Benny Goodman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benny Goodman
El la filmo Stage Door Canteen (1943)
El la filmo Stage Door Canteen (1943)
Bazaj informoj
Naskonomo Benjamin David Goodman
Alie nomata King of Swing
Patriarch of the Clarinet
Swing's Senior Statesman
Naskiĝo 30-an de majo 1909 (1909-05-30)
en Ĉikago
Morto 13-an de junio 1986 (1986-06-13) (77-jaraĝa)
en Novjorko
Edz(in)o Alice Frances Hammond
Ĝenroj Svingo (muziko), Orkestra muziko
Profesio Muzikisto, bandestro, kantverkisto
Instrumentoj klarneto
Aktivaj jaroj 1926 - 1986
Eldoninto Bluebird, Brunswick, Columbia, Capitol, Decca, Melotone, Musicmasters, Vocalion
Retejo BennyGoodman.com
Signifa instrumento
klarneto
Persona informo
Naskonomo Benjamin David Goodman
Mortokialo korinfarkto
Tombo Long Ridge Union Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Harrison Technical High School
Memorigilo Benny Goodman
Familio
Patro David Goodman
Patrino Dora Grisinsky
Edz(in)o Alice Frances Hammond
Infanoj Rachel Goodman • Benji Goodman
Okupo
Okupo komponistodirigentobandestro • klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • filmaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.bennygoodman.com
vdr

Benny GOODMAN [Beni Gudman] naskita Benjamin David GOODMAN je la 30-a de majo 1909 en Ĉikago, Ilinojo, mortinta je la 13-a de junio 1986 en Novjorko, estis posteulo de judoj kaj hungaroj, fama ĵaza klarnetisto, komponisto, kaj bandestro.

Li ankaŭ nomiĝas “King of Swing” (“Reĝo de Svingo”), ”Patriarch of the Clarinet” (“Patriarko de la Klarneto”) kaj “Swing's Senior Statesman” (“La Supera Ŝtatisto de Svingo”).

Infanaĝo kaj fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Goodman naskiĝis en Ĉikago, Ilinojo kiel la filo de malriĉaj judaj enmigrintoj de la Rusa Imperio. Ili loĝis en la najbarejo sur la strato nomita Maxwell Street. Li lernis ludi klarneton en muzikistaro kiun Hull House administris. Li fariĝis forta ludanto je juna aĝo kaj komencis profesie ludi en muzikistaroj dum li ankoraŭ estis infano.

Liaj fruaj influantoj estis ĵazaj klarnetistoj de Ĉikago, rimarkinde Johnny Dodds, Leon Roppolo, kaj Jimmy Noone.

Kiam li havis 16 jarojn, Goodman aliĝis al unu el la plej bonaj muzikistaroj de Ĉikago, la Ben Pollack Orchestra (Orkestro de Ben Pollack), kun kiu li faris liajn unuajn surbendigojn en 1926. Post du jaroj, li faris lian unuan gramofondiskon je sia nomo mem.

La patro de Goodman, David, estis laborist-klasa enmigranto. David Goodman mortis pro trafika hazardo iom post Benny aliĝis al la Ben Pollack Orchestra. Benny jam petegis al sia patro ke li retiriĝu ĉar li (Benny) kaj lia frato (Harry) eksukcesis kiel profesiaj muzikistoj. Laŭ artikolo de James Lincoln Collier, "Paĉjo rigardis al la okuloj de Benny kaj diris 'Benny, vi zorgu vin, mi zorgos min.'"

Kariero[redakti | redakti fonton]

Goodman foriris al Novjorko kaj fariĝis sukcesa muzikisto dum la mulfruaj 1920-aj jaroj kaj la fruaj 1930-aj jaroj. Li faris bonan reputacion kiel bona ludanto kiu estis preparinta kaj fidinda. Li ludis kun la nacie konataj muzikistaroj de Red Nichols, Isham Jones, kaj Ted Lewis antaŭ ol fondante sian muzikistaron en 1932.

Muzika ekzemplo[redakti | redakti fonton]

La Benny-Goodman-kvaropo prezentas la muzikaĵon "Avalon" la 16-an de januaro 1938 en la koncertejo Carnegie Hall en Novjorko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]