Kreola lingvo
El Vikipedio
Lingvistiko > Kreola lingvo
Kreola lingvo (aŭ tutsimple "kreolo") estas eksa piĝino, kiu ekhavis denaskajn parolantojn. Kreola lingvo, per apero de popolo parolanta en ĝi, povas iĝi sufiĉe riĉa kaj nuancplena por servi kiel ŝtata lingvo, kiel okazis en kelkaj eksaj kolonioj (Haitio, Nov-Gvineo ka.).
La vorto "kreolo" devenas de hispana "criar", kio povas signifi "kreskigi" aŭ "nutri". Estas nomo por ĉiuj lingvoj, kiuj estiĝis dum la 17-a jarcento per la reciproka trapenetrado de la respektiva eŭropa lingvo kun la lingvo en la kolonizita lando. La kreolaj similas al la piĝinaj lingvoj, sed havas pli kompleksan gramatikon kaj pli grandan vortaron. Kelkaj piĝinoj evidentiĝis tiel utiliĝemaj, ke komunumo akceptas ilin kiel lingvafrankaon.
[redaktu] Vidu ankaŭ
| Lingvo |
|---|
| Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
| Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
| Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |

