Kongresa Biblioteko
La Kongresa Biblioteko - angle Library of Congress - estas la neoficiala biblioteko nacia de Usono. Havante pli ol 128 milionojn da eroj, estas la dua plej granda bibliodeko de la mondo, superata sole de la Brita Biblioteko. Ĝiaj kolektoj enhavas pli ol 28 milionojn da katalogataj libroj kaj aliaj presaĵoj en 470 lingvoj, pli ol 50 milionojn da manuskriptoj, la kolekton plej grandan de libroj raraj en Nordameriko, inklusivantan Biblio de Gutenberg, kaj la kolekton plej grandan en la mondo de materialoj leĝaj, filmoj, kartoj, surbendigitoj sonaj.
[redakti] Historio
La Kongresa Biblioteko estis fondita la 24-an de aprilo, 1800, por akto de kongresa subskribita de Prezidanto John Adams. La biblioteka origine lokiĝis en la Usona Kapitolo ĝis aŭgusto 1814, kiam britaj soldatoj invadantaj ekbruligis la Kapitolon, detruante la enhavojn de la malgranda biblioteko.
Por anstataŭigi la detruitan bibliotekon, eksprezidanto Thomas Jefferson donacis sian propran libraron. Jefferson estis dum 50 jaroj kolektinta librojn, kaj lian aron oni konsideris kiel unu de la plej fajnaj en Usono. Jefferson esperis uzi la monon, kiun li gajnontis pro vendi la librojn, por elpagi siajn ŝuldojn egajn. Li opiniis ke kongreso ne aĉetos la librojn, ĉar ili estis pri multaj temoj (filozofio, scienco, literaturo, k.t.p.), kioj ne konsideris kiel parto de biblioteko leĝdona. Januaron 1815, Kongreso akceptis la oferton de Jefferson, pagante al li $23.950. La ideo de Jefferson, ke ciuj temoj gravas al la Usona Kongreso.
[redakti] Kongresaj Bibliotekistoj
La estro de la Kongresa Biblioteko nomiĝis la Kongresa Bibliotekisto. La listo de eksaj Kongresaj Bibliotekistoj enhavas pluraj konatulojn.
- John James Beckley (1802–1807)
- Patrick Magruder (1807–1815)
- George Watterston (1815–1829)
- John Silva Meehan (1829–1861)
- John Gould Stephenson (1861–1864)
- Ainsworth Rand Spofford (1864–1897)
- John Russell Young (1897–1899)
- Herbert Putnam (1899–1939)
- Archibald Macleish (1939–1944)
- Luther H. Evans (1945–1953)
- Lawrence Quincy Mumford (1954–1974)
- Daniel J. Boorstin (1975–1987)
- James H. Billington (1987–)