Lidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Lidio

Lidio (Lydia) estas antikva ŝtato en okcidenta parto de Malgrandazio, la hodiaŭa Turkio. Ĝi etendiĝis oriente de la Egea Maro kaj entenis la riverajn valojn de Hermos kaj Kaister. Oni rigardas la lidojn la unuaj uzantoj de oraj kaj arĝentaj moneroj. Dum lia mallonga regado (7-a jc. a.K. – meze de 6-a jc.a.K.- , la lidoj havis gravan influon je la jonaj grekoj.

Lidio plenigis tiun spacon en la 7-a jarcento, kiun lasis post si Frigio, kiun detruis la cimeroj. La legenda lida reĝo, Gügész, fondis dinastion en Sardeso. La imperio havis oran epokon dum regado de Alüattes (ĉ. 619–560), kiu rebatis atakon de la medoj, repuŝis la cimerojn kaj okupis Ionion. Filo de Alüattes estis la riĉa Krezo, kiu promesis pluan oran epokon, sed la Persa Imperio abrupte neniigis Lidion (ĉ. 546–540).

La lidoj estis komercistoj, liaj kutimoj – laŭ Herodoto – similis al tiuj de la grekoj. Ili fondis unuafoje podetalajn vendejojn. Ilia investaĵo estis la monero el metalo, kiun la grekoj rapide adaptis kaj tiu novigo antaŭhelpis la komercan revolucion, kiu transformis la grekan civilizon dum la 6-a jarcento a.K..