Kansasurba ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ben Webster, jen en 1943, signife kontribuis al la kansasurba ĵazstilo.

Kansasurba ĵazo estas nomo de muzika stilo de ĵazo kiu ekestis en la usona urbo Kansasurbo (Misurio), kaj floris en la jardeko de 1930. Ĝi famiĝis unue per la orkestro de Bennie Moten, kaj ĝin reprezentis inter alie la muziko de la bandoj de Jay McShann kaj Count Basie.

Dum tiu mallonga tempospaco de 19261938, ĝin karakterizis ludmaniero de svingo, nomata stomp [piedbato, piedbatado]. Ĉi tiuj svingorkestroj ludis pli sekan sonon [1] kaj pli firme piedbatecan kaj danceblan stilon ol la bandoj de la usonaj ŝatoj ĉe la orienta marbordo. Plejparte la pecoj utiligis simplajn [1] ripetfrazojn kaj parkerajn aranĝojn. La svingo kaj la bibopo transprenis muzikajn ideojn de ĉi tiu stilo. Ĝi orientiĝis je bluso kaj estis ritmoplena. Orelfrapis la ripetaj akordsinsekvoj kaj la insistaj ripetfrazoj de la blovistoj.

Precipe Count Basie diskonigis la kansasurban ĵazon transregione en Usono kaj baldaŭ poste tutmonde. Sur la simpla blusfundamento de ĉi tiu stilo Julia Lee kaj aliaj muzikistoj frue povis kontribui al ritmenbluso.

Urbenmigrado kaj urba bluso[redakti | redakti fonton]

Proksimume komence de la 1920-aj jaroj kelkaj faktoj estis gravaj por la aparta elformado de ĵazo en Kansasurbo : La kampara loĝantaro pli kaj pli migradis urben, kio estis tipa ankaŭ por ĈikagoDetrojto; la kampara bluso, kiun ili kunportis, ŝanĝiĝis. Ĝi okupiĝis pri urbaj temoj kaj ligiĝis kun la muziko de la urboj, ekzemple ragtimo-paŝo. Ragtimo estis ankoraŭ populara en Kansasurbo (ekzemple Kater Street Rag[2], 1925), ankaŭ la frua ĵazo. Instrumentistoj kaj kantistoj okupiĝis pri siaj reciprokaj stilrimedoj je ja utilo de ambaŭ. La ragtimo-paŝo transprenis kantajn frazigojn. Ĉiu ĵazstilo estis aŭdebla en Kansasurbo. Tie okazis interŝanĝo inter primitiva, kruda kaj pura bluso kaj ragtimo-paŝpiano.

La bluskantisto ne nur memorigis la publikon nostalgie pri „la bonaj pasintaj (kamparaj) tempoj“, sed devis okupiĝi pri la moderna, aktuala esprimo de la homoj kaj iliaj sintenoj al la urbo. Unue la ragtimpianistoj komencis akompani bluskantistojn, kio larĝigis ilian stilon, ĉar ili devis adapti sin al ili kaj orientiĝi al kantado. Ofte la kantistoj tamen havis ritman koncepton, kiu ne konvenis kun tiu de siaj akompanantoj; ĉio ĉi tamen ne malhelpis al la du kune muziki kaj sonregistri.[3]

La ekestanta urbana bluso esprimis urbanan vivon, industriigon, dancmuzikon, festomuzikon kaj personan distradon. La muziko pluevoluis kaj defiis al komunaj aktivecoj kun socia funkcio. La origina sono de bluso ofte konserviĝis kaj eniris la novajn stilojn. En Kansasurbo la instrumenta bluso transformiĝis en orkestran stilon, kiu transprenis blusajn ripetfrazojn, breĉojn kaj aliajn inventaĵojn, kiujn evoluigis pianistoj kiel Mary Lou Williams, Benny Moten, Count Basie, Pete Johnson kaj Jay McShann el bugio, aliaj blusostiloj, ragtimo-paŝo kaj el la ekĝerma svingostilo, kaj kiu en la sekaj jaroj ekhavis egan influon.

