Slim Gaillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Slim Gaillard 1982

Bulee „Slim“ Gaillard (* 4-an de januaro 1916[1] en Detrojto; † 26-an de februaro 1991 en Londono) estis usona ĵazkantisto, pianisto kaj gitaristo, kiu aparte famiĝis per sia duopo Slim & Slam.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel filo de la germana enmigrinto Theopolous Rothschild kaj de la nigrula usonanino Liza Gaillard kaj alkreskis en Detrojto. Lia patro laboris kiel servisto sur krozadŝipo kaj foje kunveturigis Gaillard-on (laŭ ties rakontoj tiu eĉ iam „forgesis“ lin sur Kreto). Li ludis pianon (laŭ bugio-stilo), gitaron kaj vibrafonon. En Detrojto li laboris – laŭ propraj eldiroj – pretertempe kiel entombigisto, elprovis sin kiel boksisto kaj dum la alkohol-malpermeso kiel alkohol-kontrabandisto por la krimbando „Purple Gang“. Poste li prezentis en programero, en kiu li samtempe frapdancis kaj ludis gitaron, per kio li volis prezenti dum la 1930-aj jaroj je Novjorko en vodevilo.

De 1936 ĝis 1942 li ekhavis tie multajn sukcesojn kiel ero de la duopo Slim and Slam kun basisto Slam Stewart. Ili lanĉis en 1938 la furorkanton Flat Foot Floogie (with a Floy Floy), al kiu sekvis pluaj kiel Laughin in rhythm kaj Tutti Frutti (ne identa kun Tutti Frutti de Little Richard, sed komponita de Doris Fisher), kiujn la improviz-artisto Gaillard ofte variis dum la prezentadoj. Per la humure prezentataj dadaecaj sensencaj tekstoj, je kiuj Gaillard ŝatis paroli hispanajn, ĉinajn aŭ aliajn volapukaĵojn kaj je kiuj kuirartaj temoj grave rolis, la du muzikistoj fariĝis kultatoj, aparte en Holivudo, kie ili prezentis en 1941 je la komedio Hellzapoppin’ (reĝio Henry Codman Potter). La rekrutigo de Gaillard al militservo en la usona aerarmeo dum la Dua Mondmilito kaŭzis la finon de la kunlaboro kiel Slim & Slam.

Post malrekrutiĝo en 1944 Gaillard iris al Los-Anĝeleso, kie li kun basisto Bam Brown prezentis similforme kaj -maniere kiel kun Stewart en „Billy Berg’s Hollywood Boulevard Club“ (Slim and Bam). En 1945 ili lanĉis la furoraĵon Cement Mixer (Puti Puti), en 1946 Gaillard unuafoje prezentis la iom longan pecon The Groove Juice special (Opera in Vout) en Los-Anĝeleso (Gaillard nomis sian sensencan lingvon „Vout“). En 1945 li kunsidis sonregistre kun bibop-muzikistoj, i. a. kun Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker (Slim’s Jam). Ili ludis lian furoraĵon Flat Foot Floogie[2] kiel tipa bibopaĵon, kiun interrompas skatkantado, krome ili surdiskigis Slim’s Jam, Dizzy Boogie kaj Popity Pop.

Gaillard ankaŭ muzikis kun Miles Davis, Percy Heath kaj John Lewis. En Los-Anĝeleso li surdiskigis en bandeto kun Zutty Singleton, Dodo Marmarosa kaj Brown. Pluaj furoraĵoj estis Down by the station el 1948 kaj Yep Roc’s Heresay el 1951. Je la pinto de sia populareco fine de la 1940-aj/komence de la 1950-aj jaroj li estis demandata kiel prezentanto de la komenca programero en Birdland. En 1953 li koncertvojaĝis kun Jazz at the Philharmonic kaj krome surdiskigis por Verve. Fine de la 1950-aj jaroj li vojaĝis kun Stan Kenton.

Ekde la 1960-aj jaroj li laboris diversmetie, ekz. kiel ĉapelfaristo, hoteldirektisto en San Diego, elektristo aŭ eĉ kiel fruktokultivisto en Tacoma. Ekde fine de la 1960-aj jaroj li pli ofte prezentis en televidfilmoj: Kiel aktoro en 1979 li ludis en la dua serioparto de Roots.

En 1970 li denove prezentis je la Monterey Jazz Festival kun Slam Stewart kaj en la 1970-aj jaroj ankaŭ kun Gillespie, kiu persvadis lin, ĵaze reaktiviĝi. En la 1980-aj jaroj li re-sursceniĝis, koncertvojaĝis al eŭropaj ĵazfestivaloj (kun ĉefa loĝloko Londono), sed ankaŭ kun Daniel Huck grandsukcese en Japanujo kaj publikigis la albumon Anytime, Anyplace, Anywhere, je kiu kunlaboris i. a. Buddy Tate, Jay McShann, Peter Ind kaj Digby Fairweather. En la muzikalfilmo Absolute Beginners el 1986 (reĝio: Julien Temple) li kantas je festo Selling out. BBC produktis en 1989 plurpartan filmon pri li nome The World of Slim Gaillard. En 1991 li mortis en Londono pro kancero.

Lia filino estis ekde 1977 ĝis 1981 edzino de Marvin Gaye kaj estas patrino de aktorino kaj kantistino Nona Gaye (nask. 1974).

Diskoj[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Slim Gaillard estas dokumentita ĉe Classics – 1937–38, 1939–40, 1940–42, 1945 Vol. 1 & 2, 1946 kaj 1947–1951. Sur Slim Gaillard 1945 Vol. 2 li muzikas kun Slam Stewart, Charlie Parker, Dizzy Gillespie kaj Dodo Marmarosa (Slim’s Jam). Sur BeBop’s Heartbeat troviĝas krom Flat Foot Floogie la numeroj Dizzy Boogie, Popity Pop kaj Slim’s Jam ankaŭ verkitaj de Gaillard. Pluaj eldonaĵoj estas:

  • Slim’s Jam (Topaz, 1938-46)
  • The Absolute Voutest, ’46 (Hep Records, 1946)
  • BeBop’s Heartbeat (Rec. 1945 & 1947), mit Slim Gaillard, Charlie Parker, Dizzy Gillespie, John Lewis, Al McKibbon, Joe Harris und Zutty Singleton
  • Laughing In Rhythm: The Best Of The Verve Years (Properbox, $-Cd-Edition, 1946–1954)
  • The Legendary McVouty (Hep, 1946)
  • Cement Mixer, Putti Putti (President, 1945–49)
  • Slim Gaillard Rides Again (Verve, 1959)
  • Anytime, Anyplace, Anywhere (Hep, 1982)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas ankaŭ indikita la 1-a de januaro 1916 (ekz. Kunzler Jazzlexikon 2002, Bohländer Reclams Jazzführer 1989) kaj foje ankaŭ Pensacola en Florido kiel naskiĝloko. Li mem foje asertis, ke li devenas de Santa Clara en Kubo.
  2. floogie ĵargonaĵo por ‚knabino‘. Townley Tell your story, Storyville