Voĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
  • Gramatika voĉo estas verba fleksio montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, meza, pasiva, refleksiva kaj malpasiva estas kvin malsamaj gramatikaj voĉoj.
  • Voĉdono estas esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto, balotado.
  • Voĉo estas esperantlingva gazeto.
  • Voĉo estas sono farata de aero elblovita el la homaj pulmoj kaj vibrigita de la laringo, uzata en parolo, kanto, krio (ankaŭ ĉe bestoj); soprano, mezosoprano, aldo, tenoro, baritono, baso estas la malsamaj registroj de kantistoj kaj kantistinoj.
    • Voĉkordo estas ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo,
    • Brustvoĉo estas malpli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto,
    • Kapvoĉo estas pli alta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la kapo,
    • Mezvoĉo estas la mezalta parto de voĉa son-amplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la laringo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri voĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Havi la ĉefan voĉon. 
  • Citaĵo
     Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu