Kvinto
El Vikipedio
Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina de diatona gamo.
Enhavo |
Variaĵoj [redakti]
La kvinto ekzistas en tri variaĵoj:
- la perfekta kvinto (a), kies intervalo konsistas el tri plentonoj kaj unu duontono, plej oftas. Ĝi estas la intervalo de toniko al dominanto - kaj en melodioj maĵoraj kaj en minoraj ĝi estas domina intervalo.
- la diminuita kvinto (b), kies intervalo konsistas el du plentonoj kaj du duontonoj, kiel izolita intervalo por multaj aŭskultantoj sonas malharmonia").
- la aŭgmentita kvinto (c) konsistas el kvar plentonoj kaj note nur skribeblas helpe de la antaŭsigno dieso. Ĝia sono samas al tio de eta seksto.
Kunteksto [redakti]
La grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:
C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.
Matematike [redakti]
Matematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de kvinto estas 3/2. Ekzemple: Se C noto estas 523 Hz, G estas 523*3/2= 784 Hz.
Aŭdaj ekzemploj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko).