Surloke en Kansasurbo estis muzikgrupoj, konsistantaj el inter 8 kaj 10 personoj kaj nomiĝantaj okopa bando, dekopa bando ktp.. Jam antaŭ la ekesto de ĵazo el la armebandoj eliĝis grandformataj nigrusonaj koncertbandoj, kiuj distris Kansasurbon per miksita programo: Klasika koncertmuziko, marŝoj, popularaĵoj, plantejokantoj kaj spiritkantoj. Unu el iliaj instruistoj, Major N. Clark Smith, edukis ĉi tiujn grupojn per soldata dresado pri fundamenta muzikteorio kaj prezentopraktiko, kaj alia instruisto, profesoro Charles T. Watts, fondis privatan muziklernejon, kie li instruis lernantojn.[4] Ekzistis asocio fondita en 1917 nome Musicians’ Protective Union, Local No. 627 (mallonge Musicians Local No. 627) kun ĝia longjara renoma estro, prezidanto William Shaw. Musicians Local devigis la membrojn al partopreno de la ĉiujaraj paradoj, realigis minimumajn salajrojn kaj iaspecan kolektivan laborkontrakton por membroj kaj transprenis tiel sindikatajn taskojn[5] dum tempo, kiam nigrusonanoj ofte estis ekskluzivitaj el sindikatoj.

Dum la Granda Depresio, kun la alkohol-malpermeso, kun la sopiro pri dolĉaĉa muziko je kostoj de bluso kaj politiko de Nova Interkonsento, la populareco de la nova ĵazmuziko metis novajn esperplenajn markojn en Kansasurbo kaj en partoj de sudokcidenta usono. Dum kiam tutlande fermiĝis la flustrotrinkejoj kaj tabuldrinkejoj, la bluso restis plue ŝatata en Kansasurbo kaj en la usona sudokcidento.

La ekonomio de Kansasurbo[redakti | redakti fonton]

1908 Main Street: ekde la unua etaĝo de la flava domo Tom Pendergast tenis la fadenojn enmane.
En la 18-a Strato mankis nur la lumŝildoj kaj la antikvaj aŭtoj, por formi kiel originala scenejo la kulison en la filmo de Altman Kansas City.

Kansasurbo en la federacia ŝtato Misurio estis komerca centro kaj riĉa urbo. Ekde 1911 ĝis 1938 la abstine vivanta, sed korupta negocisto kaj politikisto Tom Pendergast estis direktodona. Li kontrolis la alkoholkontrabandon kaj la noktklubejojn same kiel urbajn instituciojn kiel la polico. Sian propran cementfabrikon li uzis por ege subvenciita „socia“ programo de laborhavigo kaj multon gajnis per tiu. Ankaŭ li firme direktis sian propran partion (Demokratoj) en la kantono Jackson.[6] La registaro stirata de li estis sociala, kvankam pro balotaj kialoj, kaj finfine forglitis en krimecon.[7]

Ĉiutage centoj da komercistoj de terkultivaj produktoj serĉis post la komerco en Kansasurbo amuzon, kiu estis ofertata ankaŭ en la nigrula kvartalo je stratangulo 18-a kaj Vine. En la kvartalo ĉirkaŭ la 18-a kaj Vine-Stratoj kaj en la 12-an strato troviĝis la plej multaj klubejoj kaj teatrejoj. Tiu formis por la kultura vivo kompletan vivkapablan unuon, simile al Basin Street en Nov-Orleano aŭ la 52-a Strato en bibopa Novjorko. Kansasurbo tiutempe havis duonan milionon da loĝantoj, el tiuj 10 ĝis 15 % nigruloj. En 1939 Pendergast estis malliberigita pro imposta defraŭdado. Ĉi tiu monsumo laŭ Arrigo Polillo ne egalis al la fakte impostenda sumo, kiu povus esti pli alta, ĉar jam liaj laŭleĝaj negocoj alportis miliardenspezojn.[7][8] Pendergast ankaŭ ekrilatis kun la loka mafio, Johnny Lazia[7]. Eĉ pri balotfraŭdo oni kulpigis lin.

Ĵazmuzikistoj en Kansasurbo de Tom Pendergast komence ne devis malsatmorti kaj havis bonajn gajneblecojn. Ekzemple Moten en 1922 povis teni krom sia dukapa ritmogrupo du blovistojn. Moten sidis ĉepiane kaj formis kun frapinstrumentisto la ritmogrupon. La blovistosekcio konsistis el trombono, korneto kaj saksofono resp. klarneto.[5] Restadis tie multaj muzikistoj post finitaj koncertvojaĝoj kaj serĉis novan laboron. La nombro de muzikistoj aniĝintaj en Local 627 kreskis inter 1927 kaj 1930 ekde 87 sur 347 membroj.[9] Ekde 1933 la Granda Depresio eĉ en Kansasurbo fariĝis problemo por la muzikistoj kaj aparte por la grandaj bandoj, kiuj post sensukcesaj koncertvojaĝoj ankaŭ en Kansasurbo ne plu povis gajni sufiĉe da mono. Ofte la muzikistoj forlasis siajn bandojn sen dungiteco, aŭ bando devis entute malfondiĝi, kiel ekz. la Blue Devils.[10]

Kiel la plej bonaj klubejoj validis Sunset kaj Subway Club, kiujn ambaŭ direktis nigrulo Piney Brown, kiu ŝatis bonajn ĵazmuzikistojn. Reno nomiĝis la plej grava klubejo; ĝi havis malgrandan galerion, de sur kiu oni bone povis aŭdi la bandon kaj senpage enspiri la mariĥuanon de la senĝene fumantaj muzikistoj.[8][11] Reno Club estis subdividita kaj separis la dancaeron, la drinkejon kaj la restoracion, kiu ekzistis por blankulaj kaj nigrulaj vizitantoj. El Reno Club oni disradiis radioelsendojn, okazis spontankoncertoj. La bandoj de Moten, McShann kaj Dee Stuart aŭ Basie tie estis dungitaj. La klubejo estis fermita fine de 1938 pro impostfraŭdo.[12]

La bandoj el Kansasurbo en resta Usono komence estis nekonataj, ĉar la sondisko-industrio malofte sendis moveblajn registrotrupojn suden kaj al Kansasurbo.[8] Nur la Bennie Moten Orchestra estis konata transregione. Je la fruaj sonregistraĵoj de Moten oni povas aŭdi la fortan blustradicion (ekzemple Crawdad Blues, Tulsa Blues) de Kansasurbo. Kvankam li sukcesis per sia stilo en Novjorko, li ne plu elkonstruis ĝin, sed ŝanĝis ĝin direkten al stila svingvariaĵo de la bando de Fletcher Henderson.[5]

La bandoj kaj la stilo[redakti | redakti fonton]

La bandoj el Kansasurbo havis pli malmildan stilon ol tiuj en Novjorko kaj malmulte ekstravagancan publikon. Count Basie enigis en la orkestron de Moten blusaĵojn en la aranĝon laŭ la modelo de la Blue Devils („Iam Blue Devil ĉiam Blue Devil.“)[13] La postuloj de la spektakloj kaj de la muzikindustrio estis en Kansasurbo ne tiom egaj kiel en Novjorko, kie oni serĉis ekzotajn emociojn je ĝangalaj bruoj. La publiko en Kansasurbo volis amuziĝi, danci kaj drinki per ieto.[8] La muzikistoj povis ludi kiel plaĉis al ili, kvankam ekzistis stiltendenco de la muziko de bandoj, kiuj estis konataj ankaŭ ekstere de l' urbo kiel la orkestro de Moten, kaj la stilo ne restis provinca. La postulo al la muziko estis esprimi ion, ĉagrenon, ĝojon aŭ malĝojon; se tio ne sukcesis, la muziko devis esti ŝanĝata aŭ malakceptata.[3]

Pri la transiro de la parkeraj aranĝoj al notita aranĝoj en la tempospaco de 1926–1929 ekzistas raportendaj okazintaĵoj. Mary Lou Williams partoprenis per siaj aranĝaĵoj esence en sukceso de la bando de Andy Kirk. La bando de Jesse Stone venkis en 1926 dum konkurso Moten-on kaj Lee-on, post kio Lee enprenis lin baldaŭ en sian bandon kiel aranĝisto. Post la malvenkita konkurso de Lee (kun la aranĝoj de Stone) kontraŭ Moten 1929, Moten igis Basie kaj Eddie Durham aranĝi por sia bando.

En la orkestro de Bennie Moten la ripetfrazoj estis ĵetataj alterne inter la latunblovistoj kaj lignoblovistoj[1] bato-post-bate kaj kun precizeco intensigita al kulmino, kiu plej unue estis subordigenda al la postuloj de pelanta ritmo. Por tio gitaro envenis la orkestron, kaj la baso komencis paŝi. La saksofonistoj preferis sekan sonon kaj havis pli malrapidan vibradon ol tiuj ĉe la orienta marbordo.[1]

La ripetfrazoj estis ritme kaj melodie klarkonturaj du- aŭ kvartaktaj motivoj (tonsinsekvoj), kiuj, surŝovata sur la harmoniojn de la kantaĵo sur malsamaj ŝtupoj, estis daŭre ripetataj de blovisto- kaj ritmogrupo trans tutaj tranĉaĵoj – ofte kiel respondludo aŭ kontraŭparto al la soloo. (la kantaĵo egalas trairon tra la kantoformo de la ludata peco.)

La blusvokistoj[redakti | redakti fonton]

La bluskantado de la urbo nomiĝis blusvokado, la kantistoj estis blusvokantoj (an.: Blues Shouter). Laŭ la tradicio ĝi estas simila al la prediko-kantoj, kun masiva sono, kaj estas pli gaja ol la melankolia, meditema kaj premita kampara bluso.[8]

Big Joe Turner, la „blusĉefo“, stariĝis surstrate apud blinda blusgitaristo kaj ekkantis. Li persvadis pianiston Pete Johnson, ke li ludu kun li duope, kaj estis tre sukcesa kun la blusvokado. Turner poste lanĉis ritmenblusajn furoraĵojn, inter alie: „Chains of Love“, „Chill is on“, „Corrine, Corrina“ kaj „Shake, Rattle and Roll“, kiun mallonge poste parodis Bill Haley kaj Elvis Presley.[14]

Ankaŭ la bugio-tradicio kontrastas kun tiu de Ĉikago. Ragtimo en Kansasurbo estis populara, ekzemple per Blind Boone (*1864, †1927), koncertpianisto, kiu ludis kaj instruis simplan ragtimon, kaj per komponisto James Scott, kiu direktis bandojn en Eblon kaj Lincoln Theater. Tiamaniere ekformiĝis aparta rekta[15] sinkopigo en Kansasurbo.[5]. Johnson ludis paŝan pianon, blusvoko-pianon kaj kamparajn stilojn ekde „skiffle“ ĝis pulsanta bugio. Basie admiris lin kaj ekprenis lian modelon. Dum siaj komencojaroj Basie ludis pli agreseme kaj defiis multajn artistojn al konkursoj. Ĉi tiu konfrontado de aliaj muzikistoj estis por lia laboro en Kansasurbo bona antaŭkondiĉo.[3] Sian ŝpareman stilon li evoluigis poste. La ritma disciplino de bugio kaj paŝa piano firmigis la koncepton de Basies por la ĵazritmo, kiam li enprenis la bluson en la orkestrajn aranĝaĵojn. La tuta evoluo transira trans Basie liberigis la bluson de la impreso, ke ĝi estas malsupera al aliaj stiloj. La esprimo de bluso tiutempe ege plilarĝiĝis per la ekzemplo de multaj muzikistoj, multaj blusstiloj povis esti reekprenataj, pliampleksigataj kaj prilaborataj.

Pete Johnson ludis en bugio paŝantan bason en dektoj kun interaj kvintoj (aŭ sen ili) kaj havis ritme tute aliajn basfigurojn por la bugio, ol kiaj ili estas kutimaj kaj el Ĉikago konataj. Sur bugio-kompilaĵoj kune kun la ĉikaganoj Albert Ammons kaj Meade Lux Lewis oni povas aŭdi tion. Parte enkonduko de li sonas kiel pura klasika muziko, kiu senpene trovas la transiron al la bluskantado de Turner, sen intertempe forgliti en bugio-frazaĵadon.[16]

Mary Lou Williams estis viva ekzemplo por ĉi tiu kunigo de la stiloj. Ŝi regis bugion, bluson, svingon, bibopon kaj aliajn stilojn. Ŝian sperton ŝi elmontris en mallonga historio de ĵazo eĉ unu fojon antaŭ la usona prezidanto Jimmy Carter.[3] Ŝi influis kelkajn bibopmuzikistojn kaj aranĝis por Duke Ellington, kiu ŝin ŝatis.

Teritoriaj bandoj[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo kaj centroj de la kansasurba ĵazo. La sudokcidentaj ŝtatoj de Usono

Kansasurbo estis centro, kiun vizitis la regionaj „teritoriaj bandoj“ el la sudokcidentaj ŝatoj de usono. Ĉi tiuj bandoj loĝis en malgrandaj urboj kaj vojaĝis por ununoktaj dungitecoj ĉirkaŭ ĉi tiuj centroj, je kio ili ofte devis trapasi plurajn centojn da kilometroj inter la prezentadoj. La bandestroj ĵaluze defendis siajn teritoriojn. Se bandestro volis prezenti en la influosfero de alia muzikisto, li devis peti lian permeson.[5] Ĉi tiuj bandoj ofte havis por pagataj prezentadoj en la „provinco“ iaspecan monopolon; ili akcelis la evoluon de la kansasurba stilo per akra konkurado. En la malfruaj dudekaj jaroj pli kaj pli teritoriaj bandoj iris al Kansasurbo; La influosferoj de la bandoj parte supermetiĝis, la selekto da muzikistoj kaj la elŝanĝo de muzikistoj pliiĝis.[5] La konkurado pri la populareco je kaj influo sur la publiko kondukis al publikaj bando-konkursoj, al la t.n. „battles“ (bataloj)[17].

Rivero Misurio en Sankta Jozefo, 70 kilometrojn norde de Kansasurbo

Dimanĉon, la 18-an de aprilo 1929 ekzemple la bando de George E. Lee venkis tiun de Bennie Moten dum batalo en St Joseph, Misurio, ĉar ĝi akiris la favoron de 4000 spektantoj pro siaj pli bonaj aranĝajoj de Jesse Stone.[5] Tio kondukis al tio, ke Moten enprenis Bill-on Basie kaj Eddie-on Durham en la bandon, por plibonigi la aranĝaĵojn kaj la organizadon de la bando. Kun Moten la bando jam havis bonan pianiston, pro kio Basie, por eniĝi en la bandon kiel aranĝisto, prezentis al Durham ion je la piano, kion tiu poste aranĝu.[13]

Teritoriaj bandoj estis ekzemple la bando de Alphonse Trent en Teksaso kaj tiu de Troy Floyd ĉirkaŭ San Antonio, kiu faris nur malmultajn sonregistraĵojn, kiuj tamen ne kontentige respegulis la bandon de Floyd [8]. La Blue Devils vojaĝis en la ĉirkaŭaĵo de Oklahomo: Walter Page havis en sia bando muzikistojn kiel Jimmy Rushing, Count Basie, Buster Smith kaj Hot Lips Page. Pluaj bandoj estis George Ewing Lee and His Novelty Singing Orchestra en Kansasurbo, kiu ludis ekde 1927 unu jaron en Oklahomaurbo kaj poste en la sudokcidento[5], Harlan Leonard and his Rockets ankaŭ en Kansasurbo[18], Lloyd Hunter en Omaha kaj Don Albert en San Antonio. Andy Kirk and the Twelve Clouds of Joy vendis de Oklahomaurbo (al Dallas), la George Morrison Orchestra el Denvero, Jesse Stone and His Blues Serenaders el Atchison (Kansaso).[5][8][19]

Union Local 627 okazigis ĉiujaran muzikistobalon kaj en 1929 benefickoncerton kun ses teritoriaj bandoj, por enspezi monon (50 Cendo da enirpago) por la nova sindikatodomo. Ses bandoj ludis en la tute troplena Paseo Hall antaŭ proks. 2200 homoj ekde fruvespere ĝis frumatene.[17] La publiko inspiris la bandojn al ĉiam novaj kulminoj. Krom la pli konataj bandoj de George E. Lee, Bennie Moten, Andy Kirk kaj Walter Page ludis Paul Bank’s Rhythm Aces kaj George Wilkerson and his Musical Magnets.[5]

Spontankoncertoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj estis la spontankoncertoj inter 1933 kaj 1936, per kiuj la muzikistoj povis evolui, sen esti konsumataj de la produktistoj. La plej bonaj muzikistoj de la urbo, ĉiuj nigruloj, sentis sin devigitaj partopreni kaj investis siajn renomon kaj ambicion por mezuri sin kun aliaj muzikistoj kaj novuloj kaj por improvizi.[8]

Kansasurbo estis la fina celloko de multaj vodevilo-koncertvojaĝoj, kiujn organizis la nure usona ligo de blankulaj teatrejo-posedantoj por nure nigrula publiko, kaj je kiuj ankaŭ partoprenis ĵazbandoj.[3] Unu el la plej famaj spontankoncertoj estis tiu de 1934, kiam Coleman Hawkins, kiu estis kun la travojaĝanta bando de Fletcher Henderson en la urbo, alpaŝis kontraŭ Lester Young, Ben Webster kaj Herschel Evans kaj malvenkis. Li tiel intense ludis, ke li maltrafis la forvojaĝon de la bando de Fletcher Henderson kaj dum la rapidega veturado por sekvi ĝin rubigis sian novan Cadillac-aŭton. Count Basie forrifuzis la dramecon de ĉi tiu spontankoncerto; estis almenaŭ io speciala, ke Hawkins prenis sian saksofonon kaj kunludis, kion li alikaze neniam faris.[20]

Ĵus la ritmogrupo de la spontankoncertoj surmontris, seninterompe ludinte, laciĝon. Ekz. Mary Lou Williams estis vekita por la supre menciita spontankoncerto je la kvara horo nokte, por denove kunmuziki. Sammy Price raportis, ke li, hejmenirinte je la 22-a horo por alivesti sin, revenis je la 1-a horo al la spontankoncerto kaj konstatis, ke ili ludis la saman pecon kiel tri horojn antaŭe kaj estis daŭre ludinta ĝin.[6]

Prezentejoj[redakti | redakti fonton]

Por dancbandoj kaj blusvokistoj ekzistis diversaj eblecoj prezenti.

En la 18-a kaj en la Vine-distrikto estis kelkaj grandaj dancohaloj kaj grandaj marŝoj okazantaj ĉiun jaron je la Tago de la Laboro. Labor Temple proponis je danceventoj lokon por 2000 personoj. En tia medio okazis la „bataloj“[17] inter la bandoj. Lincoln Theatre kun programo por nigruloj estis membro ĉe TOBA, ligo de blankulaj teatroposedantoj, kaj prezentis vodevilon kaj bluson. Eblon Theatre malfermis en 1923 kaj proponis lokon por 1000 homoj, en 1928 la orkestron anstataŭis orgeno, sur kiu ludis Basie. En 1933 ĝi estis alikonstruita en pompaĉan noktoklubejon nome Cherry Blossom Club. Pla-Mor Ballroom, malfermita en 1928, estis unu el la unuaj eventejoj, kiu prezentigis nigrulan bandon, la Chauncy Downs and his Rinkey Dinks (1927–1929), en „blankula“ eventejo.[5]

Ĉi tiuj grandaj eventejoj estis precipe gravaj por la bandegoj kiel enspezofontoj.

Paseo Hall malfermiĝis en 1924. Bennie Moten organizis ĝin per programo por nigruloj. Paseo Hall havis gigantan dancoplankon kaj spacon por proksimume 2000 homoj. Fletcher Henderson kaj Duke Ellington finis tie siajn koncertvojaĝojn per lundovesperaj prezentadoj (kaj la bandoj el Kansasurbo transprenis iliajn aranĝoteknikojn kiel modelo). Ankaŭ oni tie festis karnavalon. En 1941 ĝi estis vendita al eklezio kaj alikonstruita en prelegejon.

Ekde 1931 ĝis 1933 filmo kaj radio pligraviĝis, ĉar dum la Granda Depresio sondiskaj registraĵoj estis relative favorpreze akireblaj. Ekzemple Lester Young kaj John Hammond aŭskultis Count-on Basie en la radio, kaj Lester Young rekte kontaktis lin [13]. Tamen multaj sendostacioj havis tre limigitan riceveblecon; la muzikistoj provis plejeble ludi je tiu radiostacioj, kiuj dissendis tutlande.

Krome TOBA ĉiam altiris muzikistojn, blusvokistojn, komediistojn, dancistojn kaj apartajn prezentadojn en la urbon.

La bluso, komence ludata ĉe stratanguloj kaj frontaj enirejoj, kiel unua trovis sian vojon en la varieteajn teatrojn, restoraciojn kaj noktoklubejojn [5]. Mono ja estis sufiĉe disponebla en la klubejoj pro la vendado de alkoholo dum la alkohol-malpermeso (1919–1933), impostreduktado de la Granda Depresio (1929), la hazardludo kaj vetoj [7]. Ĉi tiuj klubejoj estis gravaj kiel enspezofontoj por pli malgrandaj bandoj. Count Basie kaj Jimmy Rushing tie volonte prezentis post la laboro en la pli grandaj bandoj. Dum kiam Rushing „oficiale“ kantis baladojn, tie li kantis bluson.

Fino kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

La Usona Ĵaz-Muzeo en la historia 18-a distrikto Vine.

La florepoko de ĵazo en Kansasurbo finiĝis en 1940. Unuflanke ekde 1938 precipe John Hammond kontraktis kun multaj muzikistoj, kiuj forlasis Kansasurbon, kiel la Count Basie Orchestra. Aliaflanke finiĝis la erao de Pendergast, en 1938 la nova guberniestro finis diboĉon kaj koruptadon. La policaj traŝerĉadoj senlaborigis la muzikistojn, kaj ĉesis la bonaj gajneblecoj.[5] En 1938 ondo de muzikistoj iris al Novjorko, iom pli malfrue per dua ondo Charlie Christian kaj Charlie Parker, kiuj ne plu influis la svingon, sed la bibopon.

La blustradicio eniĝis post tiu tempo en la ritmenbluson. La ĵaztradicio el Kansasurbo nerimarkite estis enigita en la tutan ĵazon. Je Count Basie kaj Jay McShann ekzemple oni aŭdas de pli malfruaj sonregistraĵoj post 1940 la kansasurban stilon de la pli frua tempo, kiu estis parte rekta kaj ne prilaborita. Je Mary Lou Williams kaj Charlie Parker oni ne plu aŭdas ĝin, sed ambaŭ multe okupiĝis pri la bluso.

La erao de Pendergast en Kansasurbo estis mita („Se vi volas konatiĝi kun la peko, forgesu Parizon, iru al Kansasurbo“ skribis ĵurnalisto) kaj estis priflimata de Robert Altman en 1996 per la filmo Kansas City. Laŭ propraj eldiroj li konis la etoson el sia junaĝo kaj provis rekapti ĝin helpege de nuntempaj ĵazmuzikistoj[21]. En lia filmo tri agadolinioj estas interplektitaj: muziko, Pendergast kaj la mafio, kaj historio pri krimulo kun personstudoj i.a. pri la medio de Charlie Parker. Multklariga estas la sceno pri falsaj balotantoj subaĉetitaj per brando kaj kelkaj dolaroj kaj alportataj el la ĉirkaŭaĵo per ŝarĝaŭtoj al la balotoj. Fasadoj, konstruitaj por la filmo je originallokoj, staris ĝis fine de la 1990-aj jaroj.

Bruce Ricker produktis en 1980 la dokumentofilmon The Last of the Blue Devils, kiu esprimigas multajn atestantojn el la tiama epoko.

En 1997 fondiĝis la Usona Ĵaz-Muzeo en Kansasurbo. Ekzistas ankoraŭ la asocio Kansas City’s Local 627, the African-American Musicians Union, jam fondita en 1917. Ĝi nun konatiĝis sub la nomo Mutual Musicians Foundation, troviĝas tamen kiel iam en la historia distrikto 18-a kaj Vine de Kansasurbo ĉe Highland Avenuo 1823.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ross Russell: Jazz Style in Kansas City and the Southwest. University of California Press, Berkeley 1971, ISBN 0520018532
  • Nathan W. Pearson, jr.: Goin' to Kansas City. University of Illinois Press, Urbana 1988, ISBN 0252064380
  • Frank Driggs, Chuck Haddix: Kansas City Jazz. From Ragtime to Bebop – A History. Oxford University Press, Oxford 2005, ISBN 9780195307122
  • Count Basie: Good Morning Blues. The Autobiography of Count Basie as told by Albert Murray.
  • John White Kansas City, Prendergast and all that Jazz, in John White, Brian Holden Reid (Herausgeber) Americana. Essays in Memory of Marcus Cunliffe, University of Hull Press 1998 (gajnis en 1992 la premion Arthur Miller American Studies Prize)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Britannica Concise
  2. Der Kater Street Rag de la Bennie Moten Orchester kun la ragtimludado de Moten
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Billy Taylor, Jazz Piano, Kap. 7 Urban Blues, Wm. C. Brown Company Publishers
  4. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 35ss.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 Musicians Local No. 627 Retpaĝo
  6. 6,0 6,1 ĵazfilmo de Ken Burn, materialo pri Kansasurbo
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Thayer Watkins, The Political Machine of Tom Pendergast of Kansas City, Missouri Anglalingva retpaĝo
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 Arrigo Polillo, Jazz: Geschichte und Persönlichkeit der afro-amerikanischen Musik. Herbig, dt. 1978, it. 1975;
  9. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 63f.
  10. Decida por tio estis tamen la formigrado de muzikistoj en la bandon de Moten kaj alta monpuno, kiun Local 623 aljuĝis kontraŭ Walter Page. Komp. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 96, 120
  11. Robert Altman kiel atestanto: Kansas City (filmo)
  12. Driggs/Haddix, Kansas City Jazz, p. 134- 137, 160, 167f., 181-182
  13. 13,0 13,1 13,2 Rainer Nolden, Count Basie. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten, Collection Jazz, Oreos.
  14. Melodio de Big Joe Turner, Story to Tell, kompilaĵo de 1944 ĝis 1950, kun Pete Johnson, Past Perfect Silverline.
  15. juĝo de vikipediisto Roomsixhu
  16. Roll em Pete
  17. 17,0 17,1 17,2 Impreso de la fono de la „bandobataloj“
  18. en: Harlan Leonard
  19. Priskriboj de la sontrako de la filmo Kansas City,
  20. Count Basie, Good Morning Blues
  21. „Schwarze Gesichter“, Berliner Zeitung, 2-an de oktobro 1996, „Hollywood und der Jazz: Robert Altman versucht, die Musik ins rechte Licht zu rücken.“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.