Sudaj ŝtatoj de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudaj ŝtatoj de Usono
Kultura regionego
kulturspaco • United States census region • U.S. region [+]

LandoUsono
- koordinatoj33° 54′ 0″ N, 89° 30′ 0″ U (mapo)33.9-89.5Koordinatoj: 33° 54′ 0″ N, 89° 30′ 0″ U (mapo)


Sudaj ŝtatoj de Usono (Tero)
Sudaj ŝtatoj de Usono (Tero)
la sudaj ŝtatoj de Usono: malhelruĝe la ŝtatoj, kiuj ĉiurilate konsideratas per la vorto, pli hele tiuj kutime same inkluzivigitaj kaj striite tiuj ŝtatoj kiuj nur malofte estas konsiderataj per la nomo

Sudaj ŝtatoj de Usono (Usono)
Sudaj ŝtatoj de Usono (Usono)
DEC

Map
Sudaj ŝtatoj de Usono
Vikimedia Komunejo:  Southern United States [+]
vdr

La sudaj ŝtatoj de Usono en vasta senco estas kultura regionego en la sudoriento de Usono. Laŭ la Usona Censa Buroo (angle United States Census Bureau) temu pri sume dek ses usonaj ŝtatoj kun areo de 2 384 143 km² kaj entute preskaŭ cent milionoj da loĝantoj. En historia senco temas pri tiuj el la pli orientaj ŝtatoj de Usono, kiuj situas sude de la linio Mason-Dixon, la limo inter Pensilvanio kaj Marilando, kaj en kiuj ĝis la jaro 1865 estis permesata la sklaveco. La plej multajn loĝantojn el inter la sudaj ŝtatoj de Usono havas Teksaso.

En pli malvasta senco la nomo celas tiujn dek unu el la usonaj ŝtatoj meze de la 19-a jarcentoj permesantaj sklavecon, kiuj en 1860/1861 post la elektiĝo de Abraham Lincoln kiel prezidanto de Usono malmembriĝis el la unio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. Kvankam Abraham Lincoln ne postulis la malpermeson de sklaveco, ĉar decidi pri tio estis la tasko de ĉiu usona ŝtato individue, sed lia prezidantiĝo montris ke politikisto povas iĝi prezidanto de Usono ankaŭ sen subteno de la sudaj ŝtatoj. La dek unu ŝtatoj kreis la union Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko, sed malvenkis en la sekva Usona Enlanda Milito (1861-1865). La reunuigita usona respubliko oficialigis leĝojn favore al pli da rajtoj por afrikdevenaj usonanoj kaj dum iom da tempo centre regis la sudajn ŝtatojn.

Profunda Sudo (aŭ en angla Deep South) estas kultura kaj geografia subregiono en Suda Usono. Historie, ĝi estis diferencita kiel tiuj ŝtatoj plej dependaj el plantejoj kaj sklavohavaj socioj dun la epoko antaŭ la Usona Enlanda Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]