Bobby Hackett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bobby Hackett ĉe trumpeto kun Bubba Kolb ĉe piano

Robert Leo Hackett, nomita Bobby Hackett (naskiĝis la 31-an de januaro 1915 en Providence, Rod-Insulo; motis la 7-an de junio 1976 en Chatham, Masaĉuseco) estis usona ĵaza trumpetisto, kornetisto kaj gitaristo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hackett validas kiel plej grava trumpetisto de la postvenantaro de Bix Beiderbecke kaj validis pro sia milda sono en la 1930-aj jaroj kiel „nova Bix“: Ekzemple Benny Goodman dungis lin aparte por sia koncerto en Carnegie Hall de 1938, por interpreti la popularan I'm coming, Virginia de Beiderbecke el 1927. Lin mem tamen tedis ĉi tiuj komparoj – li rigardis kaj nomis sin disĉiplo de Louis Armstrong.

Hackett alkreskis kiel unu el naŭ gefratoj en Providence. Li jam ludis gitaron kaj violonon, kiam li en la aĝo de 12 jaroj ricevis sian unuan korneton. Li prezentis en la dancejoj de Rod-Insulo kaj en loka ĉina restoracio. En 1932 li estis unuan fojon dungita en bando, nome en tiu de Herbie Marsh, tiam plejparte kiel gitaristo (kiam li provis ludi korneton, onidire hotelmastrumisto minacis fini la dungitecon de la bando). En 1933 Hackett laboris kun Pee Wee Russell. Komence de la 1940-aj jaroj li eniris post la malsukceso de sia propra bandego en financajn malfacilaĵojn kaj krom tio pro lipaj problemoj li ne plu povis ludi blovinstrumenton.

de maldekstre: Ernie Caceres, Bobby Hackett, Freddie Ohms kaj George Wettling en Novjorko dum la 1940-aj jaroj.
Foto de William P. Gottlieb.

Glenn Miller helpis lin, enprenante lin 1941–1942 kiel gitaristo en sian orkestron, kie li estas aŭdebla ankaŭ per kelkaj mallongaj trumpetsolaĵoj. En la filmo The Glenn Miller Story li improvizis pri A String of Pearls, per tio li estas ankaŭ aŭdebla en famiĝinta solaĵo sur la sukcesa disko de Miller. Post subigo de siaj almetproblemoj li ludis en la 1940-aj jaroj denove ĉefe korneton, inter alie ĉe Louis Armstrong kaj en la radio-orkestro de ABC.

En la 1950-aj jaroj li surdiskigis por Jackie Gleason kelkajn el ties fonmuzikajn albumoj kun sentoplene interpretitaj baladoj kaj arĉorkestro. Li ludis kaj svingon kaj ankaŭ diksilandon, foje eĉ bibopon, kaj daŭrigis sian karieron ĝis sia morto. En 1971 li transloĝiĝis ekde Novjorko al West Harwich en Kabo Cod, post kiam li antaŭe jam estis ludinta en hotelo en Hyannis. En la 1970-aj jaroj li vojaĝis kun George Wein kaj Dizzy Gillespie en Japanujo kaj Eŭropo. Li muzikis ankaŭ en propra sesopo kun Zoot Sims kaj fondis propran diskeldonejon. Krom tio la muzikisto ofte gastmuzikis ĉe la „Colorado Jazz Parties“ kaj en la hoteloj en Cape Cod, kie li en 1976 mortis pro koratako.

Hackett apartenas al la muzikistoj de tradicia ĵazo, kiujn ankau ŝatis ĉefaj muzikistoj de pli moderna jazo, ekzemple Dizzy Gillespie. Kvankam li nomis sin disĉiplo de Armstrong (kaj ĉiam ankaŭ postludis pecojn de sia idolo), lian lirikan, teneran ludmanieron influis tutklare Beiderbecke kaj la proksimume samaĝa Bunny Berigan. Al liaj daŭraj atingaĵoj apartenas la sonregistraĵoj kun Jack Teagarden el la kvindekaj jaroj, ekzemple la klasikaĵo „New Orleans“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]