Wilbur De Paris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilbur De Paris antaŭ ĵazklubejo Onyx julion de 1947. Foto de William P. Gottlieb

Wilbur De Paris (naskiĝis la 11-an de januaro 1900 je Crawfordsville en Indianao; mortis la 3-an de januaro 1973 je Novjorko en Novjorkio) estis usona ĵaza trombonisto, komponisto kaj bandestro de diksilando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

(de maldekstre:) Wilbur De Paris kun Sammy Price (malantaue), Sidney De Paris, Eddie Barefield kaj Charlie Traeger en klubejo Jimmy Ryan's je novjorko, proks. julion de 1947. Foto de William P. Gottlieb.

Wilbur De Paris lernis en la aĝo de sep jaroj ludi arkokornon kaj muzikis kun la bando de sia patro, kiu vagadis prezentante vodevilo-spektaklojn. Komence de la 1920-aj jaroj li unuafoje muzikis en Nov-Orleano dum koncertvojaĝo kun la bando „Mack´s Merrymakers“. Komence de la 1920-aj jaroj li ankaŭ ludis ĉe Stuff Smith kaj fondis en 1925 propran bandon en Filadelfio. En la 1930-aj jaroj li muzikis inter alie ĉe Noble Sissle, kun kiu li en 1931 unuafoje iris al Eŭropo, aŭ ĉe Benny Carter kaj Teddy Hill, kun kiu li en 1937 koncertvojaĝis en Eŭropo. Ekde 1938 ĝis 1941 li ludis ĉe Louis Armstrong, kiun li ankoraŭ konis el Nov-Orleano, kaj fondis en 1943 denove propran bandon, en kiu kunlaboris lia trumpetluda frato Sidney De Paris. Li ludis inter alie en la 1940-aj jaroj ĉe Ella Fitzgerald kaj Roy Eldridge kaj ekde 1945 ĝis 1947 en la Orkestro Duke Ellington.

Post tio li fondis la ensemblon „New New Orleans Band“, kiu miksis tradician diksilandon kun influoj de svingo kaj uzis laŭ la modelo de la bando „Red Hot Peppers“ de Jelly Roll Morton rafinitajn aranĝaĵojn. Wilbur De Paris estis same kiel sia frato plurfoje muzikinta kaj surdiskiginta kun Morton kaj enprenis ankaŭ muzikistojn de Morton en sian bandon, ekzemple klarnetiston Omer Simeon kaj frapinstrumentiston Freddie Moore. Krom lia frato ofte ankaŭ kunmuzikis Doc Cheatham kiel trumpetisto, kiu kontraste al Sidney De Paris rezignis pri grumblego-efektoj per sia trumpeto. Aliaj bandanoj estis pretertempe Zutty Singleton ĉe frapinstrumentaro, Don Kirkpatrick ĉe piano kaj Eddie Gibbs resp. Lee Blair ĉe banĝo (Blair muzikis pli frue ankaŭ ĉe ). „New New Orleans Band“ estis en la 1950-aj jaroj tre sukcesa en Novjorko kaj komencis fine de la 1950-aj jaroj koncertvojaĝi tutmonde. En 1957 ili reprezentis Usonon dum la sendependiĝo-solenaĵo de Ganao kaj muzikis en 1960 je la unua ĵazfestivalo je Antibes. Post la morto de sia frato en 1967 Wilbur De Paris jam nur prezentis laŭokaze.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]