Frekvenco

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Frekvenco estas la mezuro de la nombro da fojoj ke ripetata evento okazas en tempa unuo. Por kalkuli la frekvencon oni fiksas tempan intervalon, nombras la nombron de okazoj de la evento ene de tiu intervalo, kaj tiam oni dividas tiun nombron per la longo de la tempa intervalo.

En unuoj de la Sistemo Internacia (SI), la rezulto estas mezurata en hercoj (Hz) laŭ germana fizikisto Heinrich Rudolf Hertz. 1 Hz signifas, ke evento ripetiĝas unu fojon en ĉiu sekundo. Aliaj unuoj uzataj por mezuri frekvencon estas: cikloj en (ĉiu) sekundo (= Hz), RPM (angle "revolutions per minute", t. e. rotacioj en ĉiu minuto). Kora pulso estas mezurata en pulseroj en minuto.

sinusaj ondoj de diversaj frekvencoj; la pli subaj ondoj havas pli grandajn frekvencojn
Spectrum.png


[redakti] Fiziko de la lumo

kompleta spektro de elektromagneta radiado kun la videbla parto akcentita

Ĉefaj artikoloj: Lumo, Elektromagneta radiado

Videbla lumo estas elektromagneta ondo, kiu konsistas el oscilantaj elektraj kaj magneta kampoj moviĝantaj tra spaco. La frekvenco de la ondo determinas ĝian koloron: Ŝablono:Val estas ruĝa lumo, Ŝablono:Val estas violkolora lumo, kaj inter ili (en la areo de 4-Ŝablono:Val) estas ĉiuj aliaj koloroj de la ĉielarko.

Elektromagneta ondo povas havi frekvencon de malpli ol Ŝablono:Val, sed ĝi estas nevidebla por la homa okulo; tiuj ondoj estas nomitaj infraruĝaj (IR) radiado. Je eĉ malpli alta frekvenco la ondo estas nomita mikroondo, kaj je pli malaltaj frekvencioj ĝi estas nomita radio-ondo. Ankaŭ elektromagneta ondo povas havi frekvencon pli altan ol Ŝablono:Val, sed ĝi estas same nevidebla por la homa okulo; tiuj ondoj estas nomitaj ultraviola(UV) radiado. Ondoj de pli altaj frekvencoj estas nomitaj rentgen-radioj kaj pli altaj estas gama-radioj.

Ĉiuj de tiuj ondoj, de la plej malaltaj radio-ondoj ĝis la plej altaj gama-radioj, estas fundamente la sama kaj ĉiuj estas nomitaj elektromagneta radiado. Ili ĉiuj iras tra vakuo kun la rapideco de lumo.

Alia kvalito de elektromagneta ondo estas ĝia ondolongo. La ondolongo estas inverse proporcia al la frekvenco. Do elektromagneta ondo kun pli alta frekvenco havas pli mallongan ondolongon kaj inverse.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

  • OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.
Ekstera ligilo  http://w1.647.telia.com/~u64705175/lista.htm
Ekstera ligilo  http://www.atis.org/tg2k/_frequency.html
Ekstera ligilo  http://www.atis.org/tg2k


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj