Svingo (muzikstilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svingo estas stilo de la ĵazo, kiu radikis en la tempo de la 1920-aj ĝis 1930-aj en Usono. Tie elformiĝis el antaŭaj stiloj, ekz. diksilando- kaj ĉikago-ĵazo nova stilo, kiu finfine deduktis sian grandan popularecon el sia dancebleco kaj sia plensoneco. Dum la svingepoko distrado kaj arto plejmulte interproksimiĝis; la ĵazo faris kompomisojn por populariĝi kaj konservis siajn apartaĵojn.[1]


La disvastigo de svingo estas nesepareble ligita kun la ekesto de la ĵazbandego, ofte ankaŭ nomata ĵazorkestro, kio deduktigas sur la grandeco de la ensemblo. Se ĝi tiam muzikensembloj de grandeco inter trioj ĝis oktetoj estis kutimaj, nun la ĵazbandego prezentis veran novaĵon. Ĝia grandeco rezultigis ŝanĝojn en la maniero de muzikado, sed ankaŭ vastan paletron da novaj muzikaj eblecoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La svingo validas kiel la verŝajne plej populara stilo de jazo, kiu ekestis fine de la 1920-aj jaroj kaj kulminis inter 1935 kaj 1940. Ĝin evoluigis origine nigrusonanoj, tamen baldaŭ blankusonanoj kopiis ĝin, surmerkatigis gin kaj finfine superregis je ĝi. La svingepoko ligiĝis nesepareble kun la muzikensemblo tipa por ĝi, la ĵazbandego. La ĵazbandego devenas laŭ okupo de la klasika, sepkapa novorleano-ĵazbando, je kio oni la tri blovinstrumentojn de la bando (trombono, klarneto kaj trumpeto resp. korneto) nun okupis plurfoje. Pluajn influoj sur la ĵazbandego havis ankaŭ la aparte en la finiĝanta 19-a kaj komencanta 20-a jarcentoj en la sudaj ŝtatoj de Usono ŝatataj latunblovinstrumentaj bandoj. Kiel fondinto de la "pra-ĵazbandego" tamen validas la novjorka pianisto kaj aranĝisto Fletcher Henderson, kiu kiel unua elprovis la pluropan okupadon de la blovinstrumentoj, je kio lia "bandego" disponis pri unu trombono, du trumpetoj, unu aldsaksofono kaj unu tenorsaksofono, unu klarneto samkiel la ritmosekcio. La klasika okupo de ĵazbandego (vd. malsupren) venkis nur ekde prosk. 1930.

La ĵazbandego kiel muzikistaro havis sian trarompon fine de la 1920-aj jaroj. Por ĝia preskaŭ kometeca supreniĝo troveblas simpla klarigo el la kondiĉoj de la epoko: Post la Monda Ekonomia Krizo de oktobro 1929 multaj pli malgrandaj ensembloj estis devigata malfondiĝi. La nun senlaboraj muzikistoj do kuniĝis al "pli ekonomiema" bandego, por denove povi perlabori siajn vivtenojn. Tio estis la naskiĝhoro de la ĵazbandego.

For de la centroj de la muzika kaj sondiska industrio en tuta Usono la tiel nomataj teritoriaj bandoj estis respondecaj por la disvastigo kaj popularigo de svingo en tuta Usono. Plejofte ili havis mezgrandan urbon kiel bazon, ĉirkaŭ kiuj ili priludis la "teritorion" per koncertoj por nur unu vespero, je kio inter ĉi tiuj unuopaj prezentejoj povis esti distanco de pluraj cent kilometroj. Ĉi tiuj bandoj havis la eblecon ludi por regionaj kaj foje por transregionaj radiostacioj. Ĉi tiu aspekto de la evoluo de svingo preskaŭ ne estas dokumentita perdiske, ĉar ĉi tiuj bandoj ofte ne havis eblecoj por surdiskigi. Nur en Kansasurbo formiĝis pro bonaj laborkondiĉoj centro, en kiu la teritoriaj bandoj povis surdiskigi sian svingmuzikon kaj per tio atentigi pri si sur nacia kampo kaj tutmonde.

Bandego[redakti | redakti fonton]

Jimmy Dorsey en la filmo The Fabulous Dorseys (1947)

La ĵazbandego ampleksas laŭ klasika okupado en la svingepoko 17 muzikistojn same kiel la bandestron. Karakteriza estas la interna subdivido de la bandego en tri sekciojn resp. grupojn:

La pliampleksigo de la ensemblo per transversaj flutoj kaj klarnetoj tiam kiel nun estis tre populara. Orkestraj instrumentoj kiel kornoj, tubjoj kaj arĉinstrumentoj tamen ne povis venki je la kompletigo de la instrumenta spektro.

La grandeco de la nova formacio de ja ĝis 17 muzikistoj sekvigis neeviteble ŝanĝon en la maniero de muzikado. Kiel ĉefa diferenco al la muziko de diksilando-, novorleano- aŭ ankaŭ ĉikagoĵazo-bandoj establiĝis la notita aranĝaĵo laŭforme de partituro, ĉar alimaniere la kunludado de tiel granda aro da muzikistoj ne nepre pasas harmonie. El tio rezultis certa limigo de la individua libereco de la ĵazmuzikistoj, kiuj ĝis tiam estis alkutimiĝinta al la improvizado laŭ kelkaj baziĝaj harmonioj. Spacon por improvizado nun proponis nur diversaj solooj ene de programero. Krome la notita aranĝaĵo postulis de la muzikisto konojn pri la notoj. La nun traaranĝitaj pecoj nun permesis konsiderindan elkonstruon de la harmonia bazo, tiel ke pli komplikaj harmonioj kaj harmoniosinsekvoj estis realigeblaj. Pro la ĉi tie nomitaj kialoj evidentiĝas, kial ankaŭ ĝis nun malantaŭ ĉiu sukcesa ĵazbandego staras profilita aranĝisto.

Pro la subdivido en diversajn sekciojn por la instrumentgrupoj ekestis malsamaj taskoj: En la ludpraktiko la saksofonoj transprenas ofte la melodivoĉon, pro kio oni ofte nomas la lignoblovistan grupon ankaŭ nomas melodisekcio. Populara estas ankaŭ dispartigo de la melodio inter lignaj kaj latunaj blovinstrumentoj. Trombonoj formas la harmonian bazon. Klarnetoj kaj transversaj flutoj funkcias ofte kiel soloinstrumentoj. Tasko de la trumpetoj estas la enigado de t.n. vokoj, ritmaj, mallongaj enĵetaĵoj en la pokazan harmonion, kiuj kune kun taŭga frapinstrumentisto konsistigas parton de la bandegaj ritmomodeloj. La piano havas en bandego pli melodiajn taskojn ol kiel estis en novorlean-ĵaza bando, kie ĝi unuarange formis harmonian sontapiŝon por la solooj de la aliaj instrumentoj.
Entute la karaktero de svingo distingiĝas per pli granda harmonio je la intonacio, kontraste al la muziko de diksilanda resp. novorleana ĵazo, en kiu ĉefe la ritmo staris en la malfono kaj preziza intonacio ne havas tiom da graveco.

Kion la unuopa muzikisto de novorleana bando ludis unuope kaj improvize, nun estis transigita per aranĝaĵo al pluraj muzikistoj kiel tonmetaĵo, t. e., la ĉefa melodio ricevis aldonate plurajn subigitajn voĉojn. Tio ne sekvis la regulojn de eŭropa harmoniscienco, sed laŭis la principojn de afrika polifonio - tion oni ankaŭ nomas paralelmetaĵo. El tio sekvas la alstrebata idealo, ke la sekcio formita el kvar aŭ kvin muzikistoj, sonu kiel ununura instrumento, do sone egala kaj precize intonaciita.

Muzikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Svingo (ritmo)

La plej grava ludmaniero tamen, kiu donis ankaŭ sian nomon al la stilo svingo meze de la 1930-aj jaroj, estas ritma-dinamika movoformo de ĵazo nome svingo, kiu ekestas per la kontrasto de sentata pulso (la bazaj batoj en ĉiu taktspeco) kaj malgrandegaj ritmaj deflankiĝoj de la instrumentj ekludadoj. En traira interpulsa ludado de kompletaj melodipasaĵoj la aperaĵo svingo ricevas apartan superregon. Tion klarigu jena ekzemplo: La klasika, ankaŭ ofte de la frapinstrumentisto markata ritma svingoskemo estas kvaronnoto sekvata de du (laŭformaj) okonaj notoj, je kio denove sekvas kvarono ktp. Se la bando ludus la du okonojn rektaj, do fakte duone longaj kiel la kvarono (kiel ja ankaŭ plejofte notite), tio ne estus svingo. Fakte oni ludas la unuan okonon iomete pli longa ol la duan, kio siaflanke ankaŭ dependas de la tempo, kaj generas tiel risortecan ritmosenton. Metrike ĉi tiuj sving-okonoj tiam estas proks. identaj kun okonotrioletoj, pro kio oni ankaŭ nomas la aperaĵon svingo ankaŭ "trioletosento". Tamen oni preskaŭ ne trovus svingo-sonregistraĵo, je kiu ili vere estas identaj kun trioletoj, ĉar la triumaj okonoj nepre povas ankaŭ forŝoviĝi direkten al punktigitaj okonoj kun sesdekonoj (depende de la peco).

La muzika realigo de ĉi tiu fakto same kiel la interpulsa akcentado, do la minimuma forŝovado de melodiakcentoj kompare kun la baza pulso, estas unualinie tasko de la frapinstrumentisto sur lia knartamburo. Samtempe li markas je la bandega svingo la pulson, do la bazan baton, per sia bastamburo. La supre priskribita ritmofiguro de kvaronnoto kun la sekvaj du okonoj estas plejofte ludata pli malpli kontinue per cimbalo kiel ostinato. Laŭ ritma vidpunkto la baso estas la plej grava instrumento de bando. Kiel tempotenanto ĝi havas la taskon fiksi la tempon kaj krei solidan, bazan ritmon, plejofte karakterizitan per kvaronnotoj sur la pulsoj, sur kies bazo la resto de la bando povas apogiĝi.

La svinga ludmaniero, antaŭe nur uzata por reliefigo de certaj melodiaj pasaĵoj, nun fariĝis stilkriterio.

Apartan famon akiris la All American Rhythm Section (tut-usona ritmo sekcio) de Count Basie, pianisto devena de la kansasurba svingo, kun Freddie Green ĉe gitaro, Walter Page ĉe baso kaj Jo Jones ĉe frapinstrumetaro. Disvastiĝis en svingo ankaŭ la procedo nomata "voko kaj respondo": Unu instrumento ludas kaj alia respondas je tio.

Efekto[redakti | redakti fonton]

Benny Goodman kaj bando.

Kiel unua blankula bando de ĉi tiu stilo la Casa Loma Orchestra komencis ekde la fino de la dudekaj jaroj kun la popularigo de svingo. Ĉi tiu stilo de ĵazo fariĝis ekde meze de la tridekaj jaroj amas-aperaĵo, ne laste pro la spektaklaj sukcesoj de la bando de klarnetisto Benny Goodman. Svingo aparte allogis la tiutempan junularon, tiel ke el svingo evoluis aro da dancmodoj. Decidan influon sur la triumfon de svingo havis la radio, komence en Usono, kie radiospektaklo - organizita kiel varbkampanjo de la National Biscuit Company - kun tri bandoj de diversaj stiloj, inter ili ankaŭ la orkestro de Goodman, ĉiusemajne estis dissendata tutlande fare de la radiostacioj de National Broadcasting Company inter decembro de 1934 kaj majo de 1935. Ankaŭ la radiostacioj en Eŭropo kontribuis al la triumfo de svingo. Nur post la Dua Mondmilito aparte ĝisatingis Germanujo kaj Aŭstrujo, kie la ĵazo dum la nazia epoko estis malpermesita en la radio kiel "degenerita muziko", kaj anoj de la Swingjugend (svingojunularo) devis atendi fortegajn punojn. Perantoj de ĉi tiu nova muzikstilo estis ĉefe la usonaj trupoj en Exuropo. Jen menciindas Glenn Miller, kiu en 1937 fondis sian unua ĵazbandegon kun tipa "Glenn-Miller-sono" (kvar saksofonoj kaj gvida klarneto) kaj baldaŭ ĝuis grandan popularecon. Ekestis furoraĵoj kiel In the Mood, aŭ ankaŭ Moonlight Serenade, American Patrol, Chattanooga Choo Choo, Tuxedo JunctionLittle Brown Jug. Glenn Miller aniĝis la aerarmeon kaj transprenis en 1942 la direktadon de la aerarmea bando. En 1944 Miller pereis dum provizflugo sur la Manika Markolo. Lia sukcesa orkestro tamen transvivis sub la gvidado de Tex Beneke.

Count Basie en la filmo pri la revuo Rhythm and Blues Revue

Al la plej sukcesaj svingorkestroj de ĉi tiu erao apartenis

Dumpase de la tempo svingo elformis duoblan karakteron. Bandoj kiel tiu de Larry Clinton, Guy LombardoTommy Tucker prezentis svingon kiel populara dancmuziko, aliaflanke tamen ankaŭ okazis nure koncertaj prezentadoj. Sian triumfon svingo tamen travivis kiel dancmuziko, kaj ĝi atingis neniam antaŭe ekzistantan popularecon. El tio dekuktiĝis ankaŭ la komerca adaptiĝo al la gusto de la amaspubliko. Do oni verkis ĉe Tin Pan Alley, novjorka muzikisto-strato, amase svingpecojn por la vasta publiko. Ĉi tiu "amasproduktado" kaj la kreska komercigo de svingmuziko aparte fare de blankulaj bandoj (ekz. Glenn Miller) forigis ĉi tiun stilon de ĵazo klare de ĝiaj afrikusonaj radikoj. Al tio kontraŭagis la muzikistoj de la sekvontaj stiloj de ĵazo, bibopo (ekde 1940) kaj malpasia ĵazo (ekde 1949/50). En spontanmuzikadoj kaj koncertoj ili liberigis - komence nelibervole subtenate de la bojkoto, kiun la muzikisto-sindikatoj proklamis kontraŭ la diskeldonejoj - la ĵazon de ĝia uzfunkcio kiel dancmuziko.

Nuntempe svingo ĝuas denove kreskan popularecon. La tradicion de la ĵazbandegoj daŭrigis en la 50-aj jaroj Stan Kenton, Maynard Ferguson kaj poste orkestroj kiel Mel Lewis/Thad Jones Big Band, Rhythm Combination and Brass de Peter Herbolzheimer aŭ la Kenny Clarke/Francy Boland Big Band. Kiel ankaŭ en la 70-aj jaroj novaj orkestroj fondiĝis kun junaj muzikistoj. La Pasadena Roof Orchestra, fondita en la 1970-aj jaroj, fariĝis pro sia alta muzika kvalito intertempe same mita kiel ĝiaj antaŭuloj el la 20-aj kaj 30-aj jaroj.

La bandetoj[redakti | redakti fonton]

Lionel Hampton en 1977 dum koncerto en Akeno

Gravaj sondiskaroj[redakti | redakti fonton]

La soloistoj de svingo

La bandegoj

La bandetoj.

  • The Basie Bunch: Too Marvelous for Words/Cool Too (Vanguard, 1954-1958)
  • Benny Carter/Oscar Peterson/Ray Brown u.a.: 3,4,5 - The Verve Small Group Sessions
  • The Duke's Men: Small Groups Vol. I & II (Columbia, 1935-1939)
  • John Kirby 1938-1939 (Classics)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj/fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zit. nach W. Friedwald, S. 7.
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Swing (Musikrichtung) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3444429 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)