Trombono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trombono

Trombono estas malaltregistra latuna blovinstrumento, kiu pro sia plejparte cilindra tubo (malvasta mezuro) apartenas al la trumpetinstrumentoj. La vorto trombono devenas el la itala lingvo: trombo = "trumpeto", kaj one, = "-ego" (granda). Tial, laŭradike, trombono estas "granda trumpeto."

Historio[redakti | redakti fonton]

La trombono ekestis en sia nuna formo jam proksimume 1450 en Burgonjo kiel pluevoluo de la glittuba trumpeto kaj estas krom la violono unu el la plej antikvaj orkestro-instrumentoj plenkromate ludeblaj.

Ĉar naturtrumpeto kun baza tono b♭ havas malfacile manuzeblan longecon de proks. 1,37 metroj (4,5 futoj), oni kurbigis la instrumentojn S-formaj aŭ rulvolvis ilin.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Ĝis proksimume 1700 oni uzis la trombonon kiel ekzakte intonacieblan blovinstrumenton ofte en ensemblo kun kantistoj kaj arĉinstrumentistoj, sed ankaŭ memstara. En blovensembloj tiutempaj (Alta capella) oni ludis krom aliaj tiam kutimaj instrumentoj kiel klarionoj, ŝalmoj kaj glittubaj trumpetoj ankaŭ renesanctrombonojn. Ili prezentis kutime je sociaj, foje ankaŭ ekleziaj, malpli tamen je kortegaj okazoj kaj reekprenis manke de apartaj komponaĵoj ofte kantmuzikon, ankaŭ por dancakompanado.

Baroko[redakti | redakti fonton]

Kvar baroktrombonoj en tenor-, ald-, tenor- kaj basregistro (de maldekstre dekstren)

La eŭropa nobelaro preferis laŭtradicie kord- kaj arĉinstrumentojn por distra muziko, prefero, kiun je kreska bonhavo ankaŭ imitis la burĝa klaso. Pro tio en la 17-a jarcento okazis certa malkresko de blovmuziko, en kies kadro la trombono eksmodiĝis. Tial ĝi ekde 1630 preskaŭ ne estis uzata en italaj kanzonoj kaj sonatoj. Ne laste pro la Tridekjara Milito pri la muziko kaj komponistoj de ĉi tiu tempo nun tamen estas malpli konata ol pri aliaj epokoj. Johann Sebastian Bach nur en 15 el siaj treege multaj kantatoj destinis trombonojn kaj utiligis ilin nur por duobligo de la ĥorvoĉoj.

18-a kaj 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda escepto de ci tiu tendenco estas la oratorio La Resurrezione de juna Georg Friedrich Händel el ties epoko en Italujo. Händel reeprenis ankaŭ en siaj pli malfruaj oratorioj Saul kaj Israel in Egypt el 1739 denove trombonojn kaj inspiris per tio eble Christoph Willibald Gluck-on al tio, utiligi la instrumenton en sia baleto Don Juan (1761) same kiel en Orfeo ed Euridice (1762) kaj en siaj pli malfruaj operoj. Gluck siaflanke inspiris Mozart-on.

Ĉi tiu komponis amkoraŭ por renesanctrombono (ankaŭ nomata „sakbuto“), kiun li ne nur uzis en kelkaj operoj (inter aliaj en Zauberflöte), sed ekzemple ankaŭ en sia rekviemo. Tiu ĉi enhavas en Tuba mirum unu el la plej famaj soloismaj orkestropasaĵoj por tenortrombono.

La unuaj „modernaj“ trombonoj, kiuj ankaŭ ebligas metalecan fortigon de la sono, estis konstruataj nur post la morto de Mozart. Nur ekde tiu tempo oni enmetas la trombonojn ankaŭ en tonmetado kune kun trumpetoj.

La klasika simfoniorkestro devenis el la operorkestro, sed kvankam kelkaj malpli gravaj komponistoj enigis la trombonon jam en la 18-a jarcento, estis Beethoven, kiu ĝin hejmigis tie. Li uzis trombonojn unuafoje en la kvara movimento de sia 5-a simfonio.

Ekde la romantisma epoko la kutima okupantaro de simfoni-orkestro ampleksas du tenortrombonojn kaj unu bastrombonon. En moderna blovorkestro kvar trombonoj estas kutimaj.

Al la plej gravaj koncertoj por trombono ekestintaj meze de la 19-a jarcento apartenas la komponaĵoj de Ferdinand David, Ernst Sachse kaj Friedrich August Belcke. La ĉefa parto de la sololiteraturo por trombono tamen devenas el la 20-a jarcento, ekzemple la Sonato por trombono kaj piano de Paul Hindemith.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la klasika muziko de la 20-a jarcento la trombono tenis sian gravan pozicion en la simfoniorkestro kaj ricevis esprimplenajn pasaĵojn en verkoj de fakte ĉiuj gravaj komponistoj de ĉi tiu epoko.

Post la Dua Mondmilito komponistoj iom post iom remalkovris la instrumenton ankaŭ kiel solo-instrumento kaj por ĉambromuziko. Pecoj kiel Octandre de Edgar Varèse, Sonate de Paul Hindemith kaj Sequenza V de Luciano Berio pretigis la vojon por malpli konataj komponistoj je la kreado de pli vasta repertuaro. La plej konata trombonisto de la Nova Muziko de la dua duono de la 20-a jarcento estas Vinko Globokar, kiu ankaŭ elpaŝis kiel komponisto.

Al la plej ŝatataj koncertpecoj apartenas nun Vox Gabrieli de Stjepan Šulek, la Sonatetoj de Jacques Castérède kaj Bertold Hummel, same kiel la Deux Danses de Jean Michel Defaye. La plej konataj trombonkonĉertoj el ĉi tiu tempo estas la verkoj de Derek Bourgeois, Lars-Erik Larsson, Launy Grøndahl, Jan Sandström kaj Gordon Jacob.

Samtempe en la 20-a jarcento okazis multaj konstruaj pluevoluigoj, ekzemple je la uzataj materialoj. La diametroj de buŝaĵoj, tuboj kaj sonfuneloj kreskis, oni evoluigis novajn valvokonstruaĵojn kaj diversajn specojn de dampiloj.

Nun la trombono estas ludata en ĉiuspeca blovmuziko, en simfoniorkestroj, marŝo- kaj armebandoj, trombonĥoroj kaj aliaj ensembloj. Ĝi ankaŭ povas kunludi en pli malgrandaj grupoj kiel ekzemple latunblovaj kvintetoj, -kvartetoj kaj -trioj kaj nuraj trombontrioj aŭ kvartetoj.

Trombonoj krom tio ne plu estas forigeblaj el svingo, ĵazo, salso kaj skao. Ĝuste ĵazo kaj svingo estas respondeca por la verŝajne plej gravaj ludoteknikaj evoluoj ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj generis multnombron da elstaraj ĵaztrombonistoj, en Germanujo ĉefe Albert Mangelsdorff, en Usono muzikistoj kiel Kid Ory, Jack Teagarden, Trummy Young, Tommy Dorsey, Glenn Miller, Ted Heath, Kai Winding, J. J. Johnson, Bill Watrous, Urbie Green, Frank Rosolino, Carl Fontana, Wycliffe Gordon kaj Don Lusher.

Strukturo kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Strukturo de glittuba trombono
Trombone-2.svg
  1. agordotubo
  2. ekvilibrilo
  3. buŝaĵo
  4. riglilo
  5. sonkaliko
  6. butono
  7. akvoklapo (mallonga)
  8. glittubo
  9. transversa ponteto (ekstera glittubo)
  10. transversa ponteto (interna glittubo)
  11. transmeto-ŝraŭbingo
Kaldronobuŝaĵo de trombono

Trombono konsistas el S-forme kurbigita cilindra tubo, en kies unu finaĵon oni enmetas buŝaĵon kaj kies alia finaĵo malfermiĝas al sonfunelo.

Ĉiujn konstruformojn de trombono oni ludas per kaldronobuŝaĵo.

Danke al sia mezuro la tonoj de trombono sonas pli malmildaj ol je instrumentoj el la familio de la arkokornoj, kiu havas pli molan sonon. La mezuro efikas ankaŭ sur la sonenergion. Je trombono la sono estas pli faskigita ol ekzemple je tenorkorno.

La sono ekestas kiel je ĉiuj latunaj blovinstrumentoj per vibrado de la lipoj de la ludanto ĉe la buŝaĵo, kio kaŭzas starantajn ondojn en la aerkolono de la instrumento.

La dinamika amplekso situas je proksimume 37 dB. La sonniveloj kreskas je ĉiuj dinamikaj gradoj kun kreskanta tonalto. En distanco de 16 metroj la valoroj atingas je pp 40 dB en la malalto kaj 70 dB en la alto. La valoroj je ff situas je 85 dB kaj 100 dB. Ĉe la orelo de trombonludanto la instrumento atingas pintovalorojn de pli ol 115 dB.

Konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Sub trombono oni ĝenerale komprenas glittrombonon (aŭ glittubo-trombonon), kiu funkcias same kiel la renesancaj trombonoj malgraŭ teknikaj plibonigoj. La valvotrombono (vidu malsupre) estas aparta, pli moderna formo.

Glittuba trombono[redakti | redakti fonton]

La glittubo aŭ tirilo servas por tonaltoŝanĝo, ĉar eltirado plilongigas la aerkolonon. Ĝi konsistas el du tuboj de la interna glittubo, ligitaj per ponto, kaj U-forma ekstera glittubo, kutime kun akvoklapo. La internaj tuboj havas je la fino iomete pli grandan diametron kaj tuŝas tie preskaŭ la eksteran glittubon. La glittubo devas esti regule „ŝmirata“: pro trombonglitaĵo ŝmirita sur la glittubo aliĝanta akvo formas etajn perlojn, simile al globetoj de globlagro, sur kiu glitas la du teleskoptuboj malmultfrote. Rekta materialkontakto (latuno/arĝentano/kromo) aŭ eĉ la seka irado sur la graso sekvigus treege altan glufrotadon, kio ne plu garantius glatan funkciadon de la glittubo. Pro tio trombonisto malsekigas la glittubon ankaŭ dum la muzikado regule per ekestinta kondensakvo el la glittubo aŭ per malgranda pumpila akvobotelo. Kiel glitaĵo trombonistoj uzas graso-akvo-kombinaĵon aŭ silikon-oleo-miksaĵon el variaj eroj.

Skema ilustrado de la glittubo-funkciado

Trombono havas kutime sep glitpoziciojn, kiuj pokaze diferencas je duontono. La glittubon oni povas movi senŝtupe, tiel ke trombono kiel ununura latuna blovinstrumento povas gliti de unu tonalto al la alia (vera glitsono). Oni muzikas per trombono, generante suprotonojn, kiujn oni atingas per preterblovado, dum kiam oni preskaŭ neniam uzas la bazotonojn. La glittubo glitas de la 1-a pozicio (la tirilo estas plejeble tirata) ĝis la 7-a pozicio (la tirilo estas plejeble maltirata). Por ke oni povas ludi la kompletan kromatan gamon, oni uzas sur la 1-a kaj 2-a suprotonoj la poziciojn 1 – 7; ekde la 3-a suprotono reduktiĝas la nombro de uzendaj pozicioj. Pro tio precipe ĵaztrombonisto preferas uzi dum siaj improvizadoj la pli altajn suprotonojn, evitante tiamaniere tro vastaj tirilomovojn. Ĉi-suba tabelo montras la interligitecon de la suprotonoj kun la tirilaj pozicioj.


1-a pozicio 2-a pozicio 3-a pozicio 4-a pozicio 5-a pozicio 6-a pozicio 7-a pozicio
12-a suprotono g2 g♭2
11-a suprotono f2 e2
10-a suprotono e2 e♭2
9-a suprotono d2 d♭2
8-a suprotono c2 b1
7-a suprotono b♭1 a1 a♭1
6-a suprotono ne uzata g1 (inter 1-a/2-a) g♭1 (inter 2-a/3-a)
5-a suprotono f1 e1 e♭1
4-a suprotono d1 d♭1 c1 b
3-a suprotono b♭ a a♭ g g♭
2-a suprotono f e e♭ d d♭ c B
1-a suprotono B♭ A A♭ G G♭ F E

La 6-a suprotono estas iomete pli malalta ol malgranda septo. Pro tio la tono sur la 1-a pozicio estas preskaŭ ne uzata; nur je liptrilo sur f1 oni uzas ĝin. Se oni ludante la 6-an suprotonon metas la glittubon inter la kutiman 1-an kaj 2-an pozicion, eksonas g1, inter la 2-a kaj 3-a eksonas g♭1.

Kiel je ĉiuj kutimaj latunaj blovinstrumentoj oni povas ĝustigi la agordon de la trombono per agordotubo. Ĝi troviĝas kutime en la malantaŭa arko antaŭ la sonfunelo. Ĉi tiu aranĝo estas malaltpreza kaj realigebla per malmulta elspezo. Ĝi estas tamen por la eksonado kaj la entonigo ne tute senproblema, ĉar parto de la instrumento, kiu jam plilarĝiĝas, jen denove estas interrompata per cilindraj pasejoj. Malmulte kutima alternativo konsistas en tio, enigi la agordilon en la glittubon.

Valvotrombono[redakti | redakti fonton]

valvobastrombono proks. 1850/60

Valvotrombono havas anstataŭ glittubo por la tonaltoŝanĝo tri ĝis kvar valvojn kiel multaj aliaj latunaj blovinstrumentoj. Ĝia tonamplekso estas sama kun tiu de analoga glittubotrombono, tamen ĝi distingiĝas iomete laŭ eksonado kaj sono, ĉar ĝi similas laŭ konstru- kaj ludmaniero pli al granda trumpeto. Kun tiu ĝi havas komuna neeviteble la ludrapidecon en ĉiuj registroj kaj la ĝeneralan valvoteknikon (ekz. kromatajn kaj diatonajn trilojn sur preskaŭ ĉiuj tonoj). Ekzistas mallonga kaj longa konstruformoj.

