Polifonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strofo de J.S. Bach "Fugo n-ro 17 en A-bemolo", BWV 862, de Das Wohltemperierte Clavier (1-a parto), fama ekzemplo de kontraŭpunkta polifonio.Pri tiu ĉi sono Play

Polifonio estas muzika teksado konsistanta el pluraj memstaraj melodiaj voĉoj, kontraste kun muziko el unu sola voĉo (monofonio) aŭ muziko el unu reganta melodia voĉo akompanata de akordoj (homofonio). Kvankam la aŭskultanto povas foje identi ĉefa kaj duaranga melodilinioj en polifonio, tio ne similas al la situacio en la monofonia teksturo, kie unu melodia linio estas klare difinita kiel ĉefa melodio, kaj estas akompanata de akordoj aŭ duarangaj melodiaj linioj. La potenco de polifonio fontas el la sendependeco de ĉiu voĉo, de ĝia ritma aŭ melodia nurunueco, tiel ke eĉ se estas elstara linio super la resto, estas iom da malklarigo pri la hierarkio inter la voĉoj, kaj tiel necesigas vigla aŭskultado de ĉiu voĉo memstare per la atenta aŭskultanto.

La termino estas kutime uzata lige kun muziko de la malfrua mezepoko kaj renesanco: barokajn formojn kiel la fugo, kiujn oni povus nomi polifoniaj, oni kutime priskribas anstataŭe kiel kontrapunktaj. Cetere, kontraste kun la terminologio de specoj en kontrapunkto, polifonio ĝenerale metis aŭ "tonalton-kontraŭ-tonalto"/"punkton-kontraŭ-punkto" aŭ "daŭrantajn tonaltojn" en unu parto kontraŭ melismoj de diversaj longecoj en alia (van der Werf, 1997). En ĉiaj okazoj la pensmaniero estis verŝajne tio, kion Margaret BENT (1999) nomas "diada kontrapunkto", en kiu ĉiu parto estas verkita ĝenerale kontraŭ unu alia parto, kaj ĉiuj partoj estas eventuale ŝanĝitaj poste. Tiu ĉi punkto-kontraŭ-punkta pensmaniero kontrastas kun "sinsekva komponado", en kiu voĉoj estis verkitaj en certa ordo kaj ĉiu nova voĉo kongruas al la ĝis tiam konstruita tuto, kion oni antaŭe atendis.

En nuntempa uzo kiu aplikiĝas nure al elektronikaj muzikaj instrumentoj, la vorto povas signifi samtempan sonigadon de pluraj tonoj; tial, polifonia sintezilo kapablas ludi samtempe plurajn tonojn. Se tia instrumento povas samtempe ludi, ekzemple, 16 tonojn, oni diras, ke ĝi havas 16-voĉan polifonion.

Du traktatoj, ambaŭ el ĉirkaŭ 900, estas kutime konsiderataj kiel la plej malnova restanta partmuziko. Kvankam ili estas noto-kontraŭ-notaj, voĉoj moviĝas precipe per paralelaj oktoj, kvintoj, kaj kvartoj, kaj ne estas destinitaj por ludado. La Winchester Tropers el ĉirkaŭ 1000 estas la plej malnova restanta ekzemplo de praktika kaj ne pedagogia polifonio, kvankam intervaloj, tonaltoj, kaj longecoj ofte ne estas indikitaj. (van der Werf, 1997)

La plej malnova restanta peco de sesparta muziko estas la angla ĉenkanto Sumer is icumen in (ĉ. 1240). (Albright, 2004)

Komenca polifonio (antaŭe primitiva polifonio) inkludas antifonion kaj vokon kun respondo, burdojn, kaj paralelajn intervalojn.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hendrik van der WERF (1997). "Early Western polyphony" ("Frua okcidenta polifonio"), Companion to Medieval & Renaissance Music. Oxford University Press. ISBN 0-19-816540-4.
  • Margaret BENT (1999). "The Grammar of Early Music: Preconditions for Analysis" ("La gramatiko de frua muziko: antaŭkondiĉoj por analizo"), Tonal Structures of Early Music ("Tonalaj strukturoj de frua muziko"). Novjorko: Garland Publishing. ISBN 0-8153-2388-3.
  • Daniel ALBRIGHT (2004). Modernism and Music: An Anthology of Sources ("Modernismo kaj muziko: antologio de fontoj"). University of Chicago Press. ISBN 0-226-01267-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle: