Marian McPartland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marian McPartland en 1975

Marian McPartland (naskiĝis la 21-an de marto 1918 ĉe Slough, Buckinghamshire, kiel Margareth Marian Turner) estas usona ĵazmuzikistino (pianistino kaj ĵurnalistino) britdevena.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Marian McPartland estis jam junaĝe talenta pri muziko. Ŝi rompfinis sian (klasikmuzikajn) kompozician kaj pianludan studojn ĉe la fama Guildhall School of Music and Drama (kie ŝi ankaŭ lernis violonludon), post kiam ŝi estis malkovrinta sian amon de ĵazo. Kontraŭ la volo de sia patro ŝi ludis en vodevilo-programero kun kvar pianoj sub la artista nomo Marian Page. Je la prizogado de la aliancaj trupoj en liberigitaj Francujo kaj Belgujo ŝi konatiĝis en 1944 kun sia pli malfrua edzo Jimmy McPartland, 11 jarojn pli aĝa kornetisto kaj lerninto de Bix Beiderbecke.

Post la milito ŝi transloĝiĝis en 1946 kun sia edzo al Ĉikago kaj muzikis komence en ties bando. Dum kiam ĉi tiu muzikis diksilandon, ŝi havis pli modernan guston. Ekde 1949 ŝi verkis por Down Beat. En la sama jaro ŝi transloĝiĝis al Novjorko, kie ŝi fondis propran ĵaztriopon, kiu en 1950 komence muzikis en Embers. El ŝia dungiteco por du semajnoj en la novjorka Hickory House en la 52-a Strato en 1952 evoluis dungiteco kiel klubeja triopo ĝis 1960 (parte kun frapinstrumentisto Joe Morello). Multaj ĵazgranduloj aŭdis ŝian ludon en ĉi tiu klubrestoracio, de kiu ankaŭ ekzistas sonregistraĵoj de Rudy Van Gelder por Savoy. Ŝi uzis sian dungitecon ankaŭ por tio, abunde aŭskulti ĵazmuzikistojn en la najbaraj klubejoj de la 52-a Strato ekzemple en Birdland, kaj pliampleksigis – havante enciklopedian memoron – kontinue sian repertuaron. Je la fino de la jardeko ŝi estis firme establiĝinta en la novjorka ĵazmondeto.

En la 1960-aj jaroj ŝi tenis en Novjorko unuan radiospektaklon ĉe WBAI-FM kaj evoluigis por Vaŝingtono ĵazedukan programon por lernejaj infanoj, kiu estis tutlande modela. En 1969 ŝi fondis propran diskeldonejon nome Halcyon Records, kiu precipe publikigis ŝian propran triopomuzikon. En 1978 ŝi ricevis oferton de Nacia Publika Radio, mastrumi ĉiusemajnan elsendon. Ŝi faris malan proponon: Sidante ĉe piano ŝi volis konduki la elsendon kaj je tio inviti gaston, por muziki kun li kune. La proprono estis akceptata. Unua gasto en Marian McPartlands Piano Jazz estis la 4-an de junio 1978 Mary Lou Williams. Entute Marian McPartland babilis kaj muzikis en sia ĉiusemajna elsendo kun pli ol 1000 gastoj, ekzemple kun Oscar Peterson, Cleo Patra Brown, Bill Evans, Rosemary Clooney, Teddy Wilson, Carmen McRae, Dizzy Gillespie, Dave Brubeck, Amina Claudine Myers, Keith Jarrett, Alice Coltrane, sed ankaŭ kun John Medeski, Linda Ronstadt aŭ Elvis Costello. Parto de ĉi tiuj muzikaj portretoj aperis ankaŭ surdiske. En 2004 ŝi ricevis por tio Gremion. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi verkis ankaŭ multajn (proks. 60) muzikalbumojn por Concord.

La svingan ludon de McPartland krom tio dokumentas multaj sonportiloj kun moderna ĵazo. Ŝia komponaĵo Twilight World fariĝis normkanto.

Sian intertempe (en 1970) eksedziĝintan edzon Jimmy ŝi re-edzigis mallonge antaŭ ties morto en 1991.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

En 1983 ŝi ricevis la premion Peabody Award. En la jaro 2000 ŝi ricevis stipendion de NEA kaj la Premion Mary Lou Williams por Virinoj en Ĵazo. En 1986 ŝi estis enprenata en la glorhalon International Association of Jazz Education Hall of Fame kaj oktobron de 2006 en la glorhalon Long Island Music Hall of Fame.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marian McParland Marian McPartlands Jazz World, University of Illinois Press 2003 (unue en 1987 kiel All in good time, kolekto da recenzoj)
  • Marian McPartland Portraits 2000
  • Marian McPartland All in good time, Oxford University Press, 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Linda Dahl, Stormy Weather. The Music and Lives of a Century of Jazzwomen. Quartet Books. London 1984. ISBN 0-7043-2477-6
  • Leslie Gourse, Madame Jazz. Oxford University Press. New York 1995. ISBN 0-19-508696-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]