!5zoo!5zo3 !5Ta a '3 /!8Co o o o /h8)


+(<Trumpet, MIDI<c7,96>, MIDI<c10,96>, !5> re+So5re+So3 do+Fa3Ti+MiiDo+So3 Re+So o 3* /<:3>h h h (/h h h)*10 /<:4>h4FA+LA+DooFA+LA+Doo FA+LA+Dooh6 h h /h h h4SO+SooSO+Soo SO+Soh3SO+Soh3 /h h h h /h4MI+SE+TIMI+SE+TIIMI+SE+TI SE+MI+TIIh6 h3TI+SE+MIIMI+SE+TI3 MI+TI+SE3MI+SE+TIIMI+SE+TI3 /h /h h h4do+Dodo+Doodo+Do Do+do3do+Doodo+Do3 /h '1-2 /h <:2>h /<:4>h5So3 Fa3MiiDo3 Re6Ree Re '3 /h /Mi+So+do /<MIDI<c7,119>>o4h4))


+((<[DO]="A", 2:4, Glockenspiel, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,32>> <!8>h5so3 fa3miido3 re e 3* /<:3>h h h (/h h h)*10 /<:4><!5>h4doodoo do h h /h h <!4>h4soosoo so4so4 /h h h h /<!3>h4TiiTii Ti4h4 h3TiiTi3 Ti3TiiTi3 /h /h h <!5>h4dodoodo <!7>do3doodo3 /<!8>so o h '1-2 /h <:2>h /<:4>h5so3 fa3dooSo3 re6ree re '3 /Re La re so /'DO h))


+(<Electric Grand, MIDI<c7,100>, MIDI<c10,80>, !8> h h h h 3* /<:3>SO+MI6SO+MII Do+SO+DO DO+SO+Do /RE+LA4TI4 MI+Do TI+MI4Do4 /Re+RE+FA6TII MI+SO+Do o /LA+SO6LAA Re+LA+FA Mi+Do+FA /Fa+Do+FA6Mii Re+SO4Do4 Re+LA+FA6Doo /Re+TI+FA A Do+SO+Mi4Fa4 /So+Re+TI+SO So+Do+SO4LA4 Fa+Do+LA6Mii /Re+SO4Fa4 Mi+LA+MI6Doo LA+MI /Re+RE+LA6Doo RE+TI RE+TI4LA4 /DO+SO4LA4 FA+TI4Re4 FA+TI+Mi6Ree /MI+Do3MI+MiiDO+FA+Fa3 ,ta+SO+So+Mi3,la+LA+Laa,fa+TA+Ta3 ,so+Do+do3Re+ree,do+Mi+mi3 /<:4>,Fa+fa+do+La+Fa4h4 h4Mi+mi+do4 Re+So+re4h4 Do+So+do /mi+La+Mi6Mi+Soo Mi+So4do+Do4 SO+Re+So o /re+La+Re4h4 mi+La+So+Mi4h4 do+La+Fa+Do4h4 re+La+Fa+Re4h4 /mi+Ti+Se+Mi i4Mi+mi4 mi+Mi i /Re+Ti+re e4re+fa+Re4 So+do+mi Mi+So+do /fa+do+La+Fa So+so+mi+do La+do+fa+la4h4 h /re+so+So fa+do+So6mii Fa+La+re e4So+re4 '1-2 /<:2>Fa+La+re4h4 do+La+Re6mii /<:4>re+Ti+Fa+Re e e e '3 /Re+La+reh7 h do+So+Mi Ti+Fa+mi /Do+Mi+do+So o o o /Do+Mi+So+do h8)


)

  1. T*6

Ceteraj popolmuzikaj pecoj[redakti | redakti fonton]

# Ngarm saeng düen[redakti | redakti fonton]

<{Popolkanto el Tajlando}>

<[do]=D, 1,5:, &=Taje>

(<Shamisen,!7>
(2* so'DO /laaaso soomiso /mi redo /LaaaSo Lado /do) hso /mi remiredo /La hhdore /miiiso miiido /re remiredo /LaaaSo Ladomido /reeedo LaSo /doooso mire /do)h

+{(2* Ngarm saeng /düen mah yuen song /lah ngarm bai /nau muah yoo wong /ram)rau /len phüa-a-ahsa /nook plüe-eng /thoo-ok wai ra /kan kha-a-a-aw /bai-i le-en po-on ra-am phüa-ah /sar mak khee-e /oey}

+ (<Koto,!5>h 16* /hRe+So Mi+La)h

+ (<Koto,!4>hSO 16* /Do '1-15 oSO '16 o)h


# Yeke, omo mi[redakti | redakti fonton]

<{Lulkanto el Nigerio}>

<[do]=F, 2:, Tamburaro evoluanta 0401>

(<Kalimba, !7>/h h h h /h (2* h
(2* #A:/h h hfa fado /dodo o hLa LaLa /do#. '1 do o h '2 doSo LaLa Sodo /oSooo)
(2* h hla lafa /fafa a hre rere /fa '1 fado redo Lado /oSooo '2 fa h)
'2(2* hla /dola doso so ola /laso reso o hre /fado ore fa) ah #A do o o (3* /h h h h ))

{ /
(4* '1,2/ '1-4 Yeke o/mo mi, omo mi /'1-3 yeke '4 yeka '2,3 Emi ni iya/re)
(4* '1,2/ '1,4 Ota '2-3 Oto '1-4 o/mo mi, omo mi /oto '2,3 Emi ni baba/re)
(2* E /pebomi omo Ge /ge birawo ti /pe b'osupa.)
Oto o/mo mi, omo mi /oto ///
} +(<!99>(Ka ki kiKa aki /iki ki)*24 /h h /Ka h h h)

Tonsilaboj per komputilo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas komputila programo Tone per kiu eblas muzikon tonsilaban sonigi. Per Tone facile eblas ankaŭ ŝanĝi tonalon, rapidecon aŭ ritmon, ŝanĝi instrumenton (MIDIan) eĉ dum la muziko sonas, varii sinsekvon de melodiaj partoj, redifini tonskalon aŭ relativan frekvencon de unuopa tonsilabo, eĉ komponi novan muzikon.

Tonsilaba vortaro[redakti | redakti fonton]

  • altiga signo (') uzeblas por montri pecajn rangojn kaj por skribi reludojn mallongige.
  • ilumo estas indiko - konsonanta - kiu kunskribiĝas kun la taktsilaboj.
  • malaltiga signo (,) uzeblas je pecaj rangoj kaj je reludoj post altiga signo.
  • obliga signo (×) uzeblas je reludoj.
  • partigsigno (%) uzeblas je momentosigno kaj je alia tempa referenco, tio estas, difini lokon en peco.
  • ritmo estas la indikebla disigo de daŭroj kaj laŭtoj inter la takteroj de takta mezuro, kaj eble inter la onoj de taktero.
  • takta streko (/) montras komencon de takta mezuro.
  • taktero estas ono de takta mezuro, tonsilabe skribata als unu vorto.
  • taktsilabo estas silabo kiu simbolas tempe fiksan sonon, procedon aŭ okazaĵon.
  • tembrikaĵo estas indiko aplikanta tembrikon.
  • tembriko estas metodo priskribi konsiston kaj karakteron de sono, procedo aŭ okazaĵo.
  • tintsilabo estas taktsilabo (tonsilabo) kun propra ilumo aŭ ilumoj
  • tonero estas (fin'vokala) parto de tonsilabo kaj ono de taktero.
  • tonpeco estas tonsilabaĵo aŭ musika peco skribita per tonsilaboj.
  • tonrimarko enhavas indiko(j)n pri ludmaniero.
  • tonsilabo estas taktsilabo kun specifa tonalto.
  • tonsigno (#) montras nomon aŭ komencon de tonpeco.
  • vortopeco estas teksto en ordinara homa lingvo, ekzemple de kanto.
  • vortosigno (&) montras nomon aŭ komencon de vortopeco.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo pri tonsilaboj http://tone.se/pag.php?hejmo&lng=eo
Komputila programo Tone, senpage enŝutebla http://tone.se/elŝuti.php?lng=eo
Norda Kantaro, tonsilabita kolekto da kantoj http://nk.tone.se
Kelkaj espaj kantoj tonsilabe http://kantaro.ikso.net/wiki/kat/tonsilaboj