Hot Lips Page

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hot Lips Page, proks. junion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Oran Thaddeus Page, nomita Hot Lips, (* 27-an de januaro 1908 en Dallas, Teksaso; † 5-an de novembro 1954 en Novjorko) estis usona ĵaz-trumpetisto kaj kantisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Page ludis jam kiel dekdu-jarulo en la loka infan-latunbando de Budd Johnson. En 1923, en la aĝo de 15 jaroj, li fariĝis profesia muzikisto kaj laboris en cirko kaj en danchaloj. Li ankaŭ akompanis la bluskantistinojn Bessie Smith, Ma Rainey kaj Ida Cox. Li aŭdis la sondiskojn de Louis Armstrong, kiu entiuziasmigis ĉiujn junajn trumpetistojn. Por aŭdi sian idolon dum koncerto, Page veturis en 1926 al Ĉikago.

En 1927 li aliĝis al la unua renoma bando Blue Devils Orchestra, kiun direktis kontrabasisto Walter Page (neniu parenceco). Pro sia pasia stilo li rapide fariĝis allogaĵo de ĉi tiu teritoria bando. Novembron de 1929 en Kansasurbo ekestis la ununuraj sonregistraĵoj de la mita bando: Blue Devil Blues, kantita de Jimmy Rushing, kaj Squablin´ kun delikata soloo de Hot Lips Page sur ŝtopita trumpeto laŭ lia nun jam plenevoluinta stilo, kiun nomis ĵazesploristo T. B. Weeks predika stilo. Page deklamis, predikis.

Dumpase de la jaro 1930 gravaj muzikistoj forlasis la bandon Blue Devils kaj iris la Kansas City Orchestra de Bennie Moten. Page sekvis komence de 1931. Moten direktis la bandon ekde 1925 ĉefa en Kansasurbo kaj finkonstruis ĝin al bandego, kiu disponis pri du blovistosekcioj kaj elstaraj soloistoj. Dum la fama sonregistrado por diskeldonejo Victor decembron 1932 ĉeestis kvin latunblovistoj, inter ili Hot Lips Page, kaj tri lignoblovistoj, inter ili tenorsaksofonisto Ben Webster, same kiel kvar viroj en la ritmosekcio kun Count Basie ĉe la piano. Ekestis dek sonregistraĵoj, kiuj akcentas la kulminon de la kansasurba stilo kaj impresis en tuta Usono.

Kansasurbo estis ekde la 1920-aj jaroj ĝis 1940 eldorado de ĵazo, ĉar muzikistoj facile trovis laboron malgraŭ alkoholmalpermeso kaj Granda Depresio. Page restis ĉe Bennie Moten ĝis ties morto en 1935. Li ludis en ŝanĝiĝantaj malgrandaj ensembloj en variaj klubejoj, prefere en Sunset, kie Pete Johnson ludis pianon kaj kelnero Joe Turner kantis je tio bluson. Page tie ĉiam estis bonvena kun trumpeto kaj kantado. Krome li partoprenis ĉiun spontankoncerton aŭ mem iniciatis ilin. Count Basie establiĝis en la klubejo Reno kaj dungis kelkajn el la kolegoj el la bando de Moten, tri trumpetistojn, tri lignoblovistojn kaj tri por la ritmosekcio, inter ili ankaŭ basisto Walter Page. Lips Page estis liberprofesia moderatoro en Reno kaj ofte trumpetsoloisto.

La muziko de ĉi tiu unua bando de Basie Band estis daŭrigo de la stilo de Moten, ripetfraza kaj sen notitaj aranĝoj, kvankam ja la blovistosekcioj devis kunagi. Sed tio estis ekzercita, oni havis tion encerbe. Libere evolui povis la soloistoj, antaŭ ĉio Hot Lips Page, tenorsaksofonisto Lester Young kaj kompreneble Basie ĉe la piano. La fortikaj blovistosekcioj, la frivola ensemblosono kaj la pelanta ritmo distingis la bandon. Decidaj por la sukceso fariĝis la radio-elsendoj, kiuj estis disradiataj regule per forta sendilo laŭ plej bona teknika kvalito.

Sondisko-produktanto kaj talentserĉanto John Hammond aŭkultis la bandon de Basie en Ĉikago en la aŭtoradio, verkis entuziasman kritikon kaj kaŭzis per tio, ke la konkurenco agis pli rapide ol li. La administranto de Louis Armstrong, Joe Glaser, rapidis al Kansasurbo en Renon, aŭdis la sensacian trumpetiston kun distristo-kvalitoj kaj ekkonis en Lips Page la venontan stelulon. Li tuj proponis al li kontrakton por bandego fondenda de li en Novjorko, dum kiam Basie faris sonregistro-kontrakton kun diskeldonejo Decca kaj jam novembron 1936 vojaĝis kun siaj „Barons of Rhythm“ al Ĉikago.

Page restis ankoraŭ kelkajn semajnojn en klubejo Reno, ĝis kiam li kun sia edzino alvenis en Harlemo kristnaskon de 1936. Li ludis poste en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato de Novjorko kiel bandestro kaj soloisto, je kio li evoluigis tendencon al ritmenbluso laŭ stilo de Louis Jordan.

Page (antaŭe) kun Sidney Bechet,
proks. junion 1947. Foto Gottlieb

Fine de majo 1938 li ekhavis sian ununuran sukceson en la ranglisto de revuo Billboard, kiam lia instrumenta versio de la kanto de Duke Ellington „I Let a Song Go Out of My Heart“ atingis rangon 9.[1] En 1941 li ludis ankaŭ kun Artie Shaw, sed havis la malbonŝancon, ke ilia komuna furora sondisko „St. James Infirmary“ ĝuste tiam surmerkatiĝis, kiam Shaw malfondis sian bandon. Pluaj famaj kantoj, kiujn li sonregistris kun Shaw, estis „Blues in the Night“, „Take Your Shoes off, Baby“ kaj „Motherless Child“. Tiutempe li krome kunlaboris je sonregistradoj de Joe Turner, Pete Johnson, Eddie Condon, Mezz Mezzrow kaj Ben Webster.

Sondisko kun kantpeco de Hot Lips Page: „Gee Baby, Ain't I Good for You“

Li validis ankaŭ kiel bona kantisto debluso kaj ritmenbluso, i.a. aŭdebla en siaj pecoj „Old Yazoo“ (1941) kaj „Uncle Sam Blues“, verkita de li dum lia militservo, (1944). Will Friedwald skribis, ke Hot Lips Page „kiel kantisto laŭ la blustradicio kun la samaj kapabloj por la komedia kaj tragedia, (..) apud Jimmy Rushing kaj Joe Williams paŝas en la fonon; komentas tamen ankaŭ: „Ĵazmuzikistoj, kies specialaĵo estas bluso, nur tre malofte montras fidon en siajn kantajn povojn, por igi la aŭskultantojn preni por serioza la kantadon. Page neniam tre ruze aliris ĝin; lia voĉo estis same bona kiel tiu de ĉiu alia bluskantisto, kaj se li vivintus sufiĉe longa (...), li fariĝintus certe glorata blusmuzikisto.“[2] En 1944 krome ekestis „You Need Coachin´“ dum siaj sonregistradoj por diskeldonejo Commodore Records kun Earl Bostic, Clyde Hart kaj Don Byas. Li partoprenis la parizan Festival International 1949 de Jazz kaj ludis en 1953 kaj 1954 en Belgujo kaj Francujo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Pagin' Mr. Page: His Greatest Recordings 1932–1946 (ASV)
  • The Chronological Hot Lips Page 1938–1940 (Classics) kun Don Byas, Pete Johnson, Don Stovall
  • The Chronological Hot Lips Page 1940–1944 (Classics) kun Vic Dickenson, Benny Morton, Ben Webster, Ike Quebec, Lucky Thompson, Leonard Feather, Hank Jones
  • After Hours in Harlem (HighNote, 1940/41) kun Thelonious Monk, Herbie Fields, Tiny Grimes
  • Commodore Classics – Swing Street Showcase: Jonah Jones/Hot Lips Page (Commodore, 1944/45)
  • Dr. Jazz Volume 6 – 1951–1952 (Storyville) registraĵoj de radioelsendo kun Wild Bill Davison, Eddie Barefield, Peanuts Hucko, Pee Wee Russell, Eddie Safranski

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Je la sonregistrado de la kanto por eldonejo Bluebird Records kunlaboris i.a. saksofonisto Benny Waters.
  2. Cit. laŭ W. Friedwald, p. 244.