Ĵazklubejoj de la 52-a Strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La mitaj ĵazklubejoj de la 52-a Strato en Novjorko estis en la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj pilgrimejo de ĵazo, aparte de la bibopo[1], tiel ke ĝi tiam ankaŭ nomiĝis Svingo-Strato, La Neniam-Dormanta-StratoĴaz-Strato - foje sufiĉis ordoni al la taksiisto veturi al La Strato.

Graveco de la 52-a Strato[redakti | redakti fonton]

Anonco por la triopo Erroll Garner-J. C. Heard-Oscar Pettiford ĉe Three Deuces, proks. julion de 1948. Foto de William P. Gottlieb

La 52-a Strato situas en la teatrodistrikto de Manhatano sude de la Centra Parko. La plej multaj ĵazklubejo troviĝis tie inter la 5-a kaj 7-a Avenuoj (Okcidenta 52-a Strato), kiuj vertikale sekcas la straton, proksime de Broadway. Jam en la 1920-aj jaroj dum la epoko de la alkohol-malpermeso, kiam en la strato abundis flustrodrinkejoj, oni tie ludis ĵazon. Post la Tutmonda Ekonomio-Krizo tie malfermiĝis en la 1930-aj jaroj pli kaj pli ĵazklubejoj, kiuj poste aparte en la florepoko de bibopo ekde meze de la 1940-aj jaroj multiĝis. Multaj ĵazmuzikistoj, kiuj antaŭe ludis ĉe proksima Broadway aŭ en aliaj klubejoj (ankaŭ diskeldonejo CBS situis proksime samkiel Radio City Music Hall) kunvenis ĉi tie en la klubejoj por muziki tie ĝis frumatene. George Wein raportis, ke li kiel 14-jara ĵazentuziasmulo el Bostono dumnokte kun 15 dolaroj enpoŝe laŭiris la klubejojn de la 52-a Strato kaj por la prezo de unu dolaro por zingibrolimonado aŭskultis la muzikistojn, ofte kun malgranda publiko, kio tamen ne ĝenis la muzikistojn:
„Estis la plej grandioza sento, kiun oni povas havi, aparte je la tria matene. Duon-dorme kaj poste denove maldorme. Oni estis sola escepte eble tri aŭ kvar parojn kaj havis la impreson, ke la muzikistoj ludas por onin.“
La muzikistoj vagadis de unu klubejo al alia kaj sentis sin kvazaŭ anojn de fratrio, en kiu ili povis aŭskulti kaj ludi en unu strato la tutan historion de ĵazo (laŭ Shelly Manne).

Tutlande la 52-a Strato famiĝis ankaŭ pro radio-elsendoj el la klubejoj. Nun ne plu restas de tio. La plej multaj ĵazklubejoj malaperis ĝis fine de la 1960-aj jaroj (la lasta en 1968), kaj en la strato nun troviĝas bankoj kaj vendejoj. La malprosperado tamen komencis fine de la 1940-aj jaroj, kiam pli kaj pli ekscitnudiĝejoj malfermiĝis tie.[2]

En la 1950-aj jaroj nur malmultaj ĵazklubejoj povis teniĝi en Manhatano, precipe Birdland, Royal Roost, situanta sude de la 52-a Strato ĉe Broadway (fondita en 1945, fama pro la prezentadoj de Miles Davis en 1948 kun la muzikistoj de Birth of the Cool), Embers (161-a, Orienta 54-a Strato, en kiu ĉefe ludis pianistoj kiel Marian McPartland kaj kiu estis renkontejo de multaj brodvejaj steluloj) kaj la Basin Street (Broadway stratangulo kun 51-a Strato, post la translokiĝo nomita Basin Street East). La ĵazklubejoj koncentriĝis ekde la 1960-aj jaroj en Greenwich Village (Village Vanguard, Five Spot, The Village Gate, Jazz Gallery).

Priskribo de la klubejoj[redakti | redakti fonton]

Wilbur De Paris antaŭ Onyx, julion de 1947. Foto: Gottlieb

Al la ĵazklubejoj de la 52-a Strato apartenis:

  • The Onyx, 35-a okcidente 52-a Strato (1927-1934), 72-a okcidente (1934-1937), 62-a okcidente (1937- 1939), 57-a okcidente 52-a Strato (1942 - 1949). Fondita en 1927 kiel flustrodrinkejo de Joe Helbock, en 1949 fermita (forŝovite de ekscitnudiĝejo). Fama pro la bando de Stuff Smith, muzikis tanen ankaŭ Billie Holiday (en 1936, ankaŭ en 1943/4), Art Tatum. En la 1940-aj jaroj oni tie ludis krom svingo kaj diksilando ankaŭ bibopon (i.a. Dizzy Gillespie).
En la enirejo de Downbeat staras la muzikistoj Phil Moore (tute maldekstre) kaj Art Tatum (tute dekstre)
Foto: William P. Gottlieb
  • Downbeat, 66-a okcidente, 52-a Strato (ĝis 1948), fondita en 1944 de Morris Levy (antaŭe tie troviĝis la Jaĥto-Klubejo). Tie ĉi regule ludis Dizzy Gillespie kaj Coleman Hawkins. Plue i.a. Billie Holiday, Sarah Vaughan, Art Tatum, Lester Young. En 1948 el la klubejo fariĝis ekscitonudiĝejo. En 1952 malfermiĝis samnoma klubejo en la okcidenta 54-a Strato. Ĝi ekzistis ĝis 1954 kaj prezentis i.a. Mary Lou Williams. Fine de la 1960-aj jaroj ekzistis samnoma rokmuziko-klubejo en Lexington Avenue /42-a Strato, kie tamen ekde 1970 nur estis ludata rokmuziko. En 1993 malfermiĝis kvaran fojon ĉi-noma ĵazklubejo.
  • Three Deuces, 72-a okcidente 52-a Strato. Ĝi ekzistis de 1937 ĝis 1950, kiam ĝi fariĝis ekscitnudiĝejo. Konata pro la tie ludantaj bibop-muzikistoj kiel Charlie Parker, sed ankaŭ muzikistoj kiel Art Tatum, George Shearing, Ben Webster, Erroll Garner, Slim Gaillard kaj Slam Stewart kaj Ella Fitzgerald tie prezentis. Ĝin estris i.a. Sammy Kay kaj Irving Alexander. Ĝi troviĝis ekzakte vidalvide de Jimmy Ryan’s.
  • Harlem Uproar House, fondita en 1937. Dum la 1930-aj jaroj tie prezentis i.a. la bandoj de Lucky Millinder, Coleman Hawkins, Mezz Mezzrow.
  • Yacht Club
  • Jimmy Ryan’s, 1940 fondita de Jimmy Ryan kaj ofte vizitata de bibopanoj, sed ankaŭ de muzikistoj de novorleana ĵazo. Bone vizitataj estis la spontankoncertoj dimanĉojn posttagmeze, je kiuj la ludemaj muzikistoj viĉiĝis (muzikistoj kiel Coleman Hawkins, Bobby Hackett, James P. Johnson, Hot Lips PageRoy Eldridge). Post la morto de Ryan 1963 ĝi nur plue nomiĝis Ryan’s. Aliloke remalfermita, tie regule ludis en la 1970-aj jaroj Roy Eldridge kaj diksilandmuzikisto Max Kaminsky, ĝis kiam la klubejo ankaŭ tie devis cedi al hotelo meze de la 1980-aj jaroj.