Kelkaj trombonistoj opinias, ke ĉi tiu instrumento havas probleman intonacion, precipe ĉar ĝi kutime ne kompensas kaj nur plivaloraj instrumentoj havas intonaciarkon aŭ aliaj intonacihelpilojn. Malplimulto tamen preferas ĝin al la pli kutima glittubotrombono.

En la historio ekzistis valvotrombonoj en ĉiuj registroj ekde aldo ĝis kontrabaso, sed la tenorvalvotrombono ĉiam estis plej vaste vastiĝinta.

La kulminon de ĝia populareco la valvotrombono atingis en la 19-a jarcento, kiam la valvotekniko plejmulte progresis. Kiam je la fino de la jarcento glittubotrombonoj de pli bona kvalito estis serie kaj favorpreze produktata per industria precizeco, ĉi tiu konstruformo reakiris sian merkatoregan pozicion. Kelkregione tamen ĝis nun la valvotrombono superas, ekz. en Aŭstrujo, Italujo, Bohemujo, Moravio, Slovakujo, Hispanujo, Portugalujo, Sudameriko kaj Barato.

Kontrabastrombono volvita

En blovmuziko en Aŭstrujo kaj en la alplanda popolmuziko la valvotrombono estas notita transpone en B♭ same kiel la tenorkorno, kio faciligas je bezono ŝanĝon de instrumento, ekz. ankaŭ al trumpeto.

Certaj versioj de bas- kaj kontrabas-trombonoj havas la nomon Cimbasso kaj estas uzataj esence je muziko de Giuseppe Verdi kaj Giacomo Puccini.

Kelkaj pasaĵoj estas pli facile ludeblaj sur valvotrombono, aliaj sur glittuba trombono. Sur valvotrombono rapidaj teknikaj pasaĵoj kutime estas pli flue ludeblaj. Multaj (glittubo-)trombonistoj tamen kritikas ilian pli palan, malpli brilan sonon. En simfonia kunteksto nuntempe la valvotrombono ne plu estas uzata, kvankam precipe Verdi klare preferis ĝiajn teknikajn eblecojn. Ekzemple la uverturo por la opero La Forto de la Destino sur glittuba trombono estas realigebla nur de virtuozoj. Ankaŭ tutmonde elstaraj trombonistoj kiel la membroj de German Brass ekprenis antaŭ ĉi tiu fono je certaj surdiskigoj valvotrombonon, kiu pro tio ekz. ankaŭ apartenas al la instrumentoj bildigitaj sur la ingo de ilia sondisko Bach 300.

Ankaŭ ĵaztrombonistoj pli malofte uzas valvotrombonon. Al la plej famaj valvotrombonistoj apartenas Bob Brookmeyer, Raul de Souza, Juan Tizol de la orkestro de Duke Ellington same kiel Bob Enevoldsen. Ĉar la fingradoj de la valvotrombono egalas tiujn de la B♭-trumpeto, kelkaj ĵaztrumpetistoj ludas ilin kiel duan instrumenton.

Ekzota konstruformo havas kaj glittubon kaj valvomaŝinon. Tiajn instrumentojn oni produktis unuafoje en la frua 20-a jarcento kaj estas nun konataj danke al la influo de ĵazmuzikisto Maynard Ferguson.

Germana kaj usona konstrumanieroj[redakti | redakti fonton]

En Germanujo oni konstruis dum la historio trombonojn kun la plej diversaj diametroj de tubo kaj sonpeco. La germana koncerttrombono distingiĝas laŭ konstruo plurfoje klare de la nun kutima usona konstrumaniero. Oni ludas ĝin plejofte kun pli malgranda buŝaĵo, sed ĝi havas tre longan buŝtubon de minimume 30 ĝis 60 centimetroj.

La tuta instrumento konsistas kutime el orlatuno, foje ankaŭ el alpakao, kio efikas sur la sonon. La metalo estas malmola, sed fleksiĝema. Ĝia vandoj estas entute malpli dikaj ol je la usona konstrumaniero kaj precipe malpliiĝas kontinue direkten al sonpeco. Fidele al la filozofio de Eduard Kruspe je tio validas la principo de delikateco: Ju pli malpeza kaj maldikvanda, des pli altvalora la instrumento.

