Jelly Roll Morton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jelly Roll Morton en 1917

„Jelly Roll“ Morton (n. 20-an de septembro 1889[1] en Gulfport (Misisipio) kiel Ferdinand Joseph La Menthe; m. 10-an de julio 1941 en Losanĝeleso) estis usona pianisto, komponisto kaj bandestro. Li validas kiel unu el la plej influaj ĵaz-muzikistoj siatempaj.

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Jelly Roll Morton naskiĝis en Gulfport (Misisipio) kaj alkreskis en Nov-Orleano (Luiziano). Lia patrino Laura La Menthe, nask. Monette, forlasis sian edzon F. P. „Ed“ La Menthe, la patron de Jelly Rolls, dum tempo, kiam tiu ĉi ankoraŭ estis infano. Ŝi edziniĝis poste kun Willie Morton. Krom la gepatroj lia avino Laura „Mimi“ Monette, nask. Baudoin, liaj pli junaj duonfratinoj, el kiuj unu tenis la individuan nomon Amède, lia kuzo Dink Johnson same kiel lia baptopatrino Laura Hunter, pri kiu oni raportas kutime kiel Eulalie, ludis gravajn rolojn en la vivo de Jelly Roll Morton.

Lia ŝercnomo „Jelly Roll“ havis seksan subsignifon, kiu (almenaŭ) tiam estis ĝenerale komprenata, tamen validis laŭ la reganta puritanisma lingvonormo kiel malmorala, kaj servis je la komenco alude la multajn amaferojn de Morton. Pro la sama kialo lia interpretaĵo de „Winin' Boy Blues“ validas kiel rekonilo. Ĉi tiu komponaĵo kun alia teksto estas ankaŭ publikigita kiel „I'm Alabama Bound“.

La naskiĝdato de Morton estas pridisputata. Naskiĝdokumento ne ekzistas; la indikoj fluktuas inter 1884 kaj 1890:

  • Liaj rekrutodokumentoj por la Unua Mondmilito nomas la 13-an de septembro 1884.
  • Morton mem indikis la 20-an de septembro 1885.
  • Lia unua edzino Anita Gonzales kaj lia duonfratino dek unu jarojn pli juna indikis 1886 kiel naskiĝjaron.
  • Asekurpoliso nomas la jaron 1888.
  • Lia mortatestilo indikas 1889 naskiĝjaron.
  • Baptatestilo el 1894 indikas kiel naskiĝtago la 20-an de oktobro 1890.

Li interesiĝis ekde plej frua infanaĝo pri muziko, kio kaŭzas verŝajne en tio, ke en lia familio regis granda fervoro pri usona popolmuziko same kiel por operoj kaj operetoj. Antaŭ ĉi tiu fono rigardendas kaj komprenendas do ankaŭ lia muzika aludo pri la opero de VerdiIl trovatore“ dum la sonregistraĵoj en la Biblioteko de Kongreso“ („The Miserere“). Kiel aktiva muzikisto (trombono) ĝis tiam tamen sin prezentis nure la patro de Morton, F. P. La Menthe. Krom tio estas konsiderende, ke la kultura diverseco en Nov-Orleano ebligus al juna Ferdinand Morton enrigardon en tre larĝan spektron da muzikaj fluoj. Kiam li en la aĝo de proks. dek jaroj aŭskultis ludi pianiston en la franca operejo de Nov-Orleano, li estis tiel ravita, ke li komencis sekvi pianinstruon. Estas pruvite, ke ekde 1895 la renoma instruisto prof. Nickerson en Nov-Orleano instruis lin.

Kariero kaj vojkunuloj[redakti | redakti fonton]

Komence Morton okulfrapis kiel talenta gitaristo, kantisto kaj harmonikisto. En liaj memoroj li nomis kantojn kiel „Hot Time in the Old Town Tonight“, „Wearing My Heart for You“, „Old Oaden Bucket“, „Bird in a Gilded Cage“, „Mr Johnson Turn Me Loose“ kiel ekzemploj el sia repertuaro tiutempa. Kiel pruvo por siaj kvalitoj kaj sur gitaro kaj ankaŭ kiel kantisto servas precipe tiuj sonregistraĵoj, kiujn faris Morton kune kun sia biografiisto Alan Lomax en la jaro 1938 en la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono.