  • The Famous Door, 35-a okcidente 52-a Strato (1935/6), poste 66-a okcidente (1937-1943), 201-a okcidente (novembron de 1943 – komence de 1944), 56-a okcidente (1947-1950). Fondita en 1935, komune financita i.a. de Glenn Miller, pianisto Lennie Hayton (kiu ĝin estris, la posta edzo de Lena Horne) kaj Jimmy Dorsey kiel renkontejo por muzikistoj post iliaj klubejo-prezentadoj kaj nomita laŭ aŭtogrampordo muntita proksime de la vendotablo. Dum la 1930-aj jaroj tie ludis bandegoj (kiel tiu de Louis Prima dum la malfermado) kaj diksiland-muzikistoj, sed ankaŭ ekz. Red Norvo, Bunny Berigan, Teddy Wilson, Billie Holiday kaj Bessie Smith. Majon de 1936 la klubejo fermiĝis kaj estis nov-malfermita decembron de 1937. Post tio aparte bandegoj (Count Basie 1938, Benny Carter, Woody Herman, Andy Kirk, Charlie Barnet 1939) ludis tie, sed ankaŭ ekz. Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie (post sia transloĝiĝo en 1943), Ella Fitzgerald, Lester Young, Art Tatum, Red Allen, Jack Teagarden, Ben Webster. En 1950 ĝi fariĝis ekscitnudiĝejo, ekzistis tamen ankaŭ en la 1960-aj jaroj ĉi-noma ĵazklubejo en la 52-a Strato. Poste ankaŭ en aliaj urboj de Usono ekzistis klubejoj de la nomo Famous Door, ekz. en Nov-Orleano (tie ludis The Dukes of Dixieland). Harry Lim nomis sian novjorkan diskeldonejon komence de la 1970-aj jaroj laŭ la klubejo.
  • La Birdland troviĝas ĉe Broadway preskaŭ ĉe la stratangulo kun la 52-a Strato.
  • Spotlite Club, 56-a okcidente 52-a Strato. Ĝi ekzistis ekde decembro de 1944 ĝis 1947, estrate de Clark Monroe, kiu antaŭe estris Clark Monroe's Uptown House en Harlemo. Tie ludis i.a. Coleman Hawkins, Ben Webster, Billie Holiday, Dizzy Gillespie, Charlie Parker, Bud Powell, Hot Lips Page.
  • Hickory House, 144-a okcidente 52-a Strato, en 1933 fondita de John Popkin, fermita en1968. Tie regule ludis i.a. dum la 1950-aj jaroj Marian McPartland kaj en la 1960-aj jaroj Mary Lou Williams, sed ankaŭ Duke Ellington, Bobby Hackett, Jack Teagarden, Benny Goodman, Jutta Hipp kaj multaj aliaj. Bifsteko-restoracio (proks. 380 sidlokoj, 60 ĉe la vendotablo) kun cirkloronda vendotablo, en kies centro ludis la ĵazmuzikistoj.
  • Kelly’s Stable, 141-a okcidente 52-a Strato (bis 1940), 137 okcidente 52-a Strato (1940-1947). Tie Coleman Hawkins en 1939 evoluigis sian interpretaĵon de „Body and Soul“. La nomo de la klubejo devenas de konata noktoklubejo (estrata de Bert Kelly) de la 1920-aj jaroj en Ĉikago. La klubejo estis fondita de Ralph Watkins en la 1930-aj jaroj (li vendis la klubejon en 1947, post kiam li kunfondis Royal Roost). La klubejo famis ankaŭ pro siaj ĉiu-stelulaj spontankoncertoj.
  • Tondelayo’s

Thelonious Monk eternigis la straton per samnoma ĵaza normkanto. Billy Joel publikigis en 1978 sondiskon nome 52nd Street.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold Shaw: 52.Street- the Street of Jazz, da Capo 1971, 1988, ISBN 0-306-80068-3
  • Barry Dean Kernfeld: New Grove Dictionary of Jazz, Bd.3 (Artikolo pri noktoklubejoj)
  • Dizzy Gillespie: To be ...or not to bop, Hannibal 1988 (Membiografio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. kiu tamen havis siajn unuajn originojn en Harlemo, vd. Minton’s Playhouse
  2. Dan Morgenstern raportis en Ken Burns, Geoffrey Ward Jazz, Econ Verlag, S.224, ke li jam en 1947 vidis antaŭsignojn de dekacenco kiel kreskan nombron de ekscitnudiĝejoj