La sonpeco estas unupeca kun rekta lutstreko kaj havas kronon el alpakao, ofte kun gravuraĵo, kiu tamen ne estas surlutita supraĵa. Ĉi tiu sonegokrono kaŭzas la tiel nomatan "senfinan fortissimo": La laŭteco estas kontinue kreskigebla, sen ke la tono „krevas“, je kio la absolute atingebla laŭteco restas malantaŭ tiu de la usona konstrumaniero.

La glittubo principe estas „konusa“: la supra tubo havas pli malgrandan diametron ol la malsupra. Oni ne indikas je tio konkretajn diametrojn, sed klasifikas la instrumentojn laŭ kvin „germanaj larĝecoj“" (1 = mallarĝa, solotrombono ĝis 5 = plej larga bastrombono). La ponto de la ekstera glittubo ne estas firmlutita.

La diametroj kutimaj en Germanujo validis en la 19-a jarcento kiel relative grandaj, restis tamen ekde 150 jaroj pli malpli sur la sama stato, tiel ke la germana koncerttrombono nuntempe entute estas iomete pli mallarĝa ol ĝia usona kontraŭparto. La sonpecaj diametroj tamen estas kun 254 milimetroj en mondvasta komparo ankoraŭ la plej grandaj (hiperbola konstrumeniero).

Pli pezaj kaj pli malpezaj konstruversioj alternas „ritme“. La valvo troviĝas klare pli malantaŭe en la korpo kaj estas manipulata laŭtradicie per ledorimeno; malpli radikalaj konstruaĵoj tamen preferas intertempe la kutiman metalan levilon.

Kiel je la germana koncerttrumpeto nur turnovalvoj estas en uzo, eĉ je la valvotrombonoj de germana konstrumaniero.

Pluaj oftaj distingiloj de la germana koncerttrombono estas la longa akvoklapo (kun manipulilo ĉe la transversa ponto de la ekstera glittubo) samkiel serpentumaj ornamaĵoj je la arkoj de glittubo kaj sonpeco. Entute instrumentoj de germana konstrumaniero enhavas grandan kvoton de manlaboro, do estas kompreneblaj kiel artmetiaj produktoj, individue fasonitaj por la mendinto.

En ĝenerale la germana koncerttrombono distingiĝas pro tio ege laŭsone, laŭ la suprotonospektro same kiel laŭ la disradia karaktero kaj laŭ la eksonado, ankaŭ laŭ dinamika kampo, je kio ludanto devas adaptiĝi ĉe la formado de la sono.

Trombonoj laŭ registroj[redakti | redakti fonton]

La ĝis nun plej disvastiĝintaj registroj estas tenor- kaj bastrombono. Kompareble kun aliaj instrumentoj (ekz. la bekfluto) el la renesanco en la historio oni konstruis trombonojn de ĉiuj registroj ekde soprano ĝis kontrabaso.

Tenortrombono[redakti | redakti fonton]

Glittrombono kun turnvalvo

La ege plej kutima konstruformo estas tiu de tenortrombono, nuntempe kutime kun agordotono B♭ kaj kun tubodiametro de proks. 12,2 ĝis 13,89 mm. Ĉi tiu instrumento estas ludebla ekde la granda E supren plenkromate.

Tenorklefo

La tenortrombono estas notata transpone (sonanta, en C) kaj plejofte en basklefo, sur simfonia kampo ankaŭ en tenorklefo, malpli ofte en aldoklefo. Escepto estas notoj por anglaj latunbandoj, kie la trombono estas notita en violonklefo kaj transpone en B, por plifaciligi al la muzikantoj la ŝanĝon inter malsamaj instrumentoj.

Same kiel la atingado de la malofte postulataj naturtonoj ekde kontra-B♭ ĝis kontra-E la tonamplekso altecen dependas de la povo de la ludanto. Kutime komencantoj post nelonge atingas d' kaj post kelka tempo f'; de progresintaj oni atendas b♭'. Sur la profesia kampo tonamplekso ĝis dustreka f estas necesa.

La germana instrumentkonstruisto Christian Friedrich Sattler ekipis en la 19-a jarcento unuafoje tenortrombonon per kroma kvartvalvo. Ĉi tiu ankoraŭ nuntempe disvastigita konstrumaniero (kvartotrombono) oni foje ankaŭ nomas tenorbastrombono, ĉar la instrumento je ŝaltita valvo estas agordata en F kiel antaŭ la novigo fare de Sattler la kutima konstruformo de la bastrombono.

Trombonoj kun kvartvalvo estas ludeblaj ne nur ekde la granda C ludeblaj plenkromatike: Almenaŭ same grava ludoteknika avantaĝo konsistas je tio, ke per valvo ebliĝas alternativaj glitpozicioj, grava plifaliciligo aparte en la malsupra registro. Tiel oni ne devas eltiri la glittubon por la malgranda c ĝis la sesa pozicio, sed ĉi tiu tono estas atingebla per valvo jam sur la unua pozicio; la granda B situas kun valvo inter la dua kaj tria pozicio anstataŭ je la fino de la glittubo (sepa pozicio).

Ĉar je ŝaltado de la kvartvalvo pro la plilongigita aerkolono pligrandiĝas la distancoj inter la unuopaj glitpozicioj kompare kun la ludado sen kvartvalvo, la sepa glitpozicio ne plu estas atingebla. Pro tio kontra-B estas atingebla nur per eltirado de la valvo-agordotubo, kio fermas la breĉon al la naturtonoj. Kelkaj versioj havas aparte por tio duan valvo-agordotubon. Je instrumentoj kun pli vasta tubodiametro ("mezuro") la valvo- kaj naturtonoj kutime eksonas pli bone kaj bele.

Por atingi, ke la sono kaj la eksonado de kvartotrombono je aktivigita valvo kiel eble malplej ŝanĝiĝas, kelkaj konstruistoj komencis en la 1980-aj jaroj fleksi la valvocirklon laŭ kiel eble plej malmultaj, grandaj radiusoj, tiel ke ĝi elstaras malantaŭen super la arkon de la sonfunelo. Ĉi-fone ankaŭ ekestis la Thayer- aŭ aksa valvo kaj la per tio instigitaj novaj valvokonstruaĵoj. Nuntempe disvastigita kompromissolvo kun malmultaj larĝaj radiusoj, kiuj tamen ne elstaras super la malantaŭa arko, kelkaj produktantoj nomas duon-malferma. Kelkaj trombonistoj preferas tamen kiel antaŭe valvocirklon malvaste enigita en la korpon.

Tenortrombono kun aksa aŭ Thayer-valvo

Denove aliaj elektas kiel antaŭe senvalvajn trombonojn, ekz. ĉar la malsupra registro por ilia muzikstilo esta malpli grava kaj ĉar ĉi tiuj instrumentoj, aparte kun malvasta mezuro, pli bone eksonas. Aparte ĵaz-soloistoj prefere uzas malvaste mezuritajn tenortrombonojn kun malgranda sonfunelo kaj sen valvo.

Bastrombono[redakti | redakti fonton]

Bastrombono fakte estas nur iom pli granda tenorbastrombono. Same kiel tiu ĉi ĝi estas agordita je B♭, do havas la saman tubolongecon kaj distingiĝas de ĝi nur per sia pli vasta tubodiametro (proks. 14,30 ĝis 14,89 mm), pli granda sonfunelo kaj plejofte iomete pli granda buŝaĵo. Per tio ĝi pli bone eksonas en la malalta registro, sonas pli volumena kaj povas esti ludata pli laŭte. La alta registro anstataŭe sonas pli pala kaj postulas pli altan streĉadon.

Basklefo

La bastrombona voĉo kutime estas notita netranspona en basklefo. La tenorklefo estas escepto, la aldoklefo aperas ankaŭ, kvankam maloftege.

Moderna bastrombono havas almenaŭ unu valvon, kutime samkiel je tenortrombono agordita je kvarto. Plejofte ekzistas krome dua valvo, per kiu oni povas malaltigi la bazan agordon favore al plena kromata ludebleco ekde la plej malalta bazotono. La plej kutimaj bazaj agordoj en la vavokombinaĵo estas E♭ kaj D, sed estis ankaŭ provoj per ĉiuj agordoj inter G kaj E.

La dua valvo estas aŭ enigita en la tubomaŝo de la kvartvalvo kaj povas esti uzata nur kune kun ĉi tiu (translokita konstrumaniero, dependa aranĝo) aŭ ĝi troviĝas antaŭ aŭ malantaŭ la kvartvalvo kaj povas esti uzata ankaŭ unuope (vicigita konstrumaniero, sendependa aranĝo). La dependan konstrumanieron unuafoje propagandis la usonaj bastrombonistoj Kauko Kahila (BSO) kaj Edward Kleinhammer (ĈSO) sendepende unu de la alia en la 1950-aj jaroj. Iliaj samlandanoj Burt Herrick kaj Larry Minnick deduktis kelkajn jarojn poste el ĉi tiu koncepto la sendependan konstrumanieron. La du konstruformoj havas siajn apartaĵojn; la evoluon de la instrumento oni ankoraŭ oni ne povas rigardi kiel finfarita.

La tonamplekso de bastrombono etendiĝas en la malalto laŭ agordo de la dua valvo - teorie - ĝis subkontra-B♭ kaj en la alto ĝis c2 kaj pli alta. Fakte nur talentaj kaj lertaj ludantoj kapablas uzi pli malaltajn tonojn ol kontra-E dum normala prezentado. La literaturo transpaŝas preskaŭ ne la kampon inter kontra-B♭ kaj b1. Famaj esceptoj estas la Simfonio en d minora de César Franck same kiel la konĉerto por orkestro de Béla Bartók. Ĉi tiuj komponistoj deiris de „vera“ bastrombono en F, kiu estis kutima apud instrumentoj en G, E, E♭, D kaj C1 ekde la renesanco ĝis la enkonduko de la tenorbastrombono.

Aldotrombono[redakti | redakti fonton]

La aldotrombono nuntempe estas klare pli malofta ol tenor- kaj bastrombono. Ĝi estas agordita plejofte en E♭, malofte en F kaj estas notita netranspona en aldoklefo.

Kelkaj tromboninstruistoj uzas aldotrombonon kiel instrumento por infanaĝaj komencantoj.

Laŭkonstrue aldotrombono distingiĝas de tenortrombono per pli mallonga tubo kaj pli malgranda sonfunelo kun diametro inter 165 kaj 177 milimetroj. Ĝia tubodiametro tamen nur malofte estas pli malgranda ol tiu de malvasta tenortrombono. Kelkaj instrumentoj havas kvarto- aŭ duto-valvon.

Aldotrombono sonas pli brila ol la pli grandaj instrumentoj. Ĝia tonamplekso etendiĝas (sen bazaj kaj valvaj tonoj) proks. ekde granda A ĝis b, sed pli altaj tonoj ol f nur malofte estas postulataj.

Pro la pli mallonga glittubo ĝiaj tonpozicioj diferencas klare de tiuj sur tenor- kaj bastrombonoj, kio malfaciligas la ŝanĝon inter ĉi tiuj instrumentoj krom la notacio nekutima por tenortrombonistoj. De profesiaj "alte ludantaj" trombonistoj nuntempe tamen atendas, ke ili regas la aldotrombonon.

Ekde la 16-a ĝis la 18-a jarcento aldotrombono tenis la supravoĉon de trivoĉa trombona tonmetaĵo. Komence de la 19-a jarcento ĝia disvastiteco tamen klare reduktiĝis pro la evoluigo de la valvotrumpeto. Kiam formiĝis la trombonsekcio en la klasika-romantisma simfoniorkestro, la supravoĉon okupis kutime tenortrombono, kies tonamplekso tiutempe supren plilarĝiĝinta plejofte sufiĉis por tio. Tenortrombonistoj ja foje reekprenis ĝis en la 20-a jarcento la aldotrombonon, tamen nur en plej lasta pasinteco la populareco de la instrumento rimarkeble kreskas.

La aldotrombono estas unuavice uzata en ĥormuziko same kiel sur la opera kaj simfonia kampoj, tamen ekzistas ankaŭ modesta soloa repertuaro, aparte el la viena klasikismo. Nuntempaj komponistoj remalkovris la instrumenton nur en plej lasta tempo.

Kontrabastrombono[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj kontrabastrombonoj ("oktotrombono" je Praetorius, foje ankaŭ "duobla trombono" (trombone doppio)) estis konstruataj en la renesanco kaj estis agorditaj en kontra-B♭ (16-futa). Komence ili havis longegan glittubon kun svingilo, por atingi la plej eksterajn poziciojn. Poste ekestis konstruformoj kun duoble volvitaj mallongigitaj glittubojn.

En la malfrua 19-a jarcento okazis remalkovro de la kontrabastrombono, kiam Richard Wagner destinis por sia Der Ring des Nibelungen unuafoje operorkestro kun kvarvoĉa trombonsekcio. Sekvis ekzemple Richard Strauss per sia opero Elektra el 1908 kaj Arnold Schönberg 1913 per la Gurre-Lieder. Tamen malgraŭ kelkaj konstruaj novigoj la kontrabastrombono daŭre ne povis establiĝi en la moderna simfonia orkestro, kaj en la 20-a jarcento nur dise komponistoj enmetis ilin.

Je modernaj kontrabastrombonoj temas pri specialversioj agorditaj en F aŭ kontra-B♭ de sama voĉregistro (kaj analoge kun sama tubolongeco) kiel bas- kaj kontrabastubjoj. Ilia tubodiametro plejofte estas iomete pli larĝa ol tiu de moderna bastrombono kaj ili havas unu ĝis du valvojn.

Ekde la Dua Mondmilito en orkestro fakte nur la kontrabastrombono en F kun du valvoj estas en uzo. Komence pro spacaj kialoj la sonpeco estis ekipita per unu volvaĵo, sed ekde la 1970-aj jaroj venkis la longa, rekta konstruformo. Per la kombinado de la du valvoj la svingilo fariĝis superflua kaj oni povas sufiĉiĝi per du pozicioj de la glittubo. Kutimaj valvokombinaĵoj estas duto- kaj kvartovalvo, trito- kaj kvintovalvo aŭ pli malofte trito- kaj kvartovalvo.