En 1902 Morton komencis ludi publike, precipe en la amuzo- kaj prostituokvartalo ĉirkaŭ Basin Street en Nov-Orleano, je paradoj same kiel je popolfestoj en la elegantaj antaŭurboj de ĉi tiu urbo (ekzempla por tio la sonregistraĵoj „Milenberg Joys“ kaj „New Orleans Blues“), samtempajn ragtimojn, kantojn kaj dancojn. Kiam lia rigidkreda avino, ĉe kiu li loĝis post la morto de sia patrino kune kun siaj pli junaj fratinoj, eksciis la „malseriozan“ agadon de sia nepo, ŝi devigis lin forloĝiĝi. Post kiam li povis loĝi transe ĉe sia baptopatrino Laura Hunter / Eulalie Echo, li vojaĝis tra multaj urboj de la sudaj ŝtatoj de Usono (Gulfport (Misisipio), Mobile, Memfiso, Sankta Luiso, Kansasurbo/Kansaso) samkiel tra Kalifornio kaj al Ĉikago. Ĉie li koncertis kiel pianisto.

Jelly Roll Morton kun la muzikistoj kaj amuzistoj de Cadillac Club en Losanĝeleso; d.n.a.d.: "Common Sence" Ross, Albertine Pickins, Jelly Roll Morton, Ada Smith, Eddie Rucker, Mabel Watts

En 1917 li unue revenis al Ĉikago, por poste transloĝiĝi por relative longan tempon al Kalifornio. Tie okazis en 1918 unuaj sonregistraĵoj kun Reb Spikes, Mutt Carey, Wade Waley kaj Kid Ory. Ĉi tiuj registraĵoj validas kiel netroveblaj.

Inter 1923 kaj 1928 Morton finfine vivis kaj loĝis denove en Ĉikago, kio intertempe fariĝis la nova ĵaz-centro. Ekestis multaj registraĵoj por la diskoproduktaj firmaoj Paramount Records, Gennett, Vocalion, Victor kaj Columbia Records. Tiutempe ankaŭ okazis la fondado de la mita bando „Red Hot Peppers“. La unua personaro de ĉi tiu grupo konsistis el George Mitchel, Kid Ory, Omer Simeon, Johnny St. Cyr, John Lindsay, Andrew Hilaire kaj Jelly Roll Morton.

Kun la komenco de la svingepoko la intereso pri la ĵaz-stilo de Morton tiutempe jam rigardata kiel tradicia malpliiĝis. La jarojn 1929 kaj 1930 li pasigis en Novjorko. Sep jarojn poste en la trinkejo „Jungle Inn“ en Vaŝingtono okazis unua kontakto al muzikĵurnalisto Alan Lomax. Dum la monatoj majo kaj junio 1938 Morton kaj Lomax tiam renkontiĝis regule en la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono, je kio okazis la famaj sonregistraĵoj nomataj „Library of Congress Recordings“.

Ekde 1939 Morton ellaboris multaujn novajn sonregistraĵojn - i.a. kun Sidney Bechet. Baziĝante sur tio ekestis malfrua reaperado de la muzikisto. Novembron 1940 li transloĝiĝis al Losanĝeleso. Post viktimiĝi pro ponardatako li suferis pro sanproblemoj kaj mortis la 10-an de julio 1941 en Losanĝeleso pro kormalfunkcio.

Krom sia ĉeflaboro kiel pianisto, komponisto kaj bandestro Morton estis estro de diversaj trinkejoj. Intertempe li ankaŭ elprovis sin kiel teatra aktoro, ke kio li ĉi-kampe neniam eĉ nur alproksime sukcesis kiel muzikisto. Krome li estis konata kiel elstara bilardo-ludanto.

Aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li estis ankaŭ dungita kiel pianisto por komercaj produktadoj. Ekz. por spektaklisto kaj klarnetisto Wilton Crawley, kiu apartenis al la protagonistoj de klarneta ludmaniero nome „gas-pipe“ [2], kiu orientiĝis je la esprimstilo de homaj voĉoj kaj kombinis blovteknikojn de klezmero kun aliaj parte strangaj blovteknikoj. Kelkajn el ĉi tiuj teknikoj reekprenis klarnetistoj de la avangarda ĵazo en la 1980-aj jaroj. „Jelly Roll“ Morton estis konata pri tio, ke li prefere ludis proprajn komponaĵojn. Fremdkomponaĵojn li provis interpreti kiel eble laŭ sia imago.

Morton okupiĝis kiel unu el la unuaj ĵazmuzikistoj pri la teoriaj fundamentoj de ĉi tiu muzikspeco. Bedaŭrinde preskaŭ ne ekzistas dokumentoj, sur kiuj baziĝus ĉi tiu aserto. Lia maniero de komponado kaj aranĝado kaj la alta grado de malfacileco de liaj verkoj supozigas tamen, ke Morton ne nur komponis kaj ludis intuicie, sed verkis surbaze de fakaj konoj pri la karakterizaĵoj de ĵazo. Ĉi tiu opinio estas des pli akcentite defendebla, konsidere ke Morton jam komponis kaj notis multajn el siaj verkoj, antaŭ ol la pokaza orkestro ludis kaj surdiskigis ilin. Estis konate en muzikistaroj, ke Morton ĉiam intense okupiĝis pri la ludenda muziko. Per sia plana kaj foje elspeza verkadomaniero li elstaregis el la aro de la multaj ĵazbandestroj, kiuj verkis spontane kaj plejparte improvize trovis sian repertuaron. Ekzemple Morton kiel unua nomis la t.n. „spanish tinge“ (hispana koloriĝo)[3], menciita i.a. en la akompantekstoj de la sondisko „Sketches of Spain“ de Miles Davis kaj konkrete trovebla en „The Crave“, „Mamanita“ kaj „The Pearls“.

Finfine ne falu en forgeson, ke ripetfoje okazis kunlaborado kun aliaj famaj muzikistoj, aparte kun Sidney Bechet. Morton kaj Bechet kune surdiskigis la jam menciitan „Windin' Boy Blues“. Kun Louis Armstrong li ludis „Wild Man Blues“. Al la malpli konataj, tamen unuarangaj muzikistoj, kun kiuj ofte kunlaboris Morton, apartenis i.a. Bunk Johnson, Johnny St. Cyr, Buddy Bertrand kaj Sidney de Paris kaj Albert Nicholas. La kunlaboron de Morton kun Johnny Dodds kaj ties frato Baby Dodds impone dokumentas la surdiskigo de „Wolverine Blues“.

Arta akceptado[redakti | redakti fonton]

Morton devenis de franclingva, supreniĝema mezklaso-familio kun kreola memkompreno. Li ne ŝatis ludi subigitan rolon kaj malakceptis la parte malkaŝan, parte kaŝan rasismon en Usono. Pruvate de sia skriba verkaro li havis altan laboremon kaj ankaŭ postulis multon de siaj kolegoj, kiuj tion entute tamen ne ĉiam akceptis. La historio de „Red Hot Peppers“ kun sia ŝanĝiĝa personaro kaj la dumtempa retiriĝemo de Morton atestas pri intelligenta kaj agema, sed ankaŭ malfacila kaj malakorda homo. Sendube je Jelly Roll Morton temas pri ofte sentema, ĉar ekscentra, mio-rilata kaj fiera personeco, kiu je preskaŭ ĉiu okazo elstarigis siajn atingojn kaj laŭte nomis la misatingojn de aliuloj. Sed ankaŭ li ne laciĝis memorigi la meritojn de aliaj grandaj komponistoj kaj interpretantoj, kiuj mem neniam atingis la popularecon de Jelly Roll Morton, de Sidney Bechet aŭ de Louis Armstrong. Al ili apartenis aparte lia frua vojkunulo, pianisto Tony Jackson, kiun Morton nomis sia modelulo.

Pro tio la persono de Morton multkaŭze estis kritikata. Tamen ŝajnas pli ol dubinde, pridubi ankaŭ liajn muzikajn atingojn. Ĉi-rilate la koncerna literaturo ofte malhavas la dezirindan neŭtrecon kaj objektivecon. Je Morton temis pri unu el la malmultaj homoj, kiuj ne nur fariĝis atestantoj de la unuaj paŝoj de ĵazmuziko, sed kiuj mem partoprenis ĉi tiun originan kreadon. Eĉ liaj plej akraj kritikantoj ne povas nei al li minimuman kvanton da kredindeco, ĉar esenca parto de liaj rakontoj estis konfirmata de samtempuloj aŭ pruvata alimaniere. Ankaŭ liaj rakontaĵoj estas unu el la plej gravaj fontoj pri la frua evoluo de ĵazmuziko. La aserto tamen, Morton retrorigarde ne nur estis elstara muzikisto, sed krom tio ankaŭ la unua ĵazhistoriisto, tamen estas troiga.
Retrorigarde oni pro tio povas nur konsenti kun Art Hodes, kiu diris: „Por la bandeto Morton estis tio, kio estis Ellington por la bandego.“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo de Gunther Schuller en: The New Grove Dictionary of Jazz Vol. 2, eld. de Barry Kernfeld, 1-a eldono (1988), Macmillan Press Limited.
  • Gunther Schuller: Early Jazz. Its Roots and Musical Development, 1968, New York, p. 134- 174, ISBN 0-19-504043-0
  • Brian Rust en: Jazz Records 1897-1942 Vol. 2, 3-a eldono (1975), Storyville Publications.
  • Laurie Wright Mr. Jelly Lord, Storyville Book 1980
  • Omer Simeon: Mostly about Morton, en: Jazz Record, n-ro 37 (1947), paĝo 5 ss.
  • Alan Lomax: Mister Jelly Roll: The Fortunes of Jelly Roll Morton, New Orleans Creole and „Inventor of Jazz“, ISBN 0-520-22530-9.
  • Martin Williams: Jelly Roll Morton en Hentoff, McCarthy (Hrsg.) Jazz, New York 1959
  • Martin Williams: Jelly Roll Morton, Cassel u. Co. 1962
  • William Russell Oh Mister Jelly! A Jelly Roll Morton Scrapbook, Jazz Media ApS, Kopenhagen 1999
  • Phil Pastras Dead Man Blues: Jelly Roll Morton Way Out West, University of California Press 2001
  • Howard Reich, Williams Gaines Jelly's Blues: The Life, Music, and Redemption of Jelly Roll Morton, Da Capo Press, 2003
  • James Dapogny Ferdinand "Jelly Roll" Morton: The Collected Piano Music, Smithsonian Institution Press, 1982 (kun transkribaĵoj de liaj proks. 40 sonregistraĵoj kun solopiano)

Komponaĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Black Bottom Stomp
  • Kansas City Stomp
  • Wolverine Blues
  • King Porter Stomp
  • Pacific Rag
  • Smoke-House Blues
  • Jelly Roll Blues
  • The Pearls
  • Red Hot Pepper
  • Grandpa's Spells

Konserviĝintaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj dokumentitaj inter 1923 kaj 1940 [4]

