Vibrado (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vibrado estas en muziko la periode revenanta, eta ŝanĝo de la frekvenco de eltenata tono. Male al ne vibranta tono oni sentas tonon kun adekvata vibrado kiel viva. Pro tio precipe klasika muziko vaste aplikas vibrado. Fischer (1993) difinas por agrabla vibrado periodofrekvencon de proks. 4,5 ĝisis 8 Hz.

En la homa voĉo la vibrado ekestas senintence, sen ke ĝi devas esti lernata aŭ instruata. Sur kordo- kaj kelkaj blovinstrumentoj oni generas ĝin per certaj ludoteknikoj. Oni supozas, ke la instrumenta vibrado estas imitado de kantista vibrado.

En muzika praktiko oni kombinas plejparte diversajn formojn de la perioda tonŝanĝado (vibradon, tremsonon, skuado, ŝvebado kaj ŝanĝon de sonkoloro). Dislimigo de la vibrado de ĉi tiuj parencaj aperaĵoj do estas malfacila kaj ne estas unuece uzata. Ofte oni uzas do la terminon vibrado, deflankiĝe de la strikta difino, por kombinado de ĉi tiuj aperaĵoj.

La aŭdekzemploj montras, ke vibrado, tremsono kaj ŝvebado estas tre simile perceptataj.

  • Ekzemplo por vera vibrado (modulado de la frekvenco), periodo-frekvenco 6 Hz
  • Ekzemplo por tremsono („vibrado“) per modulado de la amplitudo, periodo-frekvenco 6 Hz
  • Ekzemplo por tremsono („vibrado“) per ŝvebado inter du tonoj de 500 Hz 506 Hz

Kantvibrado[redakti | redakti fonton]

Kantvoĉo havas naturan vibradon. Ĝi konsistas el la perioda ŝanĝado de frekvenco, amplitudo kaj formantospektro. Vibrado mankas je ne edukataj voĉoj ja ofte, tamen ekestas dum la kantedukado aŭtomate, sen ke ĝi devas esti lernata aŭ instruata.

Kantisto povas plifortigi aŭ malplifortigo la vibradon kiel muzika formilo. Kompleta subpremado de vibrado tamen kondukas al voĉolaciĝo. Tro altajn frekvencvariadojn aŭ tro rapidajn aŭ tro malrapidajn periodofrekvencojn oni ofte sentas kiel malestetikaj. Fischer (1993) supozas, ke vibrado je periodofrekvenco inter 4,5 Hz kaj 8 Hz estas sentata kiel agrabla.

La ekesto de vibrado dum la kantado ankoraŭ ne plene estas klarigebla. Unuflanke ekzistas la imago, ke la fiziologia tremado de kontraŭe efikaj laringomuskoloj generas la vibradon (laringovibrado). Aliaflanke ankaŭ ekzistas la imago, ke la aerkolonon kunpremas perioda tremado de la diafragmo (diafragmo-vibrado).

Fischer (1993) supozas, ke laringovibrado kaj diafragmo-vibrado estas paralelaj funkcioj. La diafragmo-vibrado havas li malrapidan frekvencon (sub 4 Hz), la laringovibrado pli rapidan frekvencon (8 Hz). Per kombinado de la du sistemoj ekestas t.n. „kompleksa vibrado“, kiu svingas oscilas je frekvenco inter 4,5 kaj 8 Hz. La afekcio de la kantisto efikas plimalrapidigon aŭ plirapidigon de la vibrado per regado de la laringo- aŭ de la diafragmofunkcio.

Instrumentistoj klopodas ofte imiti kantistan vibradon.

Vibrado je muzikinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Je historiaj flutoj (bekfluto kaj transversa fluto) ekzistas diversaj metodoj:

  1. diafragmo-vibrado
  2. laringovibrado („mekado“)
  3. batado perfingre ĉe la randon de certa truo, kiujn oni ne rajtas kovri.

Oni uzas vibradon ŝpareme kaj celkonscie.

Je kordinstrumento vibrado ekestas per movado de la fingro sur kordo tien kaj reen. Tio generas periodiajn variadojn de la tonalto: La tono estas ne tute „rektlinia“ aŭ klara. La kontinua vibrado en simfoni- kaj arĉorkestro ekestis en la 1920-aj jaroj, je ĉagreniĝo de komponistoj kiel Stravinskij aŭ Schönberg, ĉi tiuj sin esprimis pri tio aparte negative. Ekde le 1990-aj jaroj aperas pli multaj dirigentoj, kiuj insistas pri rekonsciado.[1]

Je orgeno ekzistas t.n. ŝeboregistroj. Ĉikaze ĉiu tono havas du fajfilojn, kiuj distingiĝas nur ete laŭ tonalto; la vibradon do kaŭzas ŝvebado. Ekzemplo estas la principalŝvebado, je italaj orgenoj de la 16-a jarcento i.a. ankaŭ nomata Voce Umana („homvoĉo“). Evidente por italaj orgenkonstruistoj de la 16-a jarcento vibrado validis kiel karakteriza eco de la homa voĉo. Eĉ pli ofte je orgeno tamen troviĝas la t.n. tremsonigilo, kiu kaŭzas etajn premovariadojn je la vento (aero) kaj tiamaniere zorgas por tremado de la fajfilsono. Je multaj orgenoj la variadfrekvenco de la tremsonigilo estas reguligebla.

La ŝvebado-sistemo estis transigata en la 19-a jarcento sur harmoniko-instrumentojn, je kiuj por ludata tono eksonas po du trabataj lamenoj kun eta frekvencdiferenco.

Pli fortan vibradefekton oni povas generi je elektra gitaro per aparte muntita tremigilo aŭ per tirado de la kordo.

Orkestroinstrumentoj, kiuj kutime rezignas la uzadon de vibrado, estas:

Vibrado je elektronaj muzikinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Je efektaparatoj aŭ elektronaj muzikinstrumentoj oni uzas la terminojn vibrado kaj tremsono por malsamaj efektoj:

  • Vibrado signifas perioda variado de la tonalto (frekvencmodulado)
  • Tremsono signifas perioda variado de la laŭteco (amplitudomodulado)

La efiko de la efekto je tio dependas de la forto kaj frekvenco de la variadoj same kiel de la karaktero de la variado (kurboformo de la moduladosignalo):

  • Malrapidaj, sinusformaj variadoj kun malalta frekvenco sonas pli mildaj.
  • Rapidaj, rektangulformaj variadoj kun alta frekvenco sonas pli malmildaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Greta Moens-Haenen: Das Vibrato in der Musik des Barock. Ein Handbuch zur Aufführungspraxis für Vokalisten und Instrumentalisten. Akademische Druck- und Verlags-Anstalt, Graz 1988, ISBN 3-201-01398-6.
  • Peter-Michael Fischer: Die Stimme des Sängers. Analyse ihrer Funktion und Leistung – Geschichte und Methodik der Stimmbildung. Metzeler, Stuttgart u. a. 1993, ISBN 3-476-00882-7.
  • Mario Sicca: Das Vibrato als natürliche Bereicherung des Klanges. In: Nova giulianiad. 1, 2, 1984, ISSN 0254-9565, S. 86 ff.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die ZEIT: konversacio kun Roger Norrington pri la avantaĝo de la maljunaĝo, lia lukto kontraŭ la vibrado kaj la mio-manio de pupitro-herooj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vibrato » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3558273 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)