Soprantrombono, tromboneto, diskantotrombono, glittuba trumpeto[redakti | redakti fonton]

La soprantrombono apartenas plej malfrue ekde la fino de la 17-a jarcento al la familio de la trombonoj. Ĝi estis uzata tamen ekde la komenco relative malofte, kvankam komponistoj kiel Heinrich Schütz, J. S. Bach, Ch. W. Gluck kaj W. A. Mozart enmetis ilin en la kutime kvarvoĉan por-trombonan tonmetaĵon.

Trombonoj de pli altaj voĉregistroj ol la aldotrombono nuntempe havas nur ekzotan staton kaj estas esence nur ŝerce uzataj , ekzemple de Matthias Höfs prezentadoj je German Brass. Tamen oni ne forgesu, ke en kelkaj malmultaj kantatoj de Johann Sebastian Bach la kvarvoĉa trombonsekcio origine subtenas la ĥoron (aparte je ĥoraloj). Ĉar la plej alta voĉo je tio kutime atingas la limojn de la eblecoj, estas plue konsilinde, uzi por ĉi tiu voĉo diskanttrombonon anstataŭ trumpeton.

La nomo glittuba trumpeto estas kutima en la ĉiutaga lingvo, ĉar ĝi havas la saman tonamplekson kaj buŝaĵomezuron kiel trumpeto. La baza tono de nunaj instrumentoj estas B♭ aŭ alta B♭ („tromboneto“). La notacio por soprantrombono ne estas decidita manke de ludotradicio. Laŭ la Instrumentenhandbuch in Tabellenform (Tabelforma Instrumento-Manlibro) de Windfried Pape oni notas soprantrombonon netranspone en sonanta C. Ĉar tamen ĉiukaze neniu tradicia trombonisto povas ludi la soprantrombonon pro la trumpetobuŝaĵo kaj pro la treege mallongaj distancoj inter la glittubaj pozicioj, kaj ĉar oni ne povas antaŭkondiĉigi, ke tiu ĉi scias legi la violonklefon, sed nur trumpetisto, estas rekomendinda transpona notacio ekde B♭ al C, kia ja estas laŭtradicie kutima por la B♭-trumpeto.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Knabo ludanta glittrombonon

Je la komenc-aĝo validas similaj principoj kiel je korno kaj la aliaj latunblovinstrumentoj. Aparte por infanoj, kiuj pro sia brakolongeco ankoraŭ ne povas atingi la eksterajn glittubajn poziciojn, kelkaj produktantoj surmerkatigas ekde nelonge la remalkovritan konstruformon de la B♭/C-trombono kun duta mallongigovalvo (kaj plejofte kun nur ses glitpozicioj), ekz. Günter Frost, Max & Heinrich Thein GbR, Helmut Voigt kaj Yamaha ("kompakttrombono").

Pli kaj pli oni ankaŭ uzas aldotrombonon kiel unuan instrumenton por junaj komencantoj. Ĉar la instrumentoj en E♭ pro la pli alta registro estas klare pli malgranda ol kutimaj tenortrombonoj, jam infanoj ekde la aĝo de proks. 6 jaroj kapablas lerni tian instrumenton. Ebla malfacilaĵo rezultas el tio, ke je la posta transiro al tenortrombono ili devas translerni la tonojn apartenajn al la unuopaj glitpozicioj. Parte pro ĉi tiu kaŭzo oni lernas transpone: ĉiu tono do sonas kvarton pli alta ol nomata; sur tenortrombono rezultas pro tio sen translernado la identeco de notonomo kaj sonanta tono.

Kromaj sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La biblia sieĝo kaj ruinigo de Jeriĥo per mult-decibelaj blovinstrumentoj (bildo de Julius Schnorr von Carolsfeld, 19-a jc.)

Komponistoj ekz. de filmmuziko volonte uzas, laŭ la biblia kromsignifo, ĉiam denove la trombonon, se temas pri mondpereo-scenaroj. Ekzemple Thirteen Days: Oni atentu la motivon sekve de la sceno, en kiu Dean Acheson dum konferenco kun prezidanto John F. Kennedy unuafoje aludas, ke la kuba krizo eble kondukus al la neniigo de la homaro.

Ankaŭ en la Malnova Testamento (Jos 6,6-20) ludas gravan rolon: La israelidoj uzis trombonojn dum la sieĝo de Jeriĥo, kies mult-decibela sono ruinigis la muron de la konkerota urbo.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]