  • Ĉikago, junion 1923, Jelly Roll Morton and his Orchestra
  • Richmond, julion 1923, Piano Solos
  • Ĉikago, oktobron 1923, Jelly Roll Morton’s Jazz Band
  • Ĉikago, aprilon 1924, Jelly Roll Morton’s Steamboat Four
  • Ĉikago, aprilon 1924, Jelly Roll Morton’s Stomp Kings
  • Ĉikago, majon ĝis junio 1924, Piano Solos
  • Ĉikago, septembron 1924, Jelly Roll Morton’s Kings of Jazz
  • Ĉikago, majon 1925, Jelly Roll Morton’s Jazz Trio
  • Ĉikago, majon 1925, Jelly Roll Morton acc. by Voltaire de Faut
  • Richmond, februaron 1926, Jelly Roll Morton’s Incomparables
  • Ĉikago, aprilon 1926, Piano Solos
  • St. Louis, majon 1926, St. Louis Levee Band
  • Ĉikago, julion 1926, Jelly Roll Morton feat. Edmonia Henderson acc. by King Oliver
  • Ĉikago, ekde septembro 1926, Jelly Roll Morton’s Red Hot Peppers
  • Novjorko, nov/dec 1929, Jelly Roll Morton and His Red Hot Peppers
  • Novjorko, Dez 1929, Wilton Crawley and His Orchestra acc. by Jelly Roll Morton
  • Novjorko, Dez 1929, Lizzie Miles acc. by Jelly Roll Morton
  • Novjorko, Dez 1929, Jelly Roll Morton Trio
  • Novjorko, marton 1930, Jelly Roll Morton and His Red Hot Peppers
  • Novjorko, aprilon 1930, Miss Billie Young acc. by Jelly Roll Morton
  • Novjorko, junion 1930, Jelly Roll Morton and His Red Hot Peppers
  • Novjorko, julion 1930, Jelly Roll Morton and His Red Hot Peppers
  • Novjorko, julion 1930, Wilton Crawley and his Orchestra acc. by Jelly Roll Morton
  • Novjorko, julion 1930, Jelly Roll Morton and His Red Hot Peppers
  • Novjorko, oktobron 1930, Jelly Roll Morton and His Orchestra
  • Vaŝingtono, majon kaj julion 1938, Library of Congress Recordings[5]
  • Novjorko, septembron 1939, Jelly Roll Morton’s New Orleans Jazzmen
  • Novjorko, julion 1940, Jelly Roll Morton acc. by The Chamber Music Society of Lower Basin Street

Fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas indikataj ankaŭ la naskiĝjaroj 1890 kaj 1885 (Kunzler Jazzlexikon 2002)
  2. La helaj, grincaj klarnetsonoj de ĉi tiu stilo memoras pri la siblaj kaj kvakaj bruoj de likanta gastubo.
  3. Alan Lomax Mr.Jelly Roll, New York 1950, S.62
  4. Rim.: Partoj el ĉi tiu superrigardo baziĝas sur indikoj de Laurie Wright kaj Roger Richard. Komparebla listigo troviĝas ankaŭ en la aldono de la germanlingva eldono de la biografio de Alan Lomax pri Jelly Roll Morton „Doctor Jazz - Eine Autobiographie“ el 1992 (Sammlung Luchterhand) kaj devenas de Gerhard Klußmeier.
  5. Morton dokumentis la fruhistorion de ĵazo, diversmaniere ludanta por registrado plurajn versiojn de unusama peco kaj kontraŭstaranta ilin. Tiamaniere li klarigas la diferencojn inter ragtimo kaj ĵazo kaj ebligas tiel, postplenumi la fruan evoloun de ĵazo. Krome li rakontas el la vivoj de variaj ĵazmuzikistoj same kiel multajn anekdotojn el la infantagoj de la ĵazo. Entute ĉi tiuj registraĵoj koncentriĝas malpli je la rakontanto ol sur la cirkonstancoj, en kiuj li vivis kaj kiujn stampis lin artiste. La registraĵoj novpublikiĝis en la jaro 2005 sub la titolo „The Complete Library of Congress Recordings“ kiel lumdisko-okopo kaj unuafoje plenamplekse. La kaŭzo por tio, ke ĉi tiuj registraĵoj publikiĝis nur post 67 jaroj komplete, konsistus en tio, ke la lingvaĵo de Morton plejparte laŭas al tiu de prostituisto (Alan Lomax: „prostituista lingvaĵo“) kaj ke li ne timas uzis politike ne dezirataj esprimojn kaj vortigojn. La sonregistraĵoj estis premiitaj per du Grammy premioj en 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Jelly Roll Morton